Kwa maudhui

Kiujn librojn vi preferas/preferus legi en Esperanto?

ya lernemulino, 1 Mei 2011

Ujumbe: 14

Lugha: Esperanto

lernemulino (Wasifu wa mtumiaji) 1 Mei 2011 7:15:32 asubuhi

Saluton,

intersas min kiujn librojn vi preferas legi en Esperanto.
Ĉu ekzemple vi legas librojn de Shakespeare tradukitajn en Esperanto, aŭ ĉu vi preferus legi ilin nur aŭ en via gepatra lingvo aŭ en la originala versio?
Ĉu mankas al vi furorromanoj de famaj nacilingvaj verkistoj tradukitaj en Esperanto?
Ĉu por vi gravas ĉu la libro estas tradukita, ĉu vi ĝenerale preferas libroj originale verkitaj en Esperanto, sendepende de la temo?

Bonvolu skribi vian opinion!

lernemulino (Wasifu wa mtumiaji) 1 Mei 2011 10:26:54 asubuhi

Fakte, mi mem tre ŝatus havi la tradukojn de distraj romanoj de Joy Fielding, Ken Follet, Stieg Larsson ktp. en Esperanto, sed preskaŭ ne ekzistas. Verŝajne ne valoras pagi la kotizo de la traduk-licenco, ĉu?

Rilate al la "klasikaj" verkoj de ricevintoj de nobelpremio aŭ aliaj tre famaj poetoj/verkistoj kiel Goethe, Shakespeare, Camus ktp.: mi preferus legi ilin laŭeble en originalo (ĉar mi volas ĝui la lingvon kaj esprimivon de la verkisto) aŭ - se mi ne sufiĉe regas la koncernan lingvon - en mia gepatra lingvo ...

Kion vi aliaj opinias?

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 1 Mei 2011 1:33:20 alasiri

Por unu homo tute ne eblas tralegi ĉiujn librojn eĉ en mia malgranda gepatra lingvo.
Tial mi elektas amuzajn librojn por distri min.
Ne gravas, ĉu tradukoj, ĉu originale skribitaj en Esperanto.

alesh13 (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2011 8:18:48 asubuhi

Mi ne legis multe da esperantajn librojn ĉar mi eklernis Esperanton antaŭ kvin monatoj.
Mi preferas esperante originala versio aŭ laŭeble tradukita fare de mem aŭtoro, ĉar tiel li mem elektas vortojn kiujn li uzas por esprimi sin penson.
Alie, mi preferas legi librojn en mia gepatra lingvo.

michijo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2011 7:44:15 alasiri

Mi preferas misterajn aŭ detektivajn librojn, de Esperanto. Esperanto ŝajnas lingvojn detektivajn, kiel Maigret de Georges Simenon.

paulopolo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Mei 2011 9:11:07 alasiri

Mi bonvolus legi ĉiujn librojn en la originala versio sed mi ne konas flue ĉiujn lingvojnridulo.gif. Do mi preferas mia gnepatran lingvon kaj esperanto. Mi preferas romanojn kiel Dostojewski, N. Mailer, R. Gary, Steinbeck, kaj filozofiajn librojn. Sed tre multe mi volus legi Hemingway en esperantoridulo.gif

Demian (Wasifu wa mtumiaji) 9 Mei 2011 6:14:15 asubuhi

lernemulino:Saluton,

intersas min kiujn librojn vi preferas legi en Esperanto.
Ĉu ekzemple vi legas librojn de Shakespeare tradukitajn en Esperanto, aŭ ĉu vi preferus legi ilin nur aŭ en via gepatra lingvo aŭ en la originala versio?
Ĉu mankas al vi furorromanoj de famaj nacilingvaj verkistoj tradukitaj en Esperanto?
Ĉu por vi gravas ĉu la libro estas tradukita, ĉu vi ĝenerale preferas libroj originale verkitaj en Esperanto, sendepende de la temo?

Bonvolu skribi vian opinion!
Mi preferus legi faklibrojn en Esperanto. Tiel, antataŭ de koncentri je lingvo mem, oni povus koncentri pri tio, kion oni legas. Survoje, oni ankaŭ lernos ion novan; ne nur novaj esprimoj.

Kraughne (Wasifu wa mtumiaji) 11 Mei 2011 8:23:46 alasiri

http://i-espero.info/files/elibroj/

Je tiu ligilo oni trovas pli ol cent e-libroj Esperantaj de multaj specoj (sed neniu faklibro, bedaŭrinde).

paulopolo (Wasifu wa mtumiaji) 11 Mei 2011 8:30:44 alasiri

Kraughne:http://i-espero.info/files/elibroj/

Je tiu ligilo oni trovas pli ol cent e-libroj Esperantaj de multaj specoj (sed neniu faklibro, bedaŭrinde).
Koran dankonridulo.gif!

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 17 Mei 2011 10:09:08 alasiri

Faklibroj estus interesaj, ĉefe tiuj por lerni lingvojn lango.gif

Kurudi juu