Ujumbe: 14
Lugha: Esperanto
Lom (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2011 8:40:06 asubuhi
El kiu lingvo venas la esperanta vorto "skipo"?
P.S.: Ĉu vi konas bonan retpaĝon por trovi originon de esperantaj vortoj?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
jchthys (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2011 11:22:53 asubuhi
Lom:Saluton,Jen unu, kiu (mi kredas) havas ĉiujn la fundamentajn vortojn.
El kiu lingvo venas la esperanta vorto "skipo"?
P.S.: Ĉu vi konas bonan retpaĝon por trovi originon de esperantaj vortoj?
Lom (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2011 11:56:47 asubuhi
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Tamen, dankon por tiu retpaĝo.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi legis ie ke "skipo" estis la oficiala vorto, ne "teamo".
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Sed nun mi serĉis iomete denove kaj vidis ke [url=http://vortaro.info/armixwebengine.php?c=hme&vorto=skipo&lingvo=gerepoger&vidaĝo=1&ŝablono=0&submit=Konsulti]en la Germana[/url]:
-skipo=" Arbeitsschicht, Betriebsschicht, Team"
-teamo="Arbeitsgruppe, Mannschaft, Team"
Do ŝajnas ke "skipo" estas pli kiel "shift" en la Angla. Fakte, tio estas la traduko de lernu.net.
Difinoj de lernu.net:
skipo : grupo de kunlaborantoj plenumanta komunajn taskojn
teamo : grupo da kunagantoj, precipe kunludantoj en sporto aŭ ludo
P.S.: Mi ŝatas "teamo" en Latino. ^^
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2011 12:25:37 alasiri
Lom:Vi pravas. En NPIV2002 troviĝas:
Do ŝajnas ke "skipo" estas pli kiel "shift" en la Angla. Fakte, tio estas la traduko de lernu.net.
skipo = grupo de laboristoj, kune laborantaj en difinita nombro super la sama tasko, k eventaule alternanta kun alia simila grupo:Do, en iuj sencoj 'skipo' similas al 'teamo'. Sed mi pensas, ke estas grave memori pri la vortoj 'k eventuale alternanta kun alia grupo' - jen estas kie troviĝas la diferenco inter skipo kaj teamo.
Skipo de kompostistoj, de telefonriparistoj, de ministoj.
Tagskipo, noktoskipo en uzino.
(analoge) skipo da ĵurnalistoj, raportistoj, ministeria skipo.
jefusan (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2011 2:01:18 alasiri
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2011 9:37:54 alasiri
école- > skolo (artistaro)
échelle - >skalo (de mapo)
car kutime, la francaj vortojn kun "é-" devenas de vortojn komencantaj per pluraj konsonantoj kiujn la sudaj francoj malfacile prononcas.
"équipe" devenas de la verbo "équiper" (ekipi) kiu signifas meti sur ŝipon kion ĝi bezonas, kiu devenas de la malnova norda lingvo (skipa=ekipi) aŭ de angla-saksa (scipian=enŝipigi), laŭ la Etimologia vortaro de A. Rey.
Dominique (Wasifu wa mtumiaji) 10 Aprili 2011 10:22:18 asubuhi
Lom:Saluton,En la bretona lingvo, la vorto por "teamo" estas skipailh. Do la Esperanta vorto "skipo" kompreneble venas el la bretona.
El kiu lingvo venas la esperanta vorto "skipo"?
P.S.: Ĉu vi konas bonan retpaĝon por trovi originon de esperantaj vortoj?
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 10 Aprili 2011 5:00:50 alasiri
Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 11 Aprili 2011 11:50:58 asubuhi
jchthys (Wasifu wa mtumiaji) 11 Aprili 2011 10:45:58 alasiri
Rogir:La vorto skipo ne estas en mia vortaro kaj mi neniam uzas ĝin.Same ĉe mi..