Al la enhavo

Ĉu vi uzas -uj- por landnomoj?

de zan, 2011-januaro-21

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-januaro-21 23:22:03

Mi kutime uzas -i-
(Ukrainio)

Sed por vorto Esperantujo mi uzas nur -uj-

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-22 07:36:39

Pri ĉi tiu temo mi serioze pensas. Mi pensas, ke uj-maniero estas malĝentila al tiuj, kiuj loĝas en uj-lando kaj ne volas identigi sin kun la ĉefgento de la lando. Mi nomas mian landon Japanio. Ĉar Japanujo ŝajnas signifi ujon por japanoj. Same kiel la aliaj landoj en Japanio loĝas ankaŭ nejapanoj. Se mi nomus mian landon Japanujo, mi sentus kvazaŭ mi volus malaperigi aliajn gentojn. Mi traktas la vorton Japanio unu radika vorto, kiu simple imitas la internacian nomon "Japan". Mi ne traktas ĝin Japan-i-o.

En alia fadeno oni informis al mi legindajn artikolojn. Mi ellegis ilin.

rekomendo de uj-maniero
1)http://lingvakritiko.com/2007/11/04/la-landnoma-...

kontestoj al uj-maniero
2)http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm

3)http://www.ipernity.com/blog/tonyo/95415

Tiuj estis skribitaj jam antaŭ 3-4 jaroj. Ĝis nun mi ne sciis, ke esperantaj estiminduloj rekomendas uj-manieron por landnomoj. Kial ili retroiris, kvankam jam de longe oni vaste uzadas ne-uj-manieron(eĉ kun -i sufikso)?
Mi plejparte konsentas al la 2)a opinio farita de Sergio Pokrovskij. Preciza studo ĝi estas. Nur strange estis, ke li ekzemplis "jap/ano". Nia lando ne estas Jap. Nian landnomon "Ni-hon" ĉinoj prononcis kiel "jih pen" aŭ "yat pan" a.s. Pro tio eŭropanoj nomis nian landon tiel.

Ja ambaŭ bonaj, Nihono kaj Nippono.

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-22 08:47:16

Andreo Jankovskij:Sed por vorto Esperantujo mi uzas nur -uj-
Mi tute konsentas. Ĉar Esperantujo estas ujo por esperantistoj. Ĝi ne havas realan landon, kaj al neniu ni malĝentilas.

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-22 09:06:53

zan:Pri ĉi tiu temo mi serioze pensas. Mi pensas, ke uj-maniero estas malĝentila al tiuj, kiuj loĝas en uj-lando kaj ne volas identigi sin kun la ĉefgento de la lando. Mi nomas mian landon Japanio. Ĉar Japanujo ŝajnas signifi ujon por japanoj.
Tamen Japanoj estas nur la loĝantoj de Japanujo (sen rigardo de raso), do la vorto ne estas tiom malĝentila. Oni iĝus membro de la ĉefgentaro se oni loĝas kun ili. Aŭ, se tio estus vera, ne ekzistus problemo.

Eĉ kun "Nippono", la problemo estas ke la plej respektataj/povaj/fortaj loĝantoj de iu lando volas elekti iun kiu estos "nipponano"/"japano" kaj iun kiu estos "nenipponano"/"nejapano" (vizituloj).

Do, neniigi la problemon, la homoj kiuj pensas ke vera japanulo devas havi Jamatajn (Yamato?) praulojn, ili devos kompreni ke la Jamatoj ne ekzistas ankoraŭ.

La sama problem por Anglujo (tie, estas homoj kiuj pensas ke vera anglujano devas esti kelta/anglosaksa), kaj precipe nacioj kiel Aŭstralio, Novzelando, ktp, ĉar tie, estas ambaŭ la originaj homoj, kaj la koloniuloj.

