ورود به محتوا

floreteto

از Eddycgn, 20 فوریهٔ 2011

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

Eddycgn (نمایش مشخصات) 20 فوریهٔ 2011،‏ 22:12:22

Ĉu oni povas uzi duoblan au trioblan diminutivon en esperanto, kiel oni faras en la hispana aŭ la itala?
(Chiquitita, fiorellino)

Ekz
floreteto
knabeteto
raneteto

birdeteteto

dankon

Chainy (نمایش مشخصات) 20 فوریهٔ 2011،‏ 23:47:52

Mi neniam vidis tiajn vortojn kun tiom da 'etoj'! Ili aspektas iom konfuzaj al mi!

Balbutanto (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2011،‏ 2:14:59

Eddycgn:Ĉu oni povas uzi duoblan au trioblan diminutivon en esperanto, kiel oni faras en la hispana aŭ la itala?
(Chiquitita, fiorellino)

Ekz
floreteto
knabeteto
raneteto

birdeteteto

dankon
Mi bedaŭrinde ne povas doni al vi certan kaj kompletan respondon, sed mi memoras legi (en Kiel akvo de l'rivero) ion kiel et-eta floro. Eble spertuloj povos konfirmi la ortodoksecon de tiu esprimformo...

danielcg (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2011،‏ 3:35:36

Mi ne memoras ĉu mi iam vidis tiun duoblan uzon de sufiksoj, sed mi ne opinias ilin malkorektaj, nur strangaj.

En ĉiutaga lingvouzo mi preferus ion pli simplan, ekz. "tre eta floro".

Via,

Daniel

Eddycgn:Ĉu oni povas uzi duoblan au trioblan diminutivon en esperanto, kiel oni faras en la hispana aŭ la itala?
(Chiquitita, fiorellino)

Ekz
floreteto
knabeteto
raneteto

birdeteteto

dankon

darkweasel (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2011،‏ 6:15:54

Tio estas sendube ebla, sed tre stranga.

Chainy (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2011،‏ 22:42:58

El 'La Majstro kaj Martinelli':

"La okuloj de Georg Silber glimetis suplike:

- Jes, mi petas, mi petegas, mi petegegegas! Sukuru min kiel vi faris pri tiu Clinton en Usono!"

بازگشت به بالا