Via gekunulo kaj esperanto
貼文者: Altebrilas, 2011年2月22日
訊息: 31
語言: Esperanto
Altebrilas (顯示個人資料) 2011年3月2日下午3:03:48
Por la gefiloj, ŝajnas (sed mi povas erari), ke aŭ ili iĝas famaj esperantistoj, aŭ ili iĝas tute skeptikaj rilate al esperantismo.
Mi ŝatus, ke Orkideo parolu pri la sinteno de la gepatroj de tiuj infanoj...
orchideo (顯示個人資料) 2011年3月2日下午7:56:21
Altebrilas:Efektive, estus ankaŭ interese koni la reagojn de la gefiloj aŭ gepatroj rilate al esperanto.Jes, certe mi parolis pri la sinteno de la gepatroj. Estas multaj infanoj, kiuj eklernis Esperanton kaj plu lernas en Herzberg - la Esperanto-urbo - kaj ne unu el la gepatroj eklernis ĝis nun Esperanto. Domaĝe!
Por la gefiloj, ŝajnas (sed mi povas erari), ke aŭ ili iĝas famaj esperantistoj, aŭ ili iĝas tute skeptikaj rilate al esperantismo.
Mi ŝatus, ke Orkideo parolu pri la sinteno de la gepatroj de tiuj infanoj...
horsto (顯示個人資料) 2011年3月2日下午9:07:47
orchideo:Mi ne sciis ke la infanoj en Herzberg povas lerni Esperanton, tio estas bonega novaĵo!Altebrilas:Efektive, estus ankaŭ interese koni la reagojn de la gefiloj aŭ gepatroj rilate al esperanto.Jes, certe mi parolis pri la sinteno de la gepatroj. Estas multaj infanoj, kiuj eklernis Esperanton kaj plu lernas en Herzberg - la Esperanto-urbo - kaj ne unu el la gepatroj eklernis ĝis nun Esperanto. Domaĝe!
Mi ŝatus, ke Orkideo parolu pri la sinteno de la gepatroj de tiuj infanoj...
Mi estas same scivola kiel Altebrilas. Bone, la gepatroj ne volas lerni Esperanton. Sed kion ili pensas pri tio, ke iliaj infanoj lernas ĝin. Kaj kion pensas la infanoj pri tio, ke ili devas/povas lerni ĝin?
antoniomoya (顯示個人資料) 2011年3月2日下午9:55:22
orchideo:Nia urbestro parolas kaj proponis al la gepatroj ke la gefiloj lernu Esperanton en la lernejoj (baza, meza kaj gimnasio).Mi gratulegas vian urbestron!
Multajn infanoj lernis/lernas/lernos kaj la gepatroj ne!
Tiu ideo ŝajnas al mi bonega, belega, kaj precipe antaŭtempa. Via urbestro kontribuas al la monda paco kaj interkompreno.
Rilate la gepatroj, almenaŭ oni devus informi ilin pri la grandaj avantaĝoj de tiu ĉi ponto-lingvo, vere justa kaj demokratia.
Amike el Hispanalando.
orchideo (顯示個人資料) 2011年3月2日下午10:05:30
horsto:La lernado komencis 2005 en la kadro de la urbo-partnereco, ties pontlingvo estas Esperanto. En SALO (somera arbara lernejo) eklernis la infanojn - ebleco ankaũ por iliaj gepatroj - Esperanton. Ekde 2008 per Comenius-projekto komencis la edukado en la lernejoj, komence nur la baza-lernejo kaj la gimnasio, nun ankaũ en la mezlernejo. La projekto finis en 2010, sed la lernado daũrigas.
Mi ne sciis ke la infanoj en Herzberg povas lerni Esperanton, tio estas bonega novaĵo!
Mi estas same scivola kiel Altebrilas. Bone, la gepatroj ne volas lerni Esperanton. Sed kion ili pensas pri tio, ke iliaj infanoj lernas ĝin. Kaj kion pensas la infanoj pri tio, ke ili devas/povas lerni ĝin?
Kion la gepatroj pensas pri tio, mi ne scias. La infanoj ŝatas lerni la lingvon, kiu ili povas lerni, ne devas lerni. Kelkaj el ili partoprenos triafoje al UK kaj al aliaj renkontiĝoj.
Altebrilas (顯示個人資料) 2011年3月8日下午9:04:06
orchideo (顯示個人資料) 2011年3月9日上午8:18:16
Altebrilas:Ĉu estis enketo pri la rezultoj de tiu projekto? Mi supozas, ke se ili faras tian eksperimenton, estas por rikolti donitaĵojn. Eble estas ie raporto pri tio, kaj per kiu oni povas scii ĉu ili deziras refari tiun provon.Bonvolu rigardi:
www.esperanto-urbo.de
Alklaku Projekte - Comenius
maratonisto (顯示個人資料) 2011年3月9日下午3:34:30
orchideo:Nia urbesto parolas kaj proponis al la gepatroj ke la gefiloj lernu Esperanton en la lernejoj (baza, meza kaj gimnasio).En kiu urbo?
Multajn infanoj lernis/lernas/lernos kaj la gepatroj ne!
darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月9日下午4:28:54
maratonisto:En Herzberg.orchideo:Nia urbesto parolas kaj proponis al la gepatroj ke la gefiloj lernu Esperanton en la lernejoj (baza, meza kaj gimnasio).En kiu urbo?
Multajn infanoj lernis/lernas/lernos kaj la gepatroj ne!
maratonisto (顯示個人資料) 2011年3月9日下午5:19:48
darkweasel:Mi proponas informi ĉiun urbestron kaj lernejestron pri esperanto.maratonisto:En kiu urbo?En Herzberg.