Til innholdet

Kio estis la plej bona libro ke vi legis en 2010?

fra omid17,2011 1 21

Meldinger: 36

Språk: Esperanto

sergejm (Å vise profilen) 2011 2 16 18:40:03

malpisano:Mi legis "Knaboj de strato de Sankta Paŭlo" (angle: "The Paul Street Boys"; pole: "Chłopcy z Placu Broni").
Ĝi estas mojosa! Mi konstante ŝatas legi ĉi tion.
Ĉu Ferenc Molnar "La knaboj de Paŭlo-strato" (Esperanta traduko de Ladislao Somlai)?

paulopolo (Å vise profilen) 2011 2 18 09:41:16

Mi legis "Epoko de viroj"(The age of turbulence) de A. Greenspan.
Mi ŝatas ankaŭ libron "Knaboj de strato de Sankta Paŭlo" ridulo.gif.

paulopolo (Å vise profilen) 2011 2 18 10:45:20

omid17:Saluton al ĉiuj. Mi havas simplan demandon: Kio estis la plej bonan libron ke vi legis en 2010? Mino estis "Homa, tre Homa" de Friedrich Nietzsche

Dankon,

Omido
ĉu "homa, tre Homa" estas via favorata libro de Nietzsche?
Mi preferas "Ecce Homo", ĝi estas plej "sobra"ridulo.gif.

omid17 (Å vise profilen) 2011 2 24 18:05:49

Bedaŭrinde mi ne legis tiun libron. En retejo de la Gutenberg Projekta mi povis trovi ĝian Germanan tekston, sed ne traduko en aŭ Esperanto aŭ La angla.

Mi pensas ke Tiel diri Zoroastra estas lia plej bona libro

annadahlqvist (Å vise profilen) 2011 3 1 00:58:56

En 2010 mi ne rememoras, multaj bonaj libroj. Sed en 2011, al nune, estas "La fino je s-ro Y". Temas pri filozofio kaj fiziko kaj la menso, uno mondo de la menso.

omid17 (Å vise profilen) 2011 3 6 22:22:37

annadahlqvist:Temas pri filozofio kaj fiziko kaj la menso, uno mondo de la menso.
Interesa kombinaĵo!

Tibake til toppen