المشاركات: 6
لغة: Esperanto
lernemulino (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2011 6:06:53 ص
Pri tio - por germanoj ŝajne konstanta - problemo mi havas frazon kaj mi dubas pri la solvo. Eble iu povas helpi ...
Jen la frazo:
Sed _lia_ edzino kontraŭas kaj insistas pri la vojaĝo al la sudo. Rikardo aŭskultas la plendadon de _???_ edzino pri _lia_ malatentado de _ŝia_ deziro al suno kaj glaciaĵo kaj plaĝo kaj maro.
Laŭ mi ??? devus esti "sia" ĉar estas la edzino de Rikardo, kaj li estas la subjekto de la frazo. Ĉu?
Anina
le_chaz (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2011 8:07:02 ص
lernemulino:Laŭ mi ??? devus esti "sia" ĉar estas la edzino de Rikardo, kaj li estas la subjekto de la frazo. Ĉu?Vi pravas.
lernemulino (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2011 3:13:49 م
Anina
johmue (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2011 4:47:27 م
Terurĉjo:Rikardo aŭskultas la plendadon de SIA edzino...... pri SIA malatentado ...
La subjekto de la frazo estas "Rikardo" kaj ne la edzino.
Se vi tie diras "lia" tio signifas ke ne Rikardo priplendinde malatentas sed iu alia viro.
johmue (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2011 5:21:57 م
Terurĉjo:Ne.Bone. Mi ĵus konsultis PMEGn. Kaj ĝi diras ke eĉ agaj substantivoj kiel "plendado" povas havi subjekton. Tiukaze la edzino estas fakte subjekto.
pri LIA (Rikarda) malatento aŭ la edzino plendadis pri malatentado de SIA edzo.
Ligo al PMEG
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2011 7:19:50 م
mi skribus ĝin alimaniere:
Rikardo aŭskultas la plendadon de sia edzino pri tio (aŭ "pri la fakto") ke li malatentis ŝian deziron al suno kaj glaciaĵo kaj plaĝo kaj maro.