본문으로

Bin Laden

글쓴이: Eddycgn, 2011년 5월 2일

글: 52

언어: Esperanto

Lom (프로필 보기) 2011년 5월 3일 오전 10:00:03

Fuzzy:Sed ĉu iu vidis foton de la kadavro? Sen ĝi duboj pri ekzisto de Osama ne malaperos...
Ĝi estas facile trovebla per la Guglo-bildserĉilo.
Ekzemple (atentu: perfortaj bildoj):
bin laden+cadaver
bin laden+body

Laŭ mi, tiuj bildoj ne aperis en multaj novaĵoj pro ilia perforta enhavo.
Kaj bildoj nuntempe ne pruvas multe. Ĉiam estos ebla ne kredi la oficiala versio.

Mi samopinas kun miĥil. Kapti lin kaj havi proceso estus pli bona. Sed ŝajnas ke li rezistis kaptadon, do ili devis pafi lin memdefende (sed pafante du fojoj en la kapo...).

Aparte de la militoj kaj la rajteco/utileco de mortigi ulojn (malfacilaj temoj), kion mi malŝatis estis vidi tiun esprimon de ĝojo kaj naciismo pro la morto de Bin Laden.
Mi povas kompreni senŝarĝiĝon pro la morto de iu, sed ĝojo ŝajnas al mi ege senmora.

Fuzzy (프로필 보기) 2011년 5월 3일 오전 11:28:58

Lom:
Fuzzy:Sed ĉu iu vidis foton de la kadavro? Sen ĝi duboj pri ekzisto de Osama ne malaperos...
Ĝi estas facile trovebla per la Guglo-bildserĉilo.
Ekzemple (atentu: perfortaj bildoj):
bin laden+cadaver
bin laden+body
Tiuj ĉi bildoj estas falsaj. Mi jam vidis ilin.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 5월 3일 오후 12:01:07

Usono devas nepre uzi tiun okazon por krei pacan mondon, prefere al sin konduti kiel en konkerita lando (kiel post la disfalo de Sovetunio). Tial ĝi devas forte agi nun kaj uzi sian novan prestiĝon por solvi la palestinan problemon.

Tiumaniere ĝi sendos mesaĝon al mezorientaj landoj pri pacaj intencoj de okcidentaj landoj, kaj malfermos la pordon al novaj internaciaj rilatoj.

Lom (프로필 보기) 2011년 5월 3일 오후 12:49:46

Fuzzy:
Tiuj ĉi bildoj estas falsaj. Mi jam vidis ilin.
Vi pravas. Pardonu, mi ne bone esploris.

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 5월 3일 오후 6:01:32

@ AnFu + Fuzzy

AnFu: ... Do, la usona registaro ne bezonis konservi viva al Bin Laden nur por via supozata valoro kiel "simbolo de la malbono".
Mi aŭdis ankaŭ alian teorion. Bin Laden jam mortis antaŭ kelkaj jaroj. Liaj mesaĝoj kaj videoj estis tute falsaj.
La Usono uzis lian imagon kiel "simbolo de la malbono" laŭ la unua teorio.

La enscenigita mortigo faritis por fini tiun komedion kaj por sendi mesaĝon al la mondo.

Oni ne scias ĉiutage kion kredi. Eble nur je la kara maljuna diablo...

Tiu teorio kongruus kun la malkredo de Fuzzy ke li vere nun mortigitis. Li rajtas: fotoj ne ĉeestas ĝis nun. Cetere, fotoj nenion pruvas. Ni vidis ankaŭ fotojn de la alteriĝo sur la luno. Oni povas kredi ke li vere estis tie ... aŭ ne...

yyaann (프로필 보기) 2011년 5월 3일 오후 8:11:47

— Mortigo, la leĝo de rebato kiel "justeco" kaj ĝojego en la stratoj. Neniu aresto, neniu proceso... Oni diras, ke oni batalas kontraŭ terorismo sed oni montris al la mondo, ke oni agas ĝuste kiel teroristoj.

— Neniu proceso... kaj sekve ni ne scios kion la supozata ĉefinstiginto povis diri al ni pri sia organizaĵo kaj siaj kunkrimuloj. Eble pli malfaciliĝos scii ĝuste kio okazis en la 11-a de septembro, kaj ni verŝajne ne scios ĝuste kiaj estis la ligoj inter Bin Laden kaj la CIA.