Tamen, mi samopinias ke nomoj kiel "Nippono", "Aŭstralio", "Barato" ktp estas pli bonaj, ĉar eble "ĉiuj homoj estas anoj de la mondo kaj ne propruloj de la mondo" povus konvinki rasistojn ŝanĝi iliajn kredojn pri la temo.

Sed, se ni nur miksus la metodojn de la nomado de nacioj, tio povus esti konfuzinda! lango.gif

Aloiso (Montri la profilon) 2011-januaro-22 10:20:55

demando.gif malgajo.gif Mi uzas -i-, kiel Germanio

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-23 05:11:29

ceigered:Tamen Japanoj estas nur la loĝantoj de Japanujo (sen rigardo de raso), do la vorto ne estas tiom malĝentila. Oni iĝus membro de la ĉefgentaro se oni loĝas kun ili. Aŭ, se tio estus vera, ne ekzistus problemo.
Oni konfuzas nacinecon(ŝtatanecon) kun etneco(gento). Nacineco estas rajto donenda al longtempa loĝantaro. Doni ĝin al loĝantaro estas ĝentile. Sed tio ne estas nomo de iu gento.

Etneco estas memkonscio, el kie oni mem devenas. Homoj scias nur sian etnecon, ne scias tiun de aliulo, nur supozas. Verŝajne iuj ne havas ian ajn etnecon sed nur nacinecon. Eĉ tion la aliuloj ne scias. Sed tamen por iuj etneco estas grava afero.

Ekzemple, se mi longe loĝus en Koreio kaj eĉ havus ties nacian rajton, mi ne fariĝus koreo. Se mi povus paroli en la korea lingvo kaj aliaj homoj traktus min koreo, mi men ne traktus min tiel.

Por la konscio de japana etno ne necesas la scio, kiel difini la etno. Ne gravas scii, ke aliaj gentoj miksiĝis inter nuna japana gento aŭ ne. La etna konscio estas nur nuna realo en ies koro. Tion oni ne povas ignori.

Ekzemple, en Germanio loĝas turkoj. Estas bone doni al ili rajton saman kiel alia loĝantaro. Kaj nomi ilin germanoj ŝajnas bone por forigi diskriminacion. Sed en tio ne ekzistas ia deziro, ke ili perdu islamon kaj kutimon stange-ŝajnan por germanoj, ĉu ne? Almenaŭ neesperantaj ĝeneralaj germanoj ne pensas tiel, ĉu?

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-23 05:53:06

zan:
ceigered:Tamen Japanoj estas nur la loĝantoj de Japanujo (sen rigardo de raso), do la vorto ne estas tiom malĝentila. Oni iĝus membro de la ĉefgentaro se oni loĝas kun ili. Aŭ, se tio estus vera, ne ekzistus problemo.
Oni konfuzas nacinecon(ŝtatanecon) kun etneco(gento). Nacineco estas rajto donenda al longtempa loĝantaro. Doni ĝin al loĝantaro estas ĝentile. Sed tio ne estas nomo de iu gento.
Mi scias la diferencojn inter etneco kaj nacieco, sed la problemo ja ekzistados eĉ se la nomo de nacio ne devenus de la sama aĵo kiel la nomo de la etneco.

En Aŭstralio, lando en kiu estas homoj de multaj diferencaj etnecoj, eĉ estas homoj kiuj kredas ke ja ekzistas "Aŭstralia etneco" (ne la sama etneco kiel indiĝenaj aŭstralianoj). Sed, tio estas stulta, ĉar Aŭstralianoj ne estas "raso"! Ni nur estas homoj el multaj kulturoj kaj nacioj.

Do, eĉ se oni la nomon de nacio kaj la nomon de gento disigus, iuj homoj (kiuj kredas ke etneco kaj nacieco estas la sama aĵo) rekreus la novan nomon de la nacio kvazaŭ ĝi estas ekskluziva propraĵo de la plej granda aŭ forta etna grupo.

