إلى المحتويات

interreta domajno .ESPERANTO?

من Pawel, 27 مارس، 2011

المشاركات: 29

لغة: Esperanto

Rogir (عرض الملف الشخصي) 28 مارس، 2011 7:19:49 م

Ne, www aŭ ttt estas nur subdomajno. Se iu farus la peton, plej bone estu granda reprezentanta organizo, ekzemple UEA. Sed nur indas, se estas reala ŝanco regajni la monon per revendi la domajnojn. Ĉu ĉiujare estos 2500 klientoj, kiuj pretas pagi po 10 dolarojn?

Jev (عرض الملف الشخصي) 28 مارس، 2011 7:25:10 م

Rogir:Ne, www aŭ ttt estas nur subdomajno. Se iu farus la peton, plej bone estu granda reprezentanta organizo, ekzemple UEA. Sed nur indas, se estas reala ŝanco regajni la monon per revendi la domajnojn. Ĉu ĉiujare estos 2500 klientoj, kiuj pretas pagi po 10 dolarojn?
Kaj necesas ne timi perdi 185000 USD kaze se la peto malakceptiĝos.

amemulo (عرض الملف الشخصي) 29 مارس، 2011 9:51:14 ص

Ŝajnas al mi kiel malbona investado. Ne estas vere multe da retpaĝoj Esperantaj, kaj ankaŭ aliaj domajnofinaĵoj taŭgas. Ekzemple .com, .org, .net

Zorevij (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2011 11:20:20 ص

Se mi ne eraras, du-literaj domajnojn estas nur por landoj. Lingvo "senlanda" ne povas havi domajnon kiel "EO". Novaj duliteraj domenoj povas aperi nur se aperos nova lando.
Novaj tri- kaj kvarliteraj domajnoj povas aperi, se estos evidente, ke tia domajno vere estas necesa. Ekzemple, "mobi" aŭ "xxx" por ordigi paĝojn kun speciala enhavo.
Laŭ mi, por Esperanto tiu domajno ne estas necesa.
Necomerciaj organizaĵoj kutime uzas domajnon .org
UEA kaj aliaj Esparantaj organizaĵoj same povas uzi ĝin (kaj uzas).
Krei novajn domajnojn kaj subteni ilin estas sufeĉe kara plezuro. Ĉu iu bezonas havi tiujn problemojn?

Zorevij (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2011 11:36:06 ص

nikko: Kosovo havas domajnon
Ĉu Kosovo havas du-literan domajnon? Mi ne trovis ĝin en la listo.

jpablo68 (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2011 6:03:31 م

mi kredas ke la domajno .eo aŭ .esperanto povas helpi tie la personoj ke estas lernante por rekonti retopaĝojn koncerne al la esperanto lingvo

mi ekskuzas pro mia povra esperanto, mi estas komencanto kaj mi estas uzante la vortaro

Zorevij (عرض الملف الشخصي) 7 أبريل، 2011 5:03:10 ص

jpablo68:mi kredas ke la domajno .eo aŭ .esperanto povas helpi tie la personoj ke estas lernante por rekonti retopaĝojn koncerne al la esperanto lingvo
Por trovi ajnan esperantan paĝon, oni devas uzi serĉilon (ekz. Google) kaj ne estas grave, en kiu domajno estas la paĝaro. Se vi ne scias ĝustan adreson, la domajno ne helpos al vi. Se vi scias, la domajno ne gravas.

jol381aa (عرض الملف الشخصي) 8 أبريل، 2011 8:37:20 م

Mi kredas ke esperanta domajno estas necesa. Eble estus bona reklamo por disvastigi la lingvon. Se la domajno .eo ne estus disponebla; mi proponas la domajnon '.eon'.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 9 أبريل، 2011 5:41:22 ص

jol381aa:Mi kredas ke esperanta domajno estas necesa. Eble estus bona reklamo por disvastigi la lingvon. Se la domajno .eo ne estus disponebla; mi proponas la domajnon '.eon'.
kaj kie en la vorto "esperanto" troviĝas n post o?

Eddycgn (عرض الملف الشخصي) 27 أبريل، 2011 8:15:29 م

jol381aa:Mi kredas ke esperanta domajno estas necesa. Eble estus bona reklamo por disvastigi la lingvon. Se la domajno .eo ne estus disponebla; mi proponas la domajnon '.eon'.
eon?
eon estas granda germana energia firmao.
kial ne "esp"?
Tamen mi ne certas ke oni besonas ĝin, fare de la mono...

عودة للاعلى