去目錄頁

Kio estis la plej bona libro ke vi legis en 2010?

从 omid17, 2011年1月21日

讯息: 36

语言: Esperanto

zaratustro (显示个人资料) 2011年2月9日下午10:46:58

La plej bona libro ke mi legis en 2010 estis "La Pilaroj el la Tero" , de la aŭtoro - Ken Follett -. Ĝi estas belega historio pri la kuraĝo de homoj kiuj volis konstrui grandan templon. Por mi tiu libro estas unu el la plej bona ke mi povis legi.

Legi, kia bela aventuro ĝi estas. De ĉiam mi amis legi ĉar ĝi donis al mi la ebleco de vojaĝi tra la tuta mondo sen foriri el mia lando.

horsto (显示个人资料) 2011年2月10日下午7:35:53

zaratustro: "La Pilaroj el la Tero" , de la aŭtoro - Ken Follett -.
Ankaŭ mi legis tiun libron, sed ne temis pri baterioj (=pilaroj), sed pri kolonoj. okulumo.gif

zaratustro (显示个人资料) 2011年2月11日下午2:36:03

horsto:
zaratustro: "La Pilaroj el la Tero" , de la aŭtoro - Ken Follett -.
Ankaŭ mi legis tiun libron, sed ne temis pri baterioj (=pilaroj), sed pri kolonoj. okulumo.gif
Saluton, kaj dankon pro via korekto. Mi serĉis tiu vorto en vortaro, sed mi ne sukcesis trovi ĝin. Nun mi korektos mian meŝaĝon.
Ĉu "la kolonoj el la tero" ŝategis vin?.
Por mi, tiu libro mi neniam forgesos, ĉar ĝi estas granda leciono de kuraĝo .

horsto (显示个人资料) 2011年2月11日下午8:56:17

zaratustro:
Saluton, kaj dankon pro via korekto. Mi serĉis tiu vorto en vortaro, sed mi ne sukcesis trovi ĝin. Nun mi korektos mian meŝaĝon.
Ĉu "la kolonoj el la tero" ŝategis vin?.
Por mi, tiu libro mi neniam forgesos, ĉar ĝi estas granda leciono de kuraĝo .
Saluton zaratustro,

jes, la libro plaĉis al mi, sed ne la filmo.

zeruffu (显示个人资料) 2011年2月12日上午11:15:26

Persone, mi legas nuntempe la libron de Darik Otira : Vojaĝo al la kuniĝo.
Temas pri erotika romano, kaj esta tre ridiga. Tre plaĉas al mi !

Balbutanto (显示个人资料) 2011年2月12日下午3:42:10

jchthys:Ĉu «La Hobito» ekzistas Esperante? Mi volus aĉeti ĝin. Ankaŭ mi eble aĉetos ĝin france.
Vi povas trovi La Hobito-n en esperanto ĉe Sezonoj.

http://esperanto.org/Ondo/Tolkien/Hobito.htm

omid17 (显示个人资料) 2011年2月15日上午11:33:00

zeruffu:Persone, mi legas nuntempe la libron de Darik Otira : Vojaĝo al la kuniĝo.
Temas pri erotika romano, kaj esta tre ridiga. Tre plaĉas al mi !
Ĉu ekzistas aliaj famaj erotikaj rakontoj skribitaj en EO? Alivorte, Ĉu estas erotikaj kaj pornografiaj rakontoj tradukitaj aŭ skribitaj en EO?

darkweasel (显示个人资料) 2011年2月15日下午1:24:52

omid17:
zeruffu:Persone, mi legas nuntempe la libron de Darik Otira : Vojaĝo al la kuniĝo.
Temas pri erotika romano, kaj esta tre ridiga. Tre plaĉas al mi !
Ĉu ekzistas aliaj famaj erotikaj rakontoj skribitaj en EO? Alivorte, Ĉu estas erotikaj kaj pornografiaj rakontoj tradukitaj aŭ skribitaj en EO?
"Ĉu ŝi mortu tra-fike?" ekzemple.

vincas (显示个人资料) 2011年2月15日下午1:47:31

Kio volas virinoj ?rideto.gif
estas la nomo de la libro.

kaj mi legis libron pri persekutoj de kredantoj en soveta Litovio 1944-1990.

malpisano (显示个人资料) 2011年2月16日下午5:46:04

Mi legis "Knaboj de strato de Sankta Paŭlo" (angle: "The Paul Street Boys"; pole: "Chłopcy z Placu Broni").
Ĝi estas mojosa! Mi konstante ŝatas legi ĉi tion.

回到上端