إلى المحتويات

Ludo de hazardaj demandoj

من pastorant, 24 مايو، 2007

المشاركات: 203

لغة: Esperanto

horsto (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2008 11:22:47 ص

Filu:
Mi laborus al kreado de novaj bombegoj, kiuj per novaj praeksplodegoj kreus centilionojn da novaj universoj, kaj poste ĝuus studi ilin kaj iliajn respektivajn ecojn unikajn (kaj mi antaŭ detonaciigi la bombegojn ankaŭ studus pri la arto transvivi praeksplodegojn).
Ĉu ne estus ekscita plano?
Vi certe ne estus bona dio se vi ĝoje detonacius universojn.
Mi pensis pri la dio de la kristanoj, li estas samtempe senmorta kaj ĉiopova. Ĉu tio eblas? Se li estas ĉiopova li kapablas mortigi sin kaj tiam li ne estas senmorta.

Ĉu mi eraras?

Filu (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2008 4:04:37 م

horsto:Mi pensis pri la dio de la kristanoj, li estas samtempe senmorta kaj ĉiopova. Ĉu tio eblas? Se li estas ĉiopova li kapablas mortigi sin kaj tiam li ne estas senmorta.

Ĉu mi eraras?
Vi eraras en tio, ke vi supozas ke morto en nia universeto estas fina morto de ulo multe pli vasta ol ĝi.

Nia universo estas kvazaŭ arbfloro, Dio estas la eterna arbo sur kiu kreskas tiu kaj ankaŭ multaj aliaj floroj. Plie, li ankaŭ estas ĉiu floro... Se falas floro, ĝi post nelonge mortu, sed printempe denove ekfloriĝos la branĉoj, ĉar arbo ne bezonas florojn por plu vivi.

Dio povas mortigi eron de si per volonta detruado de nia floro, kaj en nia floro por ĉiame estos li morta, sed kiam plu daŭros la dia vivo, baldaŭ ĉesos la flora.

Ĉu ne io simila okazas, kiam iu siajn ungojn ronĝas?

horsto (عرض الملف الشخصي) 25 فبراير، 2008 4:51:16 م

Filu:
Vi eraras en tio, ke vi supozas ke morto en nia universeto estas fina morto de ulo multe pli vasta ol ĝi.
Nia universo estas kvazaŭ arbfloro, Dio estas la eterna arbo sur kiu kreskas tiu kaj ankaŭ multaj aliaj floroj. Plie, li ankaŭ estas ĉiu floro... Se falas floro, ĝi post nelonge mortu, sed printempe denove ekfloriĝos la branĉoj, ĉar arbo ne bezonas florojn por plu vivi.
Dio povas mortigi eron de si per volonta detruado de nia floro, kaj en nia floro por ĉiame estos li morta, sed kiam plu daŭros la dia vivo, baldaŭ ĉesos la flora.
Ĉu ne io simila okazas, kiam iu siajn ungojn ronĝas?
Bedaŭrinde la sanigaj fortoj de la homa korpo estas ege limigitaj.

Ĉu vi pensas ke ekzistas multaj universoj samtempe aŭ ĉu vi kredas ke estas nur unu universo?

leporo (عرض الملف الشخصي) 26 فبراير، 2008 7:59:48 ص

Mi pensas, ke povas ekzisti multaj universoj krom la nia. Kiel vi pensas, ĉu la aliaj universoj estas similaj de de la nia aŭ ne.

horsto (عرض الملف الشخصي) 27 فبراير، 2008 4:45:47 م

leporo:Kiel vi pensas, ĉu la aliaj universoj estas similaj de la nia aŭ ne.
Mi pensas ke aliaj univeroj ne apartenas al nia universio ĉar ili estas tute malsamaj. Eĉ la plej bazaj leĝoj de la naturo estas malsamaj.

Ĉu vi povas imagi vivi en universo en kiu ne ekzistas la gravito?

leporo (عرض الملف الشخصي) 28 فبراير، 2008 8:16:46 ص

Mi provas imagi tion. Mi pensas ke tre amuza estus movado en tia universo. Tie verŝajne ĉio flugas. Mi volus sperti ion tia. Kiam homoj vizitos planedon ekster nia galaksio?

Filu (عرض الملف الشخصي) 28 فبراير، 2008 3:52:05 م

leporo:Kiam homoj vizitos planedon ekster nia galaksio?
En homaj kapoj jam ekokazis antaŭ jarcentoj kaj verŝajne dum la tempo, dum kiu vi legis tiun mesaĝon, tia sperto imaga multfoje denove okazis.

Ĉu gravito ja vere ekzistas niauniverse, aŭ ĉu, kiel anstataŭ asertas patafiziko, periferio altiras al si vakuon, kreante per tiu procezo tiajn materi-konglomeratojn, kiaj estas planedoj, steloj, galaksioj, ktp?

leporo (عرض الملف الشخصي) 3 مارس، 2008 9:35:05 ص

Eble estas tiel kiel asertas patafiziko sed ĉu ĝi iel pruvas tion?

Filu (عرض الملف الشخصي) 3 مارس، 2008 2:55:09 م

leporo:Eble estas tiel kiel asertas patafiziko sed ĉu ĝi iel pruvas tion?
Estis diskuto, ke vakuo kiel mezurunito estis certe pli taŭga kaj universe rekonebla de malpleneco, ol akvo estas por difini voluma-mason de ĉiuj aliaj materioj (speciale kiam oni scias, ke akvero estas ronda, akvo estas ebena en malgranda kvanto, agitata kaj dunplena and grandega kvanto, solida, likvida aŭ gasa depende de la temperaturo: vere ĝi estas malkonstanta materio kompare al vakuo, kiu ĉiam estas samkiel si mem). Estas ja nur tre teoria diskuto, sed almenaŭ igas ĝi la leganton pripensi pri la arbitreco de kelkaj el siaj konceptoj pri gravito. rideto.gif

Ĉu lacigas kaj enuigas mi la legantaron per miaj saĝumaĵoj?

horsto (عرض الملف الشخصي) 3 مارس، 2008 9:49:12 م

Filu:
Ĉu lacigas kaj enuigas mi la legantaron per miaj saĝumaĵoj?
Ne zorgu pri tio. Via ĵonglado per vortoj kaj ideoj estis defio por la Lernu-anoj kaj certe multaj tion ĝuas.

Kio estas patafiziko? Mi esperas ke tio ne estas la fiziko de salti el la pato en la fajron.

عودة للاعلى