Berichten: 26
Taal: Esperanto
marcuscf (Profiel tonen) 14 januari 2011 14:15:49
sergejm:Vortoj en Esperanto estas elektitaj por ĝia nuna alfabeto, por reformita alfabeto devas esti kreota tute nova lingvo - tio estis unu el eraroj de idistoj.Prave. La skribita formo de "scienco" aspektas internacia. Se oni ŝanĝus la sonon de C, estus pli bone pluhavi la skribmanieron "scienco" * kun alia prononco ol uzi la tre maloportunan sinsekvon "sts...".
* (aŭ eble cienco, laŭ Ido, la portugala, la hispana, ktp.)
Krome, la ikso-sistemo jam estas senescepta, fonetika kaj sen aldonaj signoj. Kion pli oni celas?
sev (Profiel tonen) 14 januari 2011 17:14:51
marcuscf:Kion pli oni celas?Belecon kaj malpezecon.
H-sistemo kun ĝ -} y kaj ĵ -} q estas multe pli agrabla ol ikso-sistemo au simpla h-sistemo. Vi povas vidi ekzemplojn tie : La noa
Urho (Profiel tonen) 15 januari 2011 12:31:02
sergejm: – –Jes, mi havas saman ideon, ĉar
ĝ estu 'q' (litero q similas al g);
mi havas poŝtelefonon iPhone de la firmao Apple. En tiu ĉi telefono mi ne povas skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto (sed eble en la proksima estonteco tio eblas?). Do – por la propra uzo mi skribas per la ĉeĥa virtuala klavaro jene:
La čarma čičerono kročetas. (← La ĉarma ĉiĉerono kroĉetas.)
La aqa qirafo quas. (← La aĝa ĝirafo ĝuas.)
Xameleona xoro estas xaoso. (← Ĥameleona ĥoro estas ĥaoso.)
Žurnalistoj dežoras žaǔde. (← Ĵurnalistoj deĵoras ĵaŭde.)
Ši manqis čokoladon. (← Ŝi manĝis ĉokoladon.)
Lia aùto estas ie en Eùropo. (← Lia aŭto estas ie en Eŭropo.)
Do – unu litero unu sono:
ĉ Ĉ => č Č (ĉu? => ču?)
ĝ Ĝ => q Q (ĝis => qis)
ĥ Ĥ => x X (ĉeĥa => čexa)
ĵ Ĵ => ž Ž (ĵaluza => žaluza)
ŝ Ŝ => š Š (ŝatokupo => šatokupo)
ŭ Ŭ => ù Ù (Eŭropo => Eùropo)
bv. noti, ke la esperantlingva ŭ estas u + brevo (˘).
_ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-08-10
sev (Profiel tonen) 16 januari 2011 00:04:37
Pri poma klavaro, jam ekzistas ! (chu ne ?)
http://itunes.apple.com/fr/app/id391600511?mt=8
Urho (Profiel tonen) 16 januari 2011 10:44:20
sev:Pri poma klavaro, jam ekzistas ! (chu ne ?)Dankon pro la informo!
http://itunes.apple.com/fr/app/id391600511?mt=8
Urho (Profiel tonen) 16 januari 2011 14:39:01
Urho:Do, oni skribas kvin ĉapelitajn literojn jene:
Q W E R T Y U I O P
A S D F G H J K L Ŭ
Z X C V B N M ^
c + cirkumflekso (^) => ĉ ; C + cirkumflekso (^) => Ĉ
g + cirkumflekso (^) => ĝ ; G + cirkumflekso (^) => Ĝ
h + cirkumflekso (^) => ĥ ; H + cirkumflekso (^) => Ĥ
j + cirkumflekso (^) => ĵ ; J + cirkumflekso (^) => Ĵ
s + cirkumflekso (^) => ŝ ; S + cirkumflekso (^) => Ŝ