去目錄頁

interreta domajno .ESPERANTO?

Pawel, 2011年3月27日

讯息: 29

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2011年4月27日下午8:17:19

La internaciaj lingvokodaĵoj por Esperanto estas .eo kaj .epo, kaj certe tiuj estas plej uzindaj - ĉio alia (.eon, .esp) nur kreus konfuzon kaj malhelpus la memorigon.

Lom (显示个人资料) 2011年4月28日下午5:52:37

nikko:Ni bezonas esperantiston-riĉulon. rideto.gif
George Soros! rido.gif

Parenteze, mi legis tie ke: "Soros estas ankaŭ aludo al esperanto (ĝi estas la futura formo de la verbo sori)".
Ĉu iu scias kion signifas "sori"? Mi suspektas la anglan vorton "soar" (kreskegi?, leviĝ(eg)i?), sed mi ne trovis ĝin en la vortaro.

Havi ".eo"-n estus bonega kompreneble.

milek (显示个人资料) 2011年4月30日下午6:36:04

Mi opinias ke ideo estas grandioza se ni volas disvastigi Esperanto, sed estas unu problemo: kiu donos monoj? Unue ni devus solvi ĉi tio.

milek (显示个人资料) 2011年4月30日下午7:35:45

Ĉi tio signifas ke vi havas sektan vidpunkton sur esperanto. Mi volas multe fidelajn disĉiplojn. ridulo.gif Propagando per esperanta domajno damaĝas al nenio. lango.gif

nikko (显示个人资料) 2011年5月1日上午5:35:55

Certe disvastigemo estas sekteca: alvokoj, varbado, reklamo. Sentruda persona uzo laŭ persona gusto kun samgustanoj ne estas sekto, estas normala subkulturo sen mesiismo.

milek (显示个人资料) 2011年5月1日上午8:36:10

nikko:Certe disvastigemo estas sekteca: alvokoj, varbado, reklamo. Sentruda persona uzo laŭ persona gusto kun samgustanoj ne estas sekto, estas normala subkulturo sen mesiismo.
Montrilo al adekvata kompreno de mia uzo "sekto" estas parolturno "mistera organizaĵo", kiun uzis Terurĉjo. Mi ne pensas ke esprantistoj vestas nigrajn robojn kaj volas propagi novan religian movadon.

chrisim101010 (显示个人资料) 2011年5月1日上午10:47:21

Mi kredas ke Esperanta Serĉilo estas pli bone ol .eo domajno. Kun esperanta serĉilo, ni eble trovos multe da informon, sed kun '.eo' ni devas uzi neesperantan serĉilon

lernemulino (显示个人资料) 2011年5月1日上午11:51:08

Saluton Lom,

Lom:
Parenteze, mi legis tie ke: "Soros estas ankaŭ aludo al esperanto (ĝi estas la futura formo de la verbo sori)".
Ĉu iu scias kion signifas "sori"? Mi suspektas la anglan vorton "soar" (kreskegi?, leviĝ(eg)i?), sed mi ne trovis ĝin en la vortaro.
jes, mit trovis ke "sori" signifas "soar" en la senso de "gliding (with an airplane) on an upwind"!

dobri (显示个人资料) 2011年5月1日下午1:43:58

Terurĉjo:mi ne volas disvastigi

sufiĉas por mi, ke mi apartenas al mistera organizaĵo, kiu konstante diskutas, kiel feliĉigi homaron per komuna lingvo
Mi konsentas kun viaj ŝercaj vortoj. Ankaŭ mi laŭokaze sentas la movadon tiamaniere.

回到上端