メッセージ: 16
言語: Esperanto
RiotNrrd (プロフィールを表示) 2011年3月18日 6:51:44
T0dd:Jes, mi proponas, ke nevarma estas neŭtrala, kaj profitas de la distingo inter prefiksa mal- kaj ne-.Tamen, la surfaco de Pluto estas "nevarma". Mi opinias ke "nevarma" ne estas (meze) neŭtrala. Partsignife. Ne tutsignife.
Mi scivolas se ni eble povas uzi ion kiel "nekvarma" por signifi mallonge "nek varma nek malvarma". Tio estus vere neŭtrala (kvankam mi neniam antaŭe vidis tiun formon, kaj ne memuzis ĝin).
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年3月18日 9:05:07
Kion signifus 'ne-inteligenta' - ĉu KvI de 100?
Kion signifus 'ne-ruĝa' - ĉu mexe inter ruĝa kaj blua?
Cetere, kio estas la diferenco inter 'malvera' kaj 'ne-vera'.
T0dd (プロフィールを表示) 2011年3月18日 12:11:06
Ni ekspluatas la distingon inter tio, kion signifas vorton, kaj tio, kion volas diri persono per tiu vorto. Ankaŭ ni ekspluatas la fakton, ke estas (almenaŭ) du specoj de adjektivoj. Estas tiuj, kiuj estas strikte duvaloraj, kaj tiuj, kiuj estas gradaj. Je la duvaloraj adjektivoj, la NE- kaj MAL- formoj estas samsencaj. "Vera" estas tia adjektivo. Je la gradaj (eble "skalaj" estas pli taŭga vorto?) adjektivoj, la NE- kaj MAL- formoj ne kongruas. "Varma" estas tia adjektivo.
Estas vere ke la supraĵo de Pluto estas nevarma, sed oni ni priskrius ĝin tiel, ĉar la vorto "nevarma" ne kaptas la faktan staton. Kial? Ĉar la supraĵo de Pluto ja estas malvarma. Sendube, ĉio, kio estas malvarma ankaŭ estas nevarma, sed ne ĉio, kio estas nevarma estas malvarma. Logike, la supraĵo de Pluto estas nevarma ĉar ĝi estas malvarma, sed la vorto "nevarma" ne bone priskribas ĝin, ĉar ĝi ne estas sufiĉe precizas.
Sed, se temas pri io, kio estas nek varma nek malvarma, la vorto uzo de "nevarma" komunikas tion, ke ne estas sufiĉe varma uzi la vorton "varma", kaj ne estas sufiĉe malvarma uzi la vorton "malvarma".
Temas pri pragmatiko, ne logiko.
Eddycgn (プロフィールを表示) 2011年3月22日 13:26:04
homa, malhoma, nehoma
Kio estas malhoma? Malbona homo aŭ besto?
(Germane: Unmensch?)
Kio estas nehoma? Ŝtono aŭ planto?
Kio estas malviro? Virino? Aŭ malforta/malbona viro?
Tiu estas longa vojo por lerni bone esperanton!
Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年4月3日 19:29:48
Se oni diras al hotelestro, ke la akvo estas nevarma, li komprenos ke la varmigilo ne funkcias.
Kirilo81 (プロフィールを表示) 2011年4月18日 11:57:23
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Kiel oni vidas ĉe substantivaj derivaĵoj oni prenas la radikojn sen mal- kiel bazon, ekz. varmo, rapido, longo (povas esti altaj aŭ malaltaj), dum kiam oni volas substantive esprimi la econ varma/rapida/longa, oni devas uzi varmeco, rapideco, longeco.
Do, finfine, por la ĝusta temperaturo inter malvarma kaj varma mi dirus "de ĝusta/konvena varmo".