Jubilea simbolo aŭ Verda stelo?
kelle poolt qwertz, 4. veebruar 2011
Postitused: 27
Keel: Esperanto
Miland (Näita profiili) 5. veebruar 2011 20:18.59
darkweasel (Näita profiili) 5. veebruar 2011 21:18.29
Miland:Efektive, laŭ Zamenhof oni ne disigu ilin.Kie Zamenhof diris tion?
Mi ĉiuokaze konsentas kun crescence.
Miland (Näita profiili) 6. veebruar 2011 18:43.47
darkweasel:Mi aludis al la parolado al la dua Universala Kongreso.Miland:Efektive, laŭ Zamenhof oni ne disigu ilin.Kie Zamenhof diris tion?
Jen la verda stelo ĉe la tombo de la majstro. Li mem surportis la insignon sur la mantelo - vidu ĉi tiun foton!
Miland (Näita profiili) 6. veebruar 2011 18:53.17
Tiu vide esprimas du erarojn: unue, ke Esperanto estas nur komponaĵo de eŭropaj lingvoj; kaj due, ke ĝi estas eŭropa lingvo, ne internacia lingvo. Tial la melono eldonas mesaĝon, kiu ne estas en akordo kun la veraj principoj de la movado.
Insignoj de la tradicia verda stelo ofte havas centre la Esperantan literon "E", nek la grekan nek la kirilan!
vincas (Näita profiili) 6. veebruar 2011 19:41.43
Terurĉjo:Bonvenon al Universala kongresoooooooooooBona fotaĵo
>Lingvo ne bezonas simbolon. Ĉu vi konas alian lingvon kun simbolo ?
Lingvo ne bezonas simbolon, sed movado bezonas simbolojn. Multaj firmaoj uzas la stelon kiel simbolo. Ekzemple petrolfirmao kiel Texaco ne estas miksebla kun politikeca organizaĵo.
http://t0.gstatic.com/images?q=tbn:ANd9GcTY8BU0M...
Eddycgn (Näita profiili) 6. veebruar 2011 21:31.20
vincas:Lingvo ne bezonas simbolon. Ĉu vi konas alian lingvon kun simbolo ?Oni bezonas simbolo por alklaki en la komputilo por selekti lingvon. Ĉiuj lingvoj havas ĝin. Ankaŭ Lituanio...
LyzTyphone (Näita profiili) 7. veebruar 2011 3:20.41
RiotNrrd:Akvomelonoj: verda ekstere, ruĝa interne.Hazarde, tiuu frazon ankaŭ uzis Japana sekretservisto por Esperantisto. Mi ne volas ekigi batalon inter elektantoj de ambaŭ ebloj sed, ĉi tiu paĝo menciis eblan pravigon por tia konsidero.
(Historie, la supra frazo aplikiĝis al grupoj kies publikaj vizaĝoj aspektas "verdaj" - promociante pacon, la ĉirkaŭaĵon, homan egalecon, ktp. - sed estas baze komunismaj.)
Ĉiukaze, mi preferas la verdan stelon.
sinjoro (Näita profiili) 7. veebruar 2011 11:18.45
crescence:Lingvo ne bezonas simbolon. Ĉu vi konas alian lingvon kun simbolo ? En la kongresoj, sufiĉas, ke ĉiu portas ĉe la jako la insignon : "Mi parolas Esperanton". La verda stelo, politika simbolo, forigas iujn homojn, kiuj ne ŝatas la malnovajn politikajn grupojn, kiuj antaŭe promociis Esperanton.Jes ja, iu simbolo estas necesa en diversaj situacioj. En la nuntempo gravas ikona prezento de ideoj, ne vorta, kaj ĉiujn naciajn lingvojn reprezentas respektivaj naciaj flagoj. Laŭ mia scio ĉiuj (aŭ plejparto) artefaritaj lingvoj havas siajn simbolojn.
Mi ŝatas la melonon, la novjubilean logotipon de UEA ktp. Tamen la tradiciaj, rekonataj de 120 jaroj simboloj de la lingvo kaj ĝia movado estas la verda stelo kaj la verda flago.
La retpaĝo ĉe angelfire.com terure stulte propagandas kontraŭ la formo de stelo kvazaŭ ĝi estus esence politika (kaj framasona, satanisma, kaj alie fiega). Stelo estas multe pli universala, geometria simbolo ol ĉe tiuj uzoj, kiujn oni mise prezentis.
ceigered (Näita profiili) 7. veebruar 2011 15:04.25
sinjoro:Tamen la tradiciaj, rekonataj de 120 jaroj simboloj de la lingvo kaj ĝia movado estas la verda stelo kaj la verda flago.Vi ja pravas.
La retpaĝo ĉe angelfire.com terure stulte propagandas kontraŭ la formo de stelo kvazaŭ ĝi estus esence politika (kaj framasona, satanisma, kaj alie fiega). Stelo estas multe pli universala, geometria simbolo ol ĉe tiuj uzoj, kiujn oni mise prezentis.Nu, ne tute prave.
Ekzemple, rigardu tiun. La svastiko estas simbolo de multaj religioj. Sed, ankaŭ, ĝi estas simbolo de la nazia movado, kaj plej da homoj nuntempe en la okcidento vidas la svastikon kiel nazia simbolo, ne kiel orienta religia simbolo, ĉu ne?
(redakto: la svastiko estas tre ofte en finna ŝtataj/aerarmeaj simboloj, ankaŭ)
Do, la problemo estas ke homoj, eĉ se la simbolo mem ne estas malbona, vidas simbolojn kiel la aĵoj kaj aferoj kiujn la simboloj reprezentas.
Do, stelo estas, al multaj homoj, simbolo de movadoj, de eksklusivaj grupoj, kaj de nacioj, sed ankaŭ forte de armeoj ktp. - Aŭ, de kosmo, sed ĉar estas steloj en kosmo .
Nu, kelkaj homoj ankaŭ kredas ke la kvinpunkta stelo estas satanisma, sed tio ne estas komuna.
Krom tio, trouzadi la stelon ne estas bonega ideo, laŭ mi. La simbolo ne estas malbona kaj ni ne ĉesu uzi ĝin, sed la uzo de la verda stelo kiel naciisma patriotisma simbolo estas hipokrita, precipe por internacia lingvo.
AnFu (Näita profiili) 8. veebruar 2011 8:24.44
Eddycgn:Vi multe pravas pri la bezonata simbolo.vincas:Lingvo ne bezonas simbolon. Ĉu vi konas alian lingvon kun simbolo ?Oni bezonas simbolo por alklaki en la komputilo por selekti lingvon...
En la intereto "Mi alklakas, do mi eksistas"
Mi ŝatas kaj la melonon kaj la stelon. Sed mi ŝatas pli la stelon ol la melonon.