Beiträge: 10
Sprache: Esperanto
ceigered (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 06:57:00
Mia demando:
Se vi aŭdus la frazon "Mi malamas tiun hundon ĉar ĝia pugo knalas ofte", kiel vi komprenus ĝin?
Eĉ inter ni anglaj parolantoj, ne estas akordo, do mi demandas al vi ne-nur-anglaj-parolantoj por viaj opinioj
Dankon pro viaj respondoj al tiu ĉi freneza demando!
Continuum (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 08:35:25
sudanglo (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 12:52:08
Difino en Reta Vortaro: Brui kiel eksplodo aŭ subita, sonora bato
Do se la sono de furzado similus eksplodeton tiam eble vi rajtus uzi 'knali'.
Tamen laŭ mi, ne. Eĉ se franclingve unu de la tradukoj ĉe REVO estas 'péter'. (Tiu vorto franclingve havas multajn sencojn inkluzive 'furzi'.)
ceigered (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 13:23:59
Continuum:Laŭ mi, tiu signifas ke la hundo furzadas ĉiutempe!!Eble ĝi manĝis tro da tiuj ĉi?
sudanglo:Tamen laŭ mi, ne. Eĉ se franclingve unu de la tradukoj ĉe REVO estas 'péter'. (Tiu vorto franclingve havas multajn sencojn inkluzive 'furzi'.)Ho, kial ne? Ĉu estas alia senco kiu havas knalojn kaj pugojn kaj ne signifas "furzi" (aŭ la pli malbona versio )? Aŭ nur eviti la trivialecon?
darkweasel (Profil anzeigen) 2. Februar 2011 16:30:11
zan (Profil anzeigen) 3. Februar 2011 01:36:36
ceigered:Se vi aŭdus la frazon 'Mi malamas tiun hundon ĉar ĝia pugo knalas ofte', kiel vi komprenus ĝin?Se la knalado okazas ofte, tio signifas furzon. Se ĝi estus eksplodo, la hundo mortus kaj neniam reokazus.
ceigered (Profil anzeigen) 3. Februar 2011 09:48:15
zan:Hahaha! Tio estus malbona! Mi esperegus ke mia hundo nur furzus kaj ne eksplodus!ceigered:Se vi aŭdus la frazon 'Mi malamas tiun hundon ĉar ĝia pugo knalas ofte', kiel vi komprenus ĝin?Se la knalado okazas ofte, tio signifas furzon. Se ĝi estus eksplodo, la hundo mortus kaj neniam reokazus.
sudanglo (Profil anzeigen) 3. Februar 2011 12:57:41
Do, se knali venas de la germana 'knallen', atentu kion diris Dark Weasel, kiu denaske parolas la germanan.
Se vi metus piroteknikaĵon en la anuson de la povra hundo, tiam eble ties pugo knalus.
Knali, angle, estas crack, bang.
biguglydave (Profil anzeigen) 4. Februar 2011 06:32:53
Parenteze, mia hundo ĉiam furzas angle, do mi komence ne scipovis respondi al vi. Tamen, ŝi nomiĝas “Anĝelo” do mi supre elektis la lastan, eĉ se ŝi neniam furze aperigis ĉielarkon.
darkweasel (Profil anzeigen) 4. Februar 2011 06:37:16
sudanglo:Jes, ĝuste tion signifas knali.
Se vi metus piroteknikaĵon en la anuson de la povra hundo, tiam eble ties pugo knalus.