Към съдържанието

Lernu.net en Firefox 4

от tommjames, 04 април 2011

Съобщения: 20

Език: Esperanto

tommjames (Покажи профила) 04 април 2011, 10:13:28

Ĉu iu rimarkis ke la menuoj fojfoje fermiĝas en Firefox 4 (Windows), kiam vi movas la musmontrilon super la menueroj? Por mi tio ekokazis en pluraj komputiloj post kiam mi instalis version 4. Kun Chrome, IE kaj aliaj retumiloj mi ne rimarkis tian problemon.

Chainy (Покажи профила) 08 април 2011, 06:52:57

Mi havas la saman problemon pri Firefox 4 ĉe Linu'x (Ubuntu 10.04). Neeblas uzi la menuojn... Tre strange.

Jev (Покажи профила) 08 април 2011, 19:25:07

Hm.. stranga cimo. Necesos esplori tion kaj dankon pro la atentigo.

Hispanio (Покажи профила) 08 април 2011, 20:05:22

Mi uzas Firefox 4 ĉe Arch Linu'x, kaj mi ne havas tiun problemon.

qwertz (Покажи профила) 08 април 2011, 20:06:13

Mi jam havis kaj havas tio problemo kun Fajarfokso 3.6 (Vindozo). Nun, ankaŭ kun Fajarfokso 4 (Vindozo).

# detale:

Lernado_
Enkonduko
Vortoj
Gramatikoj

(malsupre menuo malaperis dum veni al Lingvodemandoj. Estas malfacie veni al lingvodemandoj)

Lingvodemandoj

# Same kun:

Komunikado_
Enkonduko
uzantoj
Mesaĝoj

(malsupre menuo malaperis dum veni al Bildkartoj. Estas malfacie veni al bildokartoj)

bildokartoj

Dominique (Покажи профила) 08 април 2011, 21:17:19

tommjames:Ĉu iu rimarkis ke la menuoj fojfoje fermiĝas en Firefox 4 (Windows), kiam vi movas la musmontrilon super la menueroj? Por mi tio ekokazis en pluraj komputiloj post kiam mi instalis version 4. Kun Chrome, IE kaj aliaj retumiloj mi ne rimarkis tian problemon.
Jes, mi havas la saman problemon kun Ubuntu-10.04.2:

- Firefox-4.0: cimo (menuo fermiĝas). Okazas ĉiam almenaŭ en la Menuo "Komunikado" kiam mi metas la muson sur la lasta menuero "Forumo")
- Firefix-3.6.17: funkcias bone
- Chromium-10.0: funkcias bone

Hispanio (Покажи профила) 08 април 2011, 22:57:50

Dominique:
tommjames:Ĉu iu rimarkis ke la menuoj fojfoje fermiĝas en Firefox 4 (Windows), kiam vi movas la musmontrilon super la menueroj? Por mi tio ekokazis en pluraj komputiloj post kiam mi instalis version 4. Kun Chrome, IE kaj aliaj retumiloj mi ne rimarkis tian problemon.
Jes, mi havas la saman problemon kun Ubuntu-10.04.2:

- Firefox-4.0: cimo (menuo fermiĝas). Okazas ĉiam almenaŭ en la Menuo "Komunikado" kiam mi metas la muson sur la lasta menuero "Forumo")
- Firefix-3.6.17: funkcias bone
- Chromium-10.0: funkcias bone
Jes, nun mi rimarkas pri la cimo shoko.gif

Dominique (Покажи профила) 09 април 2011, 05:26:56

tommjames:Ĉu iu rimarkis ke la menuoj fojfoje fermiĝas en Firefox 4 (Windows), kiam vi movas la musmontrilon super la menueroj? Por mi tio ekokazis en pluraj komputiloj post kiam mi instalis version 4. Kun Chrome, IE kaj aliaj retumiloj mi ne rimarkis tian problemon.
Mi malfermis cimon ĉe mozilla.org pri tio.
Vidu:

https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=648709

tommjames (Покажи профила) 09 април 2011, 09:33:30

Dominique:Mi malfermis cimon ĉe mozilla.org pri tio. Vidu: https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=64870...
Bonege, dankon. Nun ni nur esperu ke ili taksos la aferon esplorinda.

Mi scivoletas ĉu la cimo okazas en aliaj paĝaroj. Ĝis nun mi ne vidis tion, sed eble ni devus raporti en ĉi tiu fadeno se ni rimarkas la problemon aliloke. Estus bone scii ĉu la problemo estas en Firefox, aŭ Lernu, aŭ eĉ ambaŭ!

Lom (Покажи профила) 24 април 2011, 10:13:53

Mi havas la saman problemon kun Fajrovulpo 4 en Ubuntu 10.10.
Dankon por la cimreporto.

Обратно нагоре