לתוכן העניינים

interreta domajno .ESPERANTO?

של Pawel, 27 במרץ 2011

הודעות: 29

שפה: Esperanto

Pawel (הצגת פרופיל) 27 במרץ 2011, 13:39:41

Kion vi pensas pri interreta domajno speciala por Esperanto, kun finaĵo, ekzemple: .EO aŭ .EOS
Ĉu tio estas bezonata?
Se jes, kian finaĵon vi preferas: .EO, .EOS. eble .ESPERANTO?

Paŭlo

darkweasel (הצגת פרופיל) 27 במרץ 2011, 13:41:15

Se iun ajn ni bezonas, plej bone estus .eo aŭ .epo laŭ la lingvokodaĵoj. .esperanto estas ĉiuokaze tro longa.

Lamesu (הצגת פרופיל) 27 במרץ 2011, 21:19:39

Mi opinias ke vi havus esperanton-domajnon, tamen vi uzus la .epo domajno ĉar, simila al darkweasel diris, .esperanto estas tro longa.

Mi opinas, kontraŭa al darkweasel (ĉu mi kompreni ĝuste), ĉu vin uzus ian domajnon (simila al ĉiu alia lingvon kaj nacion).

Darkweasel, ĉu mi estas malkorekti, korektus min.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 27 במרץ 2011, 22:42:56

Mi ne komprenas, kial ni bezonas tion kaj kiu povas kaj volas zorgi pri tio, kaj kiom ĝi kostas. Ĉu vi povas doni al ni kelkajn klarigojn?

Se temas pri elekto de nomo, .eo s'ajnas unuavide al mi la plej taŭga, sed mi bezonas kompreni pri kio temas antaŭ konfirmi.

nikko (הצגת פרופיל) 28 במרץ 2011, 04:10:03

Afero simplas. Necesas pagi monon kaj havi subtenantojn en ĉe burokratejoj. Kosovo havas domajnon(sed Osetio ne havas, ĉar ne estas agnoskita de ŝtato kiu regas mondon), EU ankaŭ(ne estas ja ŝtato), krom tio ekzistas neŝtataj domajnoj .com, .info, .biz. Rusio havas tri domajnojn .ru, .su, .рф("rf"cirila). Do, spaco ekzistas.

darkweasel (הצגת פרופיל) 28 במרץ 2011, 05:08:14

Ekzistas .cat por katalunlingvaj retpaĝaroj. Domajno por Esperanto estus do ne la unua fojo, ke kreiĝas domajno ne por temo, ne por lando, sed por lingvo.

Jev (הצגת פרופיל) 28 במרץ 2011, 07:52:16

nikko:Afero simplas. Necesas pagi monon kaj havi subtenantojn en ĉe burokratejoj. Kosovo havas domajnon(sed Osetio ne havas, ĉar ne estas agnoskita de ŝtato kiu regas mondon), EU ankaŭ(ne estas ja ŝtato), krom tio ekzistas neŝtataj domajnoj .com, .info, .biz. Rusio havas tri domajnojn .ru, .su, .рф("rf"cirila). Do, spaco ekzistas.
Jes, ĉio estas simpla. Mi ne scias, ĉu la aferoj ŝanĝiĝis, sed ŝajne antaŭe necesis havi bonajn argumentojn por la afero, pagi 185.000 USD por ke oni traktu la peton kaj poste ĉiujare po 25000 USD. Kaze de malakcepto de la peto oni ne redonas la monon. Ĉu iu pretas esti la sponsoro? rideto.gif

nikko (הצגת פרופיל) 28 במרץ 2011, 13:25:57

Ni bezonas esperantiston-riĉulon. rideto.gif

dobri (הצגת פרופיל) 28 במרץ 2011, 15:50:04

Jev:
Jes, ĉio estas simpla. Mi ne scias, ĉu la aferoj ŝanĝiĝis, sed ŝajne antaŭe necesis havi bonajn argumentojn por la afero, pagi 185.000 USD por ke oni traktu la peton kaj poste ĉiujare po 25000 USD. Kaze de malakcepto de la peto oni ne redonas la monon. Ĉu iu pretas esti la sponsoro? rideto.gif
Se temas pri tiom da mono, tiam mi tute ne bezonas propran domajnon "eo" aŭ simile. Pli grave estas la lingvon uzadi ol propagandi.

Kateno (הצגת פרופיל) 28 במרץ 2011, 18:51:27

Ĉu vi ne puvus uzi je ttt anstataŭ www por la sama celo?

לראש הדף