ورود به محتوا

Novaĵoj el Rusio

از afonya, 28 ژانویهٔ 2011

پست‌ها: 17

زبان: Esperanto

afonya (نمایش مشخصات) 28 ژانویهٔ 2011،‏ 13:03:09

Bonvenu kaj taksu la retejon en esperanto

http://www.rusio.info

Balbutanto (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 1:21:44

Dankon pri tiu ligilo. Mi nur legis la artikolon pri la Fotisto de la Caro, sed kiel interesa ĝi estis! Mi certe intencas reiri kaj legi plu sal.gif

maratonisto (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 8:50:27

Gratulon kaj dankon!
Novaĵoj estas tre gravaj por esperantistoj.

afonya (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 10:39:06

Terurĉjo:bedaŭrinde, multas diversaj eraroj kaj mistajpoj enpaĝare, sed tio ne tre malhelpas legi.
ve, ruslandaj geesperantistoj ja ne estus ruslandaj geesperanrtistoj, se anstataŭ moko helpus...

afonya (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 10:53:59

maratonisto:Gratulon kaj dankon!
Novaĵoj estas tre gravaj por esperantistoj.
Novaĵoj estas produktataj por homoj, kiuj opinias sin homoj unuavice, kaj jam poste - diversaj -istoj...

Mielo (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 11:17:08

Mi jam tute ne kurgaĝas skribi en ĉi tiu forumo, se estas grava la gramatika ĝusteco. ridulo.gif
Mi ne diras, ke ne estas grava la gramatiko, sed estas grava, ke ni volas kompreni unu la alian malgraŭ la eraroj.

afonya (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 11:20:14

Terurĉjo:Mi ne inklinas kredi al novaĵoj, en kiuj mi renkontas gramatikajn aŭ faktajn erarojn.
neniu bezonas vian kredon, vi ne kredas - promenu foren, serĉu aliajn objektojn por koti.

KienLi (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 11:26:59

afonya:
Terurĉjo:bedaŭrinde, multas diversaj eraroj kaj mistajpoj enpaĝare, sed tio ne tre malhelpas legi.
ve, ruslandaj geesperantistoj ja ne estus ruslandaj geesperanrtistoj, se anstataŭ moko helpus...
Al s-ro Biserov oni proponadis helpon, sed li opinias sin prava en sia lingvaĵo kaj maniero komunikiĝi. Estu tiel.
Dume tio estas la sola retejo, kie aperadas novaĵoj el Rusio.

afonya (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 11:31:20

Mielo:Mi ne diras, ke ne estas grava la gramatiko, sed estas grava, ke ni volas kompreni unu la alian malgraŭ la eraroj.
Dankon pro rimarko. Sed, ve, moderna generacio de esperantistoj en Rusio laŭ mia sperto preferas kritiki, kalumnii, moki, sed tute ne povas|ne volas ion fari mem, kunlabori ktp.

afonya (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 11:32:40

KienLi:Al s-ro Biserov oni proponadis helpon,
neniam. bla-bla-blablado mokema en komentoj ne estas propono de helpo.

بازگشت به بالا