La plej(kaj la malplej) bela vorto en E-o (laŭ prononco)
de Roman_Mutin, 2011-marto-29
Mesaĝoj: 32
Lingvo: Esperanto
marcuscf (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 19:38:48
Belaj vortoj:
− Anstataŭigi
− Ĉiujare
− Ĉirkaŭaĵo
− Belsona
− Flegmo
− Fojo
− Ilia
− Fluo
− Unueca
− Ĝuu
− Pluvo
Malbelaj vortoj:
− Knabo
− Teamo (sonas kiel "mi amas vin" en la portugala — la frazo estas bela, sed sen kunteksto ĝi sonas strange al ne-esperantistoj!)
− Eksciti (damne “ksts”! “Dekstra” estas multe pli facila!)
− Vortaro
− Funkcii
− Puto
− Kuzino
− Farti
− Vidvo
ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 20:14:14
APRILŜERCO
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
kaj morgaŭ la vorton
DIMANĈO.
La tri plej bonaj vortoj de la mondo estas laŭ mia opinio:
a) en itala lingvo: domenica (dimanĉo)
b) en sveda lingvo: vindrutetorkare (glacoviŝilo) kaj
c) en la nederlanda lingvo: bromfiet (mopedo)
blunuba (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 20:36:19
michijo (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 23:08:40
marcuscf:Mi ne havas problemon je la 'c'. Mi ofte estis vojaĝanto en Eŭropo, kaj mi ŝatas la lingvojn. La "c" en Esperanto estas simila kiel en Slavalingvo. Ekzemple Ĉeĥalingvo uzas la saman "c" kiel Esperanto.Miland:Ne tiel plaĉas al mi la peno elparoli sciencisto!Nu, kaj kion vi pensas pri “socisciencisto”?
milek (Montri la profilon) 2011-aprilo-30 19:27:31
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Tamen ĉi tio ne estas temo. Laŭ mi plej belaj vortoj estas hejmo kaj antaŭa mirinda(mi amis tradukon kaj sonon).
Looch_m1 (Montri la profilon) 2011-junio-14 14:53:10
Mi estas rusano, kaj en rusa "agrable" similas "a grabli". Tio signifas "kaj rastilo".
"revo" similas rusan verbon "revet", tio signifas "laŭte plori"
Tamen la plej bela vorto estas "tohuvabohuo"
geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-14 15:31:04
michijo:Mi ne havas problemon je la 'c'. Mi ofte estis vojaĝanto en Eŭropo, kaj mi ŝatas la lingvojn. La "c" en Esperanto estas simila kiel en Slavalingvo. Ekzemple Ĉeĥalingvo uzas la saman "c" kiel Esperanto.La angla lingvo havas "c" konsonanton (its).
sinjoro (Montri la profilon) 2011-junio-16 11:52:16
scorpjke (Montri la profilon) 2011-junio-17 23:23:47
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Mi ŝatas ankaŭ la vortojn "ĉielo", "amo", "miriga", "facila", "ĉio" kaj multajn aliajn.
Nu... al mi plej plaĉas ĉiujn vortojn kiuj enhavas la konsonantoj "m", "n", "j", "l", "ĉ" kaj la vokaloj "i" kaj "e"
Certe estas vortoj kiuj al mi ne plaĉas:
"renkonti"
"nigra"
"zorgi"
kaj ankaŭ la radiko "ul"
zan (Montri la profilon) 2011-junio-18 01:08:15
libereco,kamparano,fenestro..
Kaj ankaŭ 'Vere bela'. La japana lingvo ne havas la konsonantojn r,l,v,f.
Por japanoj malfacilas distingi la sonojn inter r kaj l, kaj inter v kaj b. Pro tio mi tre amas "vere bela". Precipe mi amas la treman r.
Ankaŭ plaĉas al mi 'mal':
malvarma, malavara.. eĉ malbela
Malplaĉas al mi:
hodiaŭ, neniu.
Ili ne estas malfacilaj sed malplaĉaj kiel sono.