— Sinkinta en la maro... Oni diras, ke tio estas Islama rito sed tio estas absolute malvera. Kiel urĝa estis forigi la korpon?

Mustelvulpo (프로필 보기) 2011년 5월 3일 오후 8:49:17

yyaann:— Mortigo, la leĝo de rebato kiel "justeco" kaj ĝojego en la stratoj. Neniu aresto, neniu proceso... Oni diras, ke oni batalas kontraŭ terorismo sed oni montris al la mondo, ke oni agas ĝuste kiel teroristoj.

— Neniu proceso... kaj sekve ni ne scios kion la supozata ĉefinstiginto povis diri al ni pri sia organizaĵo kaj siaj kunkrimuloj. Eble pli malfaciliĝos scii ĝuste kio okazis en la 11-a de septembro, kaj ni verŝajne ne scios ĝuste kiaj estis la ligoj inter Bin Laden kaj la CIA.

— Sinkinta en la maro... Oni diras, ke tio estas Islama rito sed tio estas absolute malvera. Kiel urĝa estis forigi la korpon?
Mi ankaŭ preferus ke Bin Laden estus kaptita vivanta. Sed li mem neniam permesus ke tio okazus.

Kiam li pafis kontraŭ la soldatoj, ili devis reciproke pafi. Plej grava estas tio, ke Bin Laden ne plu estu libera por fari pli da teroristajn agojn. Kaptitan mi preferus, sed mortan mi akceptas.

yyaann (프로필 보기) 2011년 5월 3일 오후 8:50:04

Altebrilas:Tial ĝi devas forte agi nun kaj uzi sian novan prestiĝon por solvi la palestinan problemon.

Tiumaniere ĝi sendos mesaĝon al mezorientaj landoj pri pacaj intencoj de okcidentaj landoj, kaj malfermos la pordon al novaj internaciaj rilatoj.
Israelo profitas senhaltan subtenon de Usono, sen rigardo al kiom da internaciaj leĝoj ĝi malobeas, kiom da homoj ĝi bombas, kiom da homoj ĝi malliberigas sen kialo, kiom da neplenaĝuloj ĝi enprizonigas, kiom da homoj ĝi maljuste eksproprietigas, ktp. Ne estas "palestinan" problemon. Estas usona kaj cionista problemo. Espereble, komenco de solvo elvenos el ĵusa demokrata Egiptio kaj denove unuiĝita Palestino. Efektive, Egiptio nun volas haltigi la landlimo-blokadon, kion ĝi trudis al Gazao dum tiom da jaroj.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 5월 4일 오전 9:57:03

@yyaann:

"palestina problemo" ne signifas problemo kulpe de palestinanoj, sed problemo iel rilata kun palestino.

Se mi estus dirinta "por solvi la usonan kaj cionistan problemon", verŝajne neniu estus kompreninta pri kio mi parolas. Krome mi ne intencis diri kiu rajtas, sed ambaŭ flankoj devas fari klopodojn por pacigi siajn ekstremistojn.

glig (프로필 보기) 2011년 5월 4일 오후 9:58:43

Saluton!
Mi devas konfesi ke mi ne tiom spektis televidilon novtempe kaj ne donis ian pli grandan atenton al tio. Bone, la justeco estas kontentigita. Sed kio min okupis estas la fakto ke Usonanoj mortigis lin kaj tuta Usono festas tion. Mi ne malkonfirmas, al ni neimageblan, teruron kiun li faris, sed ĉu tiumaniere oni punas iun? Ni iru mortigi lin, ni iru trapafi lian kapon, disverŝi lian cerbon por ke la tuta mondo vidu ke ne ekzistas pli granda forto ol tiu de Usonanoj. Kiu ankoraŭ havas la rajton mortigi iun? Tio signifas ke la morto estas venĝata same per la morto. Per tiu ago Usonanoj (aŭ eble ilia registaro) ne fariĝis pli bonaj ol tiuj teroristoj. Kie ni loĝas? En ĝangalo eble?

다시 위로