Mergi la conținut

Bildo de esperanto en la publiko

de Altebrilas, 22 februarie 2011

Contribuții/Mesaje: 27

Limbă: Esperanto

chrisim101010 (Arată profil) 10 martie 2011, 01:09:03

Altebrilas:Vi bone esprimiĝas estante komencanto. Laŭ via peto (kaj laŭ mia pli malpli granda sperto), mi korektas vian tekston
Mi dunkas vin. Mi atendis pli erarojn. rideto.gif

Altebrilas (Arată profil) 10 martie 2011, 09:07:25

chrisim101010:

Mi dunkas vin. Mi atendis pli erarojn. rideto.gif
Mi dankas vin. Mi antaŭvidis pli da eraroj.

(vi ne bezonas atendi la erarojn, ili venas sufiĉe frue okulumo.gif )

Post "da" oni ne uzas akuzativon, kvankam temas pri la objekto.

samueldora (Arată profil) 22 martie 2011, 21:18:58

Laǔ mia opinio multaj homoj simple pensas:

Esperanto estas sensukcesa mondlingvo.

Tiu estas pli ol ĉiuj aliaj planlingvoj iam atingis, ĉar la homojn almenaǔ konas la nomon kaj la celon. Sed Esperanto estas tro malmulte ĉeestanta en la publiko. La interreto helpas varbi pro Esperanton. Ekzistas bonaj filmoj kaj retpaĝoj pri Esperanto, sed ilin estas vidinta nur por tiuj homoj, kiuj ilin serĉas.

Mi pensas, ke varbo pri Esperanto devus uzi lingvon parolatan pli ol lingvon skribatan. Kaj la varbo devus alparoli sentimentojn pli ol racion por esti sukcesa.

Altebrilas (Arată profil) 22 martie 2011, 22:58:04

Kial ili pensas, ke ĝi estas sensukcesa?

samueldora (Arată profil) 23 martie 2011, 21:09:29

Altebrilas:Kial ili pensas, ke ĝi estas sensukcesa?
Malfacila demando. Mi donas tri respondojn.

1) Mi ne scias tiun. Mi ne povas scii tiun.
2) Nenio estas pli sukcesa ol sukceso. Se ili ne pensus, ke Esperanto estus sensukcesa, ili pli lernus Esperanton.
3) Dum lasta 50 jaroj la angla lingvo estis tre sukcesa. Ĝi kreske dominis ekonomio, scienco, trafiko, turismo k.t.p.. Esperanto estas restita kompare malgrava en konscienco de la publiko. Oni povas nomi tiun sensukscesa.

sudanglo (Arată profil) 24 martie 2011, 09:43:02

En oktobro de 2010, mi deĵoris dum unu tago ĉe la stando de la Esperantista Asocio de Britujo ĉe la 'Language Show' en Londono.

Tio estis granda ekspozicio celanta lingvajn profesiulojn kaj amatorojn de lingvoj.

Kio impresis min estas tio, ke apenaŭ ni spertis malamikan aŭ mokan reagon de la vizitantoj al la stando, kiuj cetere estis multnombraj.

Neniu demandis kiel artefarita lingvo povas transformiĝi en vivan lingvon. Ili ŝajne plene akceptis ke tio estas jam fakto, kaj interesiĝis pri la lingvo sammaniere kiel oni povas interesiĝi pri tiu aŭ alia lingvo.

Mi supozas ke la lastatempa manifestiĝo de Esperanto ĉie en la RETO, havis profundan efikon sur la sintenon de la publiko.

Altebrilas (Arată profil) 25 martie 2011, 00:02:38

Des pli bone. Dudek jaroj antaŭe, kiam ni prezentis esperanton dum ekspozicio, foje iu venis al nia budo kaj diris "Esperanto ne funkcios" kaj forkuris antaŭ ol lasi al ni la tempon respondi. Nun tiu sinteno estas malpli ofta.

Alia maniero kontraŭi esperanton kiun mi konstatis estas interveni diskrete por nuligigi esperantan aranĝon, per rifuzo de salono aŭ de apero de anonco en gazeto, ktp.

Înapoi mai sus