Poemoj de KANEKO Misuzu
atsushi1977, 2011 m. sausis 27 d.
Žinutės: 19
Kalba: Esperanto
atsushi1977 (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 27 d. 15:31:31
Tre populara en Japanio.
KANEKO Misuzu estas Japana poetino.
1903-1930.
atsushi1977 (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 27 d. 15:32:25
Supraj neĝoj,
Ŝajnas, malvarmaj.
Ĉar la frida luno lumas sur ilin.
Subaj neĝoj,
Ŝajnas, pezaj.
Ĉar ili ŝarĝas sin per kelkcentaj uloj.
Mezaj neĝoj,
Ŝajnas,solecaj.
Ĉar ili ne povas vidi ĉielon nek grundon.
atsushi1977 (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 27 d. 15:32:57
La animoj de forfloroj,
En la Budhan florejon,
Naskiĝos senescepte.
Ĉar floroj estas amplenaj,
Kiam la suno vokas,
Ili ekmalfermas kaj ridetas,
Donas dolĉajn mielojn al papilioj,
Kaj donas siajn flarojn tute al popoloj,
Kiam ventoj vokas “Venu kun mi!”,
Floroj sekvas obeeme finfine,
Ĉar eĉ la restaj korpoj estos,
La manĝoj de infanaj ludoj.
atsushi1977 (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 27 d. 15:33:24
En la kota flako de tiu ĉi strateto,
Blua ĉielo estis.
Malproksime, malproksime,
Bele,
Klara ĉielo estis.
La kota flako de tiu ĉi strateto estis;
Profunda ĉielo.
atsushi1977 (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 27 d. 15:34:10
Mi diras “Ni ludu !”,
Oni diras “Ni ludu !”.
Mi diras “Stulta !”,
Oni diras “Stulta !”.
Mi diras “Mi jam ne ludas kun vi”,
Oni diras “Mi ne ludas kun vi”.
Kaj, poste,
Soleciĝas,
Mi diras “Pardonon!”,
Oni diras “Pardonon!”.
Ĉu ĝi estas eĥo?
Ne, kiuj ajn.
atsushi1977 (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 27 d. 15:34:42
Ĝi estas bela rozkoloro,
Kaj pli malgranda ol papavsemo,
Kiam ĝi verŝiĝas kaj falas sur la tero,
Same kiel fajraĵo krevas ekbrilante,
Granda floro malfermas, ĉu ne?
Se tiela rido verŝiĝas tiel,
Kiel larmoj verŝiĝas,
Kiel bela, kiel belega, ĝi estas!; ĉu ne?
atsushi1977 (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 27 d. 15:36:47
La trotuaro de Renge-soj(Astragalus sinicus), inter grenkampoj, en printempaj nebuletoj,
La knabo staris tie.
La knabo havis Renge-sojn,
Mi estis kolektanta Renge-sojn.
Mi trovis ke la knabo ridetas,
Mi ankaŭ ridetis senkonscie.
La trotuaro de Renge-soj, inter grenkampoj, en printempaj nebuletoj,
Alaŭdoj pepis, “Pij-ĉiku”.
zan (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 28 d. 09:29:11
atsushi1977 (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 28 d. 14:54:34
Mi volas ami,
Kiujn ajn tute.
Ailojn,tomatojn,fiŝojn,
Senescepte mi volas ami.
Miaj hejmaj manĝoj estas tioj,
Ke mia patrino estigas tute.
Mi volas ami,
Kiujn ajn tute.
Eĉ kuracistojn,eĉ korvojn,
Senescepte mi volas ami.
Ĉiuj estaĵoj en la mondo estas tioj,
Ke Dio estigas tute.
atsushi1977 (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 29 d. 11:29:45