Đi đến phần nội dung

Ĉu ĝusta?

viết bởi dombola, Ngày 26 tháng 3 năm 2011

Tin nhắn: 10

Nội dung: Esperanto

dombola (Xem thông tin cá nhân) 03:18:29 Ngày 26 tháng 3 năm 2011

Ĉu ĉi tie sube frazo estas ĝusta?

"La vetero tre varias dum lasta semajno."

Prenita el ĉi tie!
Kion vi opinias?

Mustelvulpo (Xem thông tin cá nhân) 04:15:35 Ngày 26 tháng 3 năm 2011

Ŝajnas al mi ke vi parolas pri la pasinteco (lasta semajno), do uzu "variis" anstataŭ "varias."

Sxak (Xem thông tin cá nhân) 09:56:31 Ngày 26 tháng 3 năm 2011

eblas diri ankaŭ "varias" en prezenco, sed laŭ mia scio antaŭ "lasta" la artikolo estas nepra

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 12:58:35 Ngày 26 tháng 3 năm 2011

Ŝak:eblas diri ankaŭ "varias" en prezenco
Ĉu vere? "Lasta semajno" estis en la pasinteco, ĝi jam finiĝis. Do, kiel ni povas diri, ke la vetero variAs dum semajno, kiu ne plu ekzistas?!

Se oni parolas pri la nuna semajno, do oni ja povas diri, ke la vetero variAs dum ĝi. La semajno ankoraŭ ne estas finita, do la nuna tempo eblas. Ekz. "La vetero multe varias ĉi-semajne".

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 13:00:44 Ngày 26 tháng 3 năm 2011

Jes, prefere "la lasta".
"varias" aŭ "variis" dependas de tio, ĉu oni volas inkludi la aktualan tagon en la aserton aŭ ne (varias la letero de kelkaj tagoj, inklude hodiaŭ - variis la vetero en la tagoj antaŭ hodiaŭ).

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 13:19:31 Ngày 26 tháng 3 năm 2011

Kirilo81:Jes, prefere "la lasta".
"varias" aŭ "variis" dependas de tio, ĉu oni volas inkludi la aktualan tagon en la aserton aŭ ne
Jes, sed 'lasta semajno' havas la saman signifon kiel 'pasinta semajno', ĉu ne? Laŭ NPIV2002 unu el la signifoj de 'lasta' estas "okazinta ĵus antaŭe, en la parto de la pasintaĵo la plej proksima al ni"

Do, 'lasta semajno' jam okazis. Se ĝi jam estas tute okazinta, kiel ĝi povas inkluzivi ankaŭ la nunan tempon?!

Sxak (Xem thông tin cá nhân) 13:44:09 Ngày 26 tháng 3 năm 2011

Vi tro atentas la realan tempon. Laŭ mia opinio oni povas ofte diri en prezenco, se tempo de frazo estas evidenta

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 14:15:01 Ngày 26 tháng 3 năm 2011

Ŝak:Vi tro atentas la realan tempon. Laŭ mia opinio oni povas ofte diri en prezenco, se tempo de frazo estas evidenta
?

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 08:41:02 Ngày 27 tháng 3 năm 2011

Chainy:Jes, sed 'lasta semajno' havas la saman signifon kiel 'pasinta semajno', ĉu ne? Laŭ NPIV2002 unu el la signifoj de 'lasta' estas "okazinta ĵus antaŭe, en la parto de la pasintaĵo la plej proksima al ni"
Hm, bona demando. Eble mia gepatra lingvo tro influas min, sed mi akceptus la inkludon de hodiaŭ en la esprimon "pasinta/lasta semajno".

Alimaniere - kiel vi esprimus ĉi tian periodon en E-o?

Ondo (Xem thông tin cá nhân) 12:52:19 Ngày 28 tháng 3 năm 2011

La tempo uzota dependas plene de tio, kion vi volas diri.

Se via diro temas ankaŭ pri hodiaŭo, tiam parolu pri "la nuna semajno", pri "la ĉi-semajna vetero" aŭ simile. "La vetero tre varias ĉi-semajne", "La vetero tre varias ĉi tiun semajnon" estas eblaj.

Sed depende de tio, pri kio vi volas paroli, eĉ estonta tempo eblas: "Laŭ veterprognozoj la lasta semajno (ekz. ĉi-monata, aŭ de nia ferio aŭ io simila) estos tre varma."
Plej ofte "lasta" rilatas al pasinta tempo kaj ne malofte oni povas tiam diri ankaŭ "ĵusa", "ĵus pasinta": "La vetero tre variis dum la ĵusa semajno".

Sed la frazo povas esti plursignifa ankaŭ alimaniere: "semajno" povas esti iu ajn periodo de sep tagoj, aŭ (eble pli ofte) egala al "kalendara semajno", t.e. periodo ekde lundo al dimanĉo aŭ de dimanĉo al sabato aŭ iu alia periodo laŭ la kulturo de la parolanto.

Quay lại