Kwa maudhui

Ĉu nia socio malpli-inteligentiĝas aŭ stultiĝas?

ya Demian, 5 Mei 2011

Ujumbe: 53

Lugha: Esperanto

mathieubriere (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2011 10:56:25 alasiri

Mi ne komprenas kial vi tiom malamas vian landon. Mi tute konscias pri la malbonaj aĵoj de la usona registaro, militoj ktp... Sed ĉu vi ne kredas ke la tutaj landoj agas plimalpli same?

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2011 11:47:07 alasiri

Michijo, tiel multe da viaj diraĵoj estas tiel ekstremaj kaj troigitaj, ke neniu prenos vin serioze.

paulopolo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2011 10:28:56 asubuhi

michijo:
paulopolo:
michijo:
paulopolo:Kiaj estas edukacio en Usono? Ĉu estos reformo de edukacio baldaŭ aŭ Usono stultiĝos? Ĉu generale diplomo de universitato garantias laboron?
Kiel reformas Usona edukada sistemon? Dum multaj jaroj ĉiam ili volas ian reformon. Reformi edukado oni devus detrui la registon. Mi nun tute malamas la registaron. Je la venonta elekto mi eble voĉdonos indiĝenan Usonanon nomita Russel Means, kial insulti Obama. Obama kaj Buŝo volas privatigi Publikan Lernejon.
Do tio estas malgaja, unue tial ke bona edukacia sistemo estas plej grava en demokratio. Due Obama promesis ŝanĝi tion.
Trie vi ne havas ŝtatan televizion.
Mi neniam imagis ŝtatan televidon. Mi ne posedas aŭ spektas televidon. En mia apartamento restas nur komputilon, biciklon, kaj katon. Mi ne esperas je ŝtata televido. La respublikanoj eĉ fermus publikan televidon, sed por mi ne gravas, ĉar mi neniam spektas ĝin. Por mi Usono estas finita. Mi esperas nenion bonan de mia lando.
Mi imagas, mi tre ŝatas BBC kaj ĝenerale mi pensas ke ŝtata televido helpas al homoj ne stultiĝi. Sed pola ŝtata televido lastempe tre stultiĝis, do tio ne estas garantio de alta nivelo, sed tio donas tian eblecon. Ĉar ŝtata televido ne devas fari monon do tial povas havi abundan kulturan programon. Kaj eksemple en Pollando: televidaj felietonoj de Kołakowski(pola filozofo) aŭ Lem(pola skribisto, li skribis tre fama "Solaris"), televida teatro, kaj aliaj tre interesaj kaj ne stultaj programoj.

paulopolo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2011 2:56:28 alasiri

Mi ne sciis pri PBS en Usono. Do tio estas bone ke vi havas ankaŭ ne komercaj alternativajn televidojn.

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2011 4:03:07 alasiri

Michijo, vi vere havas multe da stultaj opinioj pri tiom multe da aferoj.

paulopolo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2011 8:49:09 alasiri

Chainy:Michijo, vi vere havas multe da stultaj opinioj pri tiom multe da aferoj.
Mi tute ne komprenas kial vi skribas tiel. Kiucele...

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2011 10:11:00 alasiri

paulopolo:
Chainy:Michijo, vi vere havas multe da stultaj opinioj pri tiom multe da aferoj.
Mi tute ne komprenas kial vi skribas tiel. Kiucele...
Ne plaĉas al mi, kiam homo senĉese plendas pri absolute ĉio - ĉu vi ne rimarkis, kiom da ridindaj kaj ekstremaj opinioj li esprimis?! Kaj estas tuj evidente, ke li nenion komprenas.

paulopolo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2011 10:27:42 alasiri

Chainy:
paulopolo:
Chainy:Michijo, vi vere havas multe da stultaj opinioj pri tiom multe da aferoj.
Mi tute ne komprenas kial vi skribas tiel. Kiucele...
Ne plaĉas al mi, kiam homo senĉese plendas pri absolute ĉio - ĉu vi ne rimarkis, kiom da ridindaj kaj ekstremaj opinioj li esprimis?! Kaj estas tuj evidente, ke li nenion komprenas.
Mi ne temas pri tio, ĉu li skribas stultajn, saĝajn, verajn aferojn, mi temas pri tio ke vi povus esti iomete pli afabla kaj ĝentila.

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2011 10:49:23 alasiri

paulopolo:Mi ne temas pri tio, ĉu li skribas stultajn, saĝajn, verajn aferojn, mi temas pri tio ke vi povus esti iomete pli afabla kaj ĝentila.
Laŭ mi, Michijo montras nenian afablecon aŭ ĝentilecon kiam li parolas pri 'faŝista Eŭropo', kvazaŭ tio estas ia nekontestebla fakto. Kaj li ankaŭ diris multe da aliaj aferoj en simile malĝentila kaj malsaĝa maniero.

Fakte mi ja estas afabla kaj ĝentila homo, sed de tempo al tempo, mi pensas ke oni diru rekte al tiaj vortlaksuloj kiel Michijo, kion oni pensas pri iliaj misinformitaj 'opinioj'. Mi ne pretas sidi apude kaj spekti, dum li senĉese gurdas tiom da sensenca fatraso.

paulopolo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2011 11:06:05 alasiri

Eble vi pravas, sed de sperto mi scias, ke se oni diras "vi havas multe da stultaj opinioj pri tiom multe da aferoj", oni atingas nenion. Ĉar tio ne estas komuniko sed detranĉo de ĉioma interkomunikiĝo.

Kurudi juu