Поруке: 19
Језик: Esperanto
atsushi1977 (Погледати профил) 29. јануар 2011. 11.30.13
Abelo estas en floro,
Floro estas en ĝardeno,
Ĝardeno estas en barilo,
Barilo estas en urbo,
Urbo estas en Japanio,
Japanio estas en la mondo,
La mondo estas en Dio.
Kaj, kaj, Dio estas,
En la eta abelo.
Paulinho (Погледати профил) 30. јануар 2011. 12.56.49
Kaneco (oni skribas Caneco) en la portugala estas malgranda glaso.
atsushi1977 (Погледати профил) 07. фебруар 2011. 11.47.33
Tre interesa !!
Dankon !!
atsushi1977 (Погледати профил) 07. фебруар 2011. 11.47.52
Al luma direkto,
Al luma direkto,
Eĉ unu folio,
Al la loko, kie la suno lumas,
Herboj de veproj.
Al luma direkto,
Al luma direkto,
Eĉ se ilia flugiloj bruletos,
Al la loko, kie fajro estas,
Insektoj, kiu flugas nokote.
Al luma direkto,
Al luma direkto,
Pli vaste eĉ iomete,
Al la loko, kie la suno prilumas,
Infanoj, kiu loĝas en urbo.
ceigered (Погледати профил) 07. фебруар 2011. 15.39.25
Paulinho:Kaneco (oni skribas Caneco) en la portugala estas malgranda glaso.Laŭ la defino de la kanĝi:
金子 = 金, "or-", "mon-" (kane), kaj 子, ina nomsufikso (-ko) aŭ "infan-" (ko).
Do, "Kaneko" Japane signifas "ornjo", "monnjo", aŭ "orinfano", "moninfano".
Eble tre multekosta glaseto?
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Tamen, bela nomo.
Pri la poemo "Abelo kaj Dio", tio estas bonega. Tre panteisme, kaj mi ŝatas la panteisma ideo, ĉar ĝi estas tre interesa.
eurimaco (Погледати профил) 07. фебруар 2011. 22.11.07
ceigered:* * * * *Paulinho:Kaneco (oni skribas Caneco) en la portugala estas malgranda glaso.Laŭ la defino de la kanĝi:
金子 = 金, "or-", "mon-" (kane), kaj 子, ina nomsufikso (-ko) aŭ "infan-" (ko).
Do, "Kaneko" Japane signifas "ornjo", "monnjo", aŭ "orinfano", "moninfano".
Eble tre multekosta glaseto?
Tamen, bela nomo.
Pri la poemo "Abelo kaj Dio", tio estas bonega. Tre panteisme, kaj mi ŝatas la panteisma ideo, ĉar ĝi estas tre interesa.
Jes, mi trovis la poemojn tre interesajn, kaj ankauh tre belajn. Mi vere gratulas la tradukinton. Bonvolu dauhrigi chiam.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
atsushi1977 (Погледати профил) 08. фебруар 2011. 10.02.07
Jes, "Kaneko" signifas "Orinfano".
Kaj, "Misuzu" signifas "Bela sonorilo".
"Mi" signifas "bela",
"Suzu" signifas "sonorilo".
Mi ankaŭ pensas ke ŝia poemoj estas panteisma.
Ŝi estis budaano.
atsushi1977 (Погледати профил) 08. фебруар 2011. 10.04.12
Nomojn de herboj,
Kiun oni scias,
Mi ne scias tute.
Nomojn de herboj,
Kiun oni ne scias,
Mi scias multe.
Ilin mi nomis,
Al mia amataj herboj,
Miajn amatajn nomojn.
Nomojn de herboj,
Kiun oni scias,
Certe kiu ajn nomis.
Kiu scias verajn nomojn,
Nur la suno.
Sekve,
Mi nomas,
Nur mi nomas.
atsushi1977 (Погледати профил) 08. фебруар 2011. 10.05.21
Brideto
Per pajloj
Kreas neston.
La pajlojn
La pajlojn
Kiu kreis?
Ŝtonhakisto
Per ŝtonoj
Kreas tombon.
La ŝtonon
La ŝtonon
Kiu kreis?
Mi
Per sabloj
Kreas maketon de ĝardeno.
La sablojn
La sablojn
Kiu kreis?