Ergazomai (Montri la profilon) 2011-januaro-23 16:03:45

-uj- estas sufikso tre utila... sed ĝi sincere sonas terure. -i-, kvankam malpli klara, estas pli bonsona. Do, mi dubas...

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-24 08:25:44

ceigered:Mi scias la diferencojn inter etneco kaj nacieco, sed la problemo ja ekzistados eĉ se la nomo de nacio ne devenus de la sama aĵo kiel la nomo de la etneco.

En Aŭstralio, lando en kiu estas homoj de multaj diferencaj etnecoj, eĉ estas homoj kiuj kredas ke ja ekzistas "Aŭstralia etneco" (ne la sama etneco kiel indiĝenaj aŭstralianoj). Sed, tio estas stulta, ĉar Aŭstralianoj ne estas "raso"!
Do etneco estas nura memkonscio, kiam iu pensas, ke tiu apartenas al Aŭstralia etno. Tamen oni ne moku tian memkonscion, kvankam la alia plejmulto ne pensas tiel.

Plejmulto de nunaj japanoj verŝajne havas la saman memkonscion, ke ni estas japanoj. Sed eĉ tio estas iasence artefarita memkonscio. En antikva epoko certe ekzistis pluraj gentoj en nuna Japanio. Mi ne imagas, ke unu el ili malaperigis la aliajn, sed imagas, ke ili reciproke intermiksiĝis.

Ankaŭ pri germana gento aŭ itala gento aŭ eble franca gento, komence ĝi havis inter si apartajn memkonsciojn, ĉu ne? Ĉar nordaj germanoj havas alian karakteron ol sudaj, tiel ankaŭ italoj kaj francoj, ĉu ne? Kiam ili kreis nunan ŝtaton, ili kreis ankaŭ nacion. Tiu nacio fariĝis nuna etoneco, ekz, germano, italo aŭ franco.

ceigered:Do, eĉ se oni la nomon de nacio kaj la nomon de gento disigus, iuj homoj (kiuj kredas ke etneco kaj nacieco estas la sama aĵo) rekreus la novan nomon de la nacio kvazaŭ ĝi estas ekskluziva propraĵo de la plej granda aŭ forta etna grupo.
Tio tute eblos. Kaj ankaŭ eblos, ke iuj gentoj kune fariĝos nova nacio kun nova nacilingvo.

Ni ne povas antaŭvidi, kiel estonta mondo fariĝos. Landnomoj kaj eĉ gentnomoj estas(estos) nomitaj de neesperanta mondo. Povas esti komplike, la mondan aferon ordigi laŭ esperanta maniero. Do mi opinias, ke estas sensence nomi landon laŭ ĉefgenta(t.e nacia) nomo per uj-maniero(aŭ i-maniero anstataŭ uj). Simple imitu proprajn nomojn. Tio estas plej facila.

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-24 09:14:50

Temas pri Japanio kaj japano.

Ni ne havas en la japana lingvo nian gentan nomon. Ni havas nur landnomon, Nihon(angle Japan). Ni nomas sin Nihon/ĵin t.e. Japani/ano. Nihon/ĵin signifas kaj etnan nomon kaj ŝtatanan nomon. Sed plejofte mi sentas, ke Nihon/ĵin signifas etnan nomon. Kie ajn longe loĝas, Nihon/ĵin estas Nihon/ĵin.

Por mi estus pli nature, ke la nomo de Nihon estus Japan/o. Se tiel, mi ne estus japano sed janan/ano. Tio min tute ne ĝenus. Ial malnovaj esperantistoj difinis nian genton japano verŝajne laŭ la eŭropana maniero. Sed tion ni ne povas ŝanĝi. Ŝanĝi estos reformi. Tio evidente ne sukcesos. Japanio iomete similas al Japan. En la rusa lingvo Япония kaj en la turka lingvo Japonya. Do io-finaĵo estas tolerebla.

Reen al la supro