본문으로

Atomenergio?

글쓴이: le_chaz, 2011년 4월 5일

글: 80

언어: Esperanto

leporo (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오전 8:19:21

le_chaz:La germana registaro hodiaŭ anoncis sian decidon haltigi ĉiujn siajn nukleajn reakciujojn antaŭ la fino de la jaro 2022.
Tre bona decido sed mi havas etan dubon. Nome kion oni intencas fari kun postrestintaj, radioaktivaj rubaĵoj. Ili ja estas ankaŭ danĝeraj.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 5:25:33

miĥil:
- privata industrio ne estas sufiĉe sekura
- atomcentraloj devas esti zorgataj de la ŝtato
- ni ne kapablas vivi alimaniere, sen konsumi tiel multe da energio.
- la ŝtatoj ne bezonas esti energie sendependaj
Mi disvolviĝis viajn respondojn, por resti legebla.

Se ni ne kapablas vivi alimaniere, kaj se la ŝtato ne plu estas sendependa, kaj se ili mem devas zorgi pri energio, oni povas konkludi, ke kiam alia lando ne plus volas aŭ povas vendi energion al nia lando, ni ne plu povos vivi...

hermeso (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 6:09:31

"Se ni ne kapablas vivi alimaniere, kaj se la ŝtato ne plu estas sendependa, kaj se ili mem devas zorgi pri energio, oni povas konkludi, ke kiam alia lando ne plus volas aŭ povas vendi energion al nia lando, ni ne plu povos vivi..."

En chiuokaze, oni estas dependaj de la landoj havantaj la uranion.

Pri la temo, mi ne legis chiujn pagojn. Sed mi diras, ke la atomoenrgie estas bona solvo se oni faras la bonajn sekurecojn por eviti la Fukushima. kaj oni ne havas alternativon kiu estus pli sekura kaj malpli kosta ke la atomo

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 11:10:25

Se oni konsentas pri dependado de aliaj, prefere oni ne plu havu atomcentralojn kaj aĉetu la energion eksterlande. okulumo.gif

hermeso (프로필 보기) 2011년 6월 1일 오전 6:52:06

Altebrilas:Se oni konsentas pri dependado de aliaj, prefere oni ne plu havu atomcentralojn kaj aĉetu la energion eksterlande. okulumo.gif
Tio dependas de la prezo, ofte se oni achetas energion elektran el hispanio , ghi estas pli kosta ol kiam oni ghin produktas

kaha (프로필 보기) 2011년 6월 1일 오전 11:15:00

kaj kio la rubaĵaro kiun ni ellasas al postgeneraciuloj?

hermeso (프로필 보기) 2011년 6월 1일 오전 11:40:54

kaha:kaj kio la rubaĵaro kiun ni ellasas al postgeneraciuloj?
Tio estas ankaù problemo, sed, la unua problemo estas trovi alternativa energio malpli kosta ol la atomenergio. Sed ne suna, ne venta, ne tervarma ne estas malpli kosta. Eble la atomfuzia energio?

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 6월 1일 오후 12:34:12

hermeso:
kaha:kaj kio la rubaĵaro kiun ni ellasas al postgeneraciuloj?
Tio estas ankaù problemo, sed, la unua problemo estas trovi alternativa energio malpli kosta ol la atomenergio. Sed ne suna, ne venta, ne tervarma ne estas malpli kosta. Eble la atomfuzia energio?
Kial la alternativa energio devas esti malpli kosta?

Kun malplikosta manĝaĵo oni venenigas la homaron.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 7:42:03

Unua farinda demando estas kial ni bezonas tiom da energio. Ĉu tiu kvanto estas nepra por nia vivo?

darkweasel (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 8:02:35

Altebrilas:Unua farinda demando estas kial ni bezonas tiom da energio. Ĉu tiu kvanto estas nepra por nia vivo?
Por nia moderna vivo jes. Certe, ni povus rezigni pri komputiloj, poŝtelefonoj, modernaj televidiloj por ne uzi tiom da energio - sed ĉu oni vere volas malevoluon de la homaro?

다시 위로