Til innholdet

Daŭripova nekresko

fra mister,2011 3 28

Meldinger: 20

Språk: Esperanto

mister (Å vise profilen) 2011 3 28 10:37:35

Kion vi opinias pri la movado "Daŭripova nekresko"? (vidu Vikipedio-n)

nikko (Å vise profilen) 2011 3 28 13:19:57

mister:Kion vi opinias pri la movado "Daŭripova nekresko"? (vidu Vikipedio-n)
Tio ĉi ne efektiveblas, ĉar kontraŭas al dialektikaj leĝoj de evoluo. Homoj(kaj ĉiuj vivaĵoj) aspiras plej bonan, sed ne sufiĉan. Sufiĉismo jam fiaskis multefoje.

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 3 29 21:21:03

Mi estas simpatianta, sed bonvolu skribi kelkajn liniojn pri ĝi aŭ krei funkciantan ligilon por ŝparigi klopodojn al aliajn forumanoj... okulumo.gif

mister (Å vise profilen) 2011 3 31 15:46:49

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 4 1 09:27:12

Por la planedo paradizo estus demografio de Okcidento, vivstilo de Azio kaj Industrio de Afriko.

Infero estas demografio de Afriko, vivstilo de Okcidento kaj industrio de Azio.

Zorevij (Å vise profilen) 2011 4 5 09:13:11

La ideo estas bona, sed utopia, laŭ mia opinio. Limigi konsumadon (kaj ekonomian kreskon) oni povas nur per tre severaj rimedoj. Kredi je venko de racio estas sensence.

Koracio (Å vise profilen) 2011 4 8 19:22:05

Kiu kredas je daŭripova kresko estas malsaĝa aŭ ekonomisto.

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 4 9 21:10:48

Daŭripova kresko estas ankoraŭ pli utopia ol daŭripova nekresko.

Sed kial tiu nomo? Kio povus daŭri? la nekreskado? Ĉu tio estas sinonimo de stagnado?
Ĉu temas pri senkreske daŭrigebla ekonomio?

darkweasel (Å vise profilen) 2011 4 10 11:30:47

Altebrilas:Daŭripova kresko estas ankoraŭ pli utopia ol daŭripova kresko.
Ne. Daŭripova kresko estas precize same utopia kiel daŭripova kresko. lango.gif

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 4 10 15:34:38

Pardonon. Bv legi:
Daŭripova kresko estas ankoraŭ pli utopia ol daŭripova nekresko.
Mi tute konsentas kun darkweasel.

Tibake til toppen