Beiträge: 5
Sprache: Esperanto
jchthys (Profil anzeigen) 22. Januar 2011 21:46:25
Mi eble instruos kurson de Esperanto je la proksima estonteco, kaj mi uzus la libron «Gerda Malaperis!» kiel instrulibro (kvankam ĝi estas terura libraĉo kiel literaturo!).
Kompreneble ĝi estas aĉetebla de Esperanto-USA, sed mi scivolas, ĉu le teksto estas senkopirajta. Tiel mi povus retajpi ĝin pli bele kaj reeldoni (kaj eble pliriĉiĝi ). Mi scias, ke la vortlisto de PIRON estas senkopirajta, kaj ke oni povas legi ĝin senkoste interrete, sed mi dubas pri la moraleco de tio, kion mi priskribas.
Ĉu iu ĉi tie scias pri kio?
Dankon!
sudanglo (Profil anzeigen) 23. Januar 2011 13:00:43
Se vi ne ekspluatos ĝin komerce, mi supozus ke ne estos protestoj. Sed se vi intencas vendi al la studontoj vi ĉiam povus konservi la enspezojn por eventuala transdono ĝis la situacio estos pli klara.
horsto (Profil anzeigen) 23. Januar 2011 13:12:18
Rilate al "pliriĉigi" la libron, tio ne estas bona ideo. Eble la rakonto ne plaĉas al vi, sed vi volas uzi la libron por instrui. Claude Piron havis bonegan lingvonivelon kaj li estis tre sperta en trovi simplan manieron esprimi sin.
malgxoj (Profil anzeigen) 23. Januar 2011 14:37:35
jchthys (Profil anzeigen) 27. Januar 2011 02:33:34
Dankon pro la helpo!