前往目錄

Ĉu vi ŝatas paroli esperanton dum la seksumado?

貼文者: Eddycgn, 2011年3月10日

訊息: 12

語言: Esperanto

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年3月10日下午6:28:54

Ĉu vi parolas esperanton dum la seksumado aŭ la amo ĝenerale?
Aŭ almenaŭ ĉu vi elpensas aŭ imagas ke vi parolus esperante?
Ĉu vi opinias ke esperanto povus esti erotika (sexy) lingvo?

(Vi povas plurselekti)

Hispanio (顯示個人資料) 2011年3月18日下午2:58:54

Malfacila afero, ĉar por tio oni devas koni alian personon kiu ankaŭ parolas Esperanton, kaj renkontiĝi kun ĝi, ktp.

Mi imagas min parolante Esperanton kun la alia homo, jes. Kaj Esperanto ja povus esti erotika lingvo.

sal.gif

maratonisto (顯示個人資料) 2011年3月18日下午8:02:51

Eddycgn:Ĉu vi opinias ke esperanto povus esti erotika (sexy) lingvo?
Seksaj forumoj en variaj lingvoj estas tre popularaj en la mondo. Por Esperanto estus tre utila seksa forumo.

paulopolo (顯示個人資料) 2011年3月19日上午10:40:39

Sono de esperanto estas simila al hispana lingvo, kaj oni scias la fama frazo " latina lover". Do mi pensas, ke esperanto ankaŭ estas warmega kaj seksaridulo.gif.
Cetere mi ofte audis en hollywood filmoj kiel aktorinoj uzas esperanta "jes, jes!" dum seksumoridulo.gif...

Rogir (顯示個人資料) 2011年3月19日下午1:04:58

Ĝenerale dum seksumado oni parolas la saman lingvon ol normale kun iu, kaj mi ĉiam parolas esperante kun mia koramikino.

samueldora (顯示個人資料) 2011年3月26日上午11:23:57

Al mi ĉiam mankas mano libera por uzi la vortaron. Sed por grupoj internaciaj Esperanto estus interesa opcio.

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年3月26日下午12:07:35

Mi kredas ke tio eblas en la maloftaj kazoj kiam la paro havas malsimilajn denaskajn lingvojn, kaj do nur povas (aŭ volas) komunikiĝi esperante. Ĉar miaopinie, dum la seksumado oni kutime uzas (estas pli facile por esprimi sin) sian gepatran ligvon.

Amike.

nikko (顯示個人資料) 2011年3月27日上午8:00:43

Interesa perversio. lango.gif

AlfRoland (顯示個人資料) 2011年3月27日上午10:07:28

nikko:Interesa perversio. lango.gif
Kio estas perversa??

AlfRoland (顯示個人資料) 2011年3月27日上午10:25:05

Terurĉjo:
AlfRoland:Kio estas perversa??
forigi tonsilojn tra pugo
Ŝajnas al mi ke ekzistas pli simplaj metodoj, sed se iu preferas vian metodon, kial ne? rido.gif

回到上端