Problemo kun nomo de landoj kaj de loĝanto.
از magnifico94, 21 مارس 2011
پستها: 8
زبان: Esperanto
magnifico94 (نمایش مشخصات) 21 مارس 2011، 14:15:46
[LISTO]
Francio - Franco
Germanio - Germano
Ĉinio - Ĉino
Japanio - Japano
Italio - Italo
Rusio - Ruso[/list]Sed dum nacieco kreas kun la lando, vorto kia signifas homo de ĉi-nacieco havas "-ano", kaj nomo de lando havas "-o". Jen kelkaj ekzemploj:
[LISTO]
Kanado - Kanadano
Usono - Usonano
Argentino - Argentinano
Israelo - Israelano
Meksikio - Meksikiano
Indonezio - Indoneziano
Bolivio - Boliviano[/list]Ĉu ne pli bone estus, dum ekzistus regulon: naciecoj havas "-ano" kaj landoj havas "-io"?
Jen, estas nomo "Koreo", sed nacieco kzistis antaŭ kreaĵo de lando, do devas esti "KOREIO"...
darkweasel (نمایش مشخصات) 21 مارس 2011، 14:18:30
Ĉu io alia estus "pli bona", ni povus eterne diskuti, sed tio ĉi ne estas retpaĝaro por reformi la lingvon.
marcuscf (نمایش مشخصات) 21 مارس 2011، 16:03:11
Vi povas diri "koreiano" se vi preferas. Tio ankaŭ estas tute ĝusta.
josephdavid86 (نمایش مشخصات) 27 آوریل 2011، 12:38:40
Eble ĝi ne ĝustas laŭ tradicio, sed ĝi simplas kaj kompreneblas, do neniu problemo estas.
josephdavid86 (نمایش مشخصات) 27 آوریل 2011، 13:00:20
Ekzemple, mi estas Brito kaj mi estas Britiano. Tamen, existas multe da personaj en Britio kiuj ne Britas etne, sed ili estas ja anoj de Britio. Se existas sole la vorto 'Brita' kaj ne 'Britiana', racistoj povas diri "ili ne estas Britoj kaj ne estu tie ĉi" sed per tiu ĉi distingo, ni povas diri "ne gravas ĉu oni Britas, ĉar oni povas esti Britianon ĉu Brita ĉu neBrita!"
En aliaj vortoj, tiel ĉi oni ne povus kunfandi maljuste la ideojn de gento kaj nacieco.
geo63 (نمایش مشخصات) 27 آوریل 2011، 20:41:12
marcuscf:(korekto: Meksiko → meksikano)Meksikio -> meksikiano estas ankaŭ korekta
Vi povas diri "koreiano" se vi preferas. Tio ankaŭ estas tute ĝusta.
Meksiko
Meksiko (urbo)
Meksiko (stato)
darkweasel (نمایش مشخصات) 27 آوریل 2011، 20:43:38
geo63:Sed ne sekvas la Akademian rekomendon.
Meksikio -> meksikiano estas ankaŭ korekta
geo63 (نمایش مشخصات) 27 آوریل 2011، 20:51:15
darkweasel:Prave:geo63:Sed ne sekvas la Akademian rekomendon.
Meksikio -> meksikiano estas ankaŭ korekta
krom la komuna prudento ankaŭ la Akademio helpas por decidi pri la nomo de Meksiko.
La Akademia rekomendo tekstas "Principe estas malrekomendide nove formi nomon per iu internacia "sufikso" . . . . .(-io), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie."
Aktoj de la Akademio III, pag'o 49.
En Aktoj de la Akademio II interalie oni diras klarige kaj citante Meksiko-n, kies nomo estis jam oficialigita:
1. Tamen ekzistas diversaj troigoj en la uzado de -io fare de ĝiaj subtenantoj, kaj tiuj troigoj ne estas la samaj ĉe ĉiuj. Estas konsilinde eviti ilin, se ni volas atingi unuecon. Bazo de unueco, post fiasko de la diversaj sistemoj, povas esti nur la monda internacieco, alidire la apliko de la paragrafo 15-a! La monda internacieco de tiuj propraj nomoj prezentas rimarkindan unuecon.
Mallonge, la aluditaj troigoj estas ĉefe:
tendenco krei novan "universalan" sistemon per -i-derivado; ĝi fakte arbitre transigas nomon de unu klaso al alia (ekz-e nepaloj, kanadoj loĝantaj en Nepalio, Kanadio ktp);
tendenco krei purajn esperantismojn por distingi landnomojn disde samnomaj geografiaj nocioj (ekz-e Panamio, Meksikio anstataŭ Panamo, Meksiko ktp). Landnomoj estas internacie pli gravaj: oni prefere distingu laŭ la manieroj proponitaj de la naciaj lingvoj mem (ekz-e per Meksikurbo ktp).