去目錄頁

Egiptio

Eddycgn, 2011年1月29日

讯息: 56

语言: Esperanto

Eddycgn (显示个人资料) 2011年1月29日上午11:33:46

Ĉu vi opinias ke Moubarak rezignos, kaj demokratio kaj libero alvenas al Egiptio?

(Eble morgaŭ aŭ dum la proksimajn tagojn ni jam scios)

sev (显示个人资料) 2011年1月29日下午12:33:59

Mi tute ne scias, sed mi shatus plibone kompreni kion okazas nune en Egiptujo...
http://www.bonalingvo.org/docs/klarigoprilandono...

okulumo.gif

Serioze, mi esperas ke ne estos tro da mortigoj malgajo.gif Bonan kuraghon...

sinjoro (显示个人资料) 2011年1月29日下午1:59:59

sev:kompreni kion okazas
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/...
okulumo.gif

Ĉu demokratio - tion mi ne scias. Mi pensas tamen, ke lia misdecido (plu regi kun nova registaro) nur nervozigos la popolon.

Darjo (显示个人资料) 2011年1月29日下午2:39:56

Mi opinias ke Moubarak malfacile rezignos...mi esperas bona, sed la situacio estas malfacilega. ONU devus fari kelkaferon.

ceigered (显示个人资料) 2011年1月29日下午3:49:49

Mi esperas ke la egiptianoj havos bonan ŝtaton kun libereco. Bedaŭrinde, krom kelkaj homoj, la politikuloj tie ŝajne ne donos al la egiptianoj tian ŝtaton.

annadahlqvist (显示个人资料) 2011年1月29日下午11:29:41

unue tunizio kaj nune egiptio, mi esperas ke ili sukcesas, sen multaj mortaj personoj.

En tunizio oni parolas multe da interreto kaj facebook, ĉu vi kredas ke estis grava en egiptio ankaŭ kaj ĉu en tio okazo, ĉu pli landoj revolucionas?

ceigered (显示个人资料) 2011年1月30日上午6:35:52

annadahlqvist:unue tunizio kaj nune egiptio, mi esperas ke ili sukcesas, sen multaj mortaj personoj.

En tunizio oni parolas multe da interreto kaj facebook, ĉu vi kredas ke estis grava en egiptio ankaŭ kaj ĉu en tio okazo, ĉu pli landoj revolucionas?
Mi kredas ke pluaj revolucionoj eblas sed mi ne povus diveni la ŝancon de sukceso (aŭ malsukceson)...

Eddycgn (显示个人资料) 2011年1月30日下午1:09:20

Mi opinias ke la Usono decidos, ili havas tro da armiloj en Egiptio.

Mi ankaŭ kredas ke Obama ne plu volas Mubarak, kaj Mubarak scias tion. Liaj filioj kaj la edzino jam vojaĝis al Londono, certe ne por ferioj, sed verŝajne por viziti la bankojn kie la mono kaŝititas.

Estas mirinda ke Obama kaj Clinton ofte diris ke oni ne uzu perforton, tamen ili neniam elparolis la magian vorton "DEMOKRATIO"...

Ergazomai (显示个人资料) 2011年1月30日下午8:13:45

Mubarak ne estas demokrata registo kaj ni ĉiuj tion scias. Sed mi timas ke Egiptujo iĝos nova Iranujo: nedemokrata sed laika registo faligata de rebelo, kaj religia registaro akiranta la povon. Ne bone ja.

Tio, kion mi plej esperas, estas ke en Egiptujo (kaj en Tunizio, kaj en Albanio...) naskiĝu demokratio.

darkweasel (显示个人资料) 2011年2月1日上午6:49:13

Ergazomai:Mubarak ne estas demokrata registo kaj ni ĉiuj tion scias. Sed mi timas ke Egiptujo iĝos nova Iranujo: nedemokrata sed laika registo faligata de rebelo, kaj religia registaro akiranta la povon. Ne bone ja.

Tio, kion mi plej esperas, estas ke en Egiptujo (kaj en Tunizio, kaj en Albanio...) naskiĝu demokratio.
Ŝajne vi iom konfuzis la landnomojn. Ili estas Egiptujo, Irano, Tunizio kaj Albanujo. (Kompreneble anstataŭ -uj oni rajtas uzi I aŭ -land, sed pro via uzo de Egiptujo mi supozas, ke vi ne volas tion.)

Mi esperas, ke la egiptoj havu demokration, kaj mi kredas, ke ili ĝin ricevos. La protestoj ŝajnas tro grandaj, ke la prezidanto ne povu rezigni!

回到上端