Plaĉi al mi kontaŭ ŝati
од rynasaurus, 22. фебруар 2011.
Поруке: 23
Језик: Esperanto
Chainy (Погледати профил) 24. фебруар 2011. 23.38.31
miĥil:Mi certe ne bedaŭras tion. Nur unu vorto plu, tio estas malmulte. Kaj mi pensas ke la ekzisto de du variantoj 'plaĉi al' kaj 'ŝati' estas bone por Esperanto. La eblo elekti inter tiuj verboj fakte faciligas la lingvon por multaj.
Fakte mi bedaŭras la evoluon. Nun do ni bezonas tri radikojn (ŝat/ plaĉ/ kaj aprez/) kie en la praepoko necesis nur du (ŝat/ kaj plaĉ/). Rezulte do la lingvo simple fariĝis pli malfacile lernebla.
miĥil:Tiel kreante la belan ĥaoson kiu nun estas nia lingvo.Mi ne dirus, ke estas ĥaoso. Ĉiam estas/os vortoj, pri kiuj oni debatas/os. Tio tute ne estas problemo por la lingvo.
sudanglo (Погледати профил) 25. фебруар 2011. 11.27.41
Me tute ne estas konvinkita ke 'plaĉi al' kaj 'ŝati' estas plene interŝanĝeblaj en ĉiuj kuntekstoj. Kaj mi persone bonvenigas la eblecon pli nuance sin esprimi.
Cetere, mia-opinie, la Esperantistoj devus ĉesi fanfaroni pri la facileco de Esperanto. Neniu lingvo kun ambicio esti merita en la rolo de mondlingvo taŭga por ĉiuj celoj, povas esti tiel simpla.
Anstataŭ proklami ke Esperanto estas facile lernebla lingvo oni devus diri ke lernante Esperanton oni ne malŝparas sian tempon en la mastrado de stultaj gramatikaj, fonetikaj kaj idiotismaj stumbliloj - oni progresas tre rapide al la pli interesaj etapoj de lingvo-lernado.
Parenteze, kiu protestas pri la triopo 'aleo', 'avenuo', kaj 'bulvardo'.
mihxil (Погледати профил) 25. фебруар 2011. 22.51.32
sudanglo:Mi dubas ĉu vere ekzistas nuanco tie kie la signifoj tiom kovras unu la alian. Oni simple uzas iun nuancon el sia gepatra lingvo. Ne ŝajnas al mi verŝajne ke tio efektive ĉiam bone komunikiĝas se la alparolato hazarde havas alian gepatran lingvon, el tute alia kulturo kaj kontinento.
Me tute ne estas konvinkita ke 'plaĉi al' kaj 'ŝati' estas plene interŝanĝeblaj en ĉiuj kuntekstoj. Kaj mi persone bonvenigas la eblecon pli nuance sin esprimi.
sudanglo:Mi protestus... Jes, denove 'nur' 3 vortoj, sed ili kolektiĝas kaj tial PIV ekhavis pli ol mil paĝojn.
Parenteze, kiu protestas pri la triopo 'aleo', 'avenuo', kaj 'bulvardo'.
marcuscf (Погледати профил) 26. фебруар 2011. 02.19.13
Ekz.:
Me gusta x | Mi piace x = Min plaĉas x
En mia lingvo oni uzas "gostar" same kiel "ŝati", kaj malsame ol "plaĉi".
mihxil (Погледати профил) 26. фебруар 2011. 10.44.54
Feliĉe mi ne asertas ke la nederlanda estas facila lingvo. Eble estas riĉo ke oni povas esprime similajn aferojn per tiom da malsimilaj manieroj, sed al mi ŝajnas ke precipe estas ĥaoso, kiu probable malfacile tute ellerneblas.
sudanglo (Погледати профил) 26. фебруар 2011. 10.58.20
horsto (Погледати профил) 26. фебруар 2011. 13.10.43
Plaĉas al mi ke vi nun lernas Esperanton.
Mi ne uzus ŝati ĉi tie. Laŭ mia kompreno plaĉi povas ankaŭ signifi, ke io estas laŭ miaj interesoj, dum ŝati ĉiam inkludas sentojn.
Sed eble miĥil pravas kaj estas tiel nur pro mia gepatra lingvo.
danielcg (Погледати профил) 26. фебруар 2011. 17.22.02
Kvankam mi ŝatas viajn mesaĝojn en la anglalingva forumo, pli plaĉas al mi ke ni povas en ĉi tiu forumo interparoli en nia propra lingvo (kaj preterpase dirite, jen frazo kun la du priparolataj esprimoj "ŝati" kaj "plaĉi", kiu pravigas la ekziston de tiu paro, almenaŭ por ke la redaktado ne estu tede ripeta).
Mi opinias ke la aserto pri facileco de Esperanto, fontas el komparo kun la naciaj lingvoj. Mi atingis similan nivelon en Esperanto kaj en la angla, sed la unua postulis de mi proksimume dekonon de la tempo kaj peno kiun estis postulinta la dua. Do, mi proprasperte opinias ke estas korekte diri ke -kompare al naciaj lingvoj- Esperanto estas multe pli facila. Nu, eble iu argumentos pri la propedeŭdika valoro de la angla lingvo, kiu tiomgrade faciligis al mi la postan lernadon de Esperanto.
Nenio estas facila aŭ malfacila en si mem, sed laŭ komparo kun aliaj aferoj.
Via,
Daniel
sudanglo:Oni ne povas je unu flanko fiere argumenti ke Esperanto estas vivanta lingvo kaj je la alia flanko bedaŭri ke la lingvo evoluas/riĉiĝas.
Me tute ne estas konvinkita ke 'plaĉi al' kaj 'ŝati' estas plene interŝanĝeblaj en ĉiuj kuntekstoj. Kaj mi persone bonvenigas la eblecon pli nuance sin esprimi.
Cetere, mia-opinie, la Esperantistoj devus ĉesi fanfaroni pri la facileco de Esperanto. Neniu lingvo kun ambicio esti merita en la rolo de mondlingvo taŭga por ĉiuj celoj, povas esti tiel simpla.
Anstataŭ proklami ke Esperanto estas facile lernebla lingvo oni devus diri ke lernante Esperanton oni ne malŝparas sian tempon en la mastrado de stultaj gramatikaj, fonetikaj kaj idiotismaj stumbliloj - oni progresas tre rapide al la pli interesaj etapoj de lingvo-lernado.
Parenteze, kiu protestas pri la triopo 'aleo', 'avenuo', kaj 'bulvardo'.
T0dd (Погледати профил) 26. фебруар 2011. 17.37.17
horsto:Mi ŝatas tion, ke vi nun lernas Esperanton.
Plaĉas al mi ke vi nun lernas Esperanton.
Eble, tiu uzo de ŜATI ne estas tiel ofta, kiel la ĉi-supra uzo de PLAĈI, sed me ne vidas efektivan distingon inter la du.
ŜATI kaj PLAĈI ambaŭ temas pri ia pozitiva sento, reage al la ŝatata/plaĉa fakto ke oni nun lernas Esperanton. Mi kredas ke estas neniu kazo en kiu unu frazo estas vera kaj la alia estas malvera.
Chainy (Погледати профил) 26. фебруар 2011. 18.23.16
sudanglo:Ne ĉio kio plaĉas estas ŝatinda.jes, tiu frazo aspektas pli bona ol: Ne ĉio kion oni ŝatas estas ŝatinda.
Kaj, kiel oni dirus tion sen 'ŝati'? Ne ĉio kio plaĉas estas .....?