До змісту

Ugando devas rifuzi samseksemulfobia leĝo!

від paulopolo, 10 травня 2011 р.

Повідомлення: 36

Мова: Esperanto

Algis (Переглянути профіль) 1 вересня 2011 р. 16:02:40

Pardonu, Viliau, nia diskuto deflankiĝis. Mi estas por Paco kaj rekomendas:
http://www.astromineralogija1.lt/lt/atviri-laiskai...
Tio taŭgas ne nur por litovoj,bedaŭrinde mi ne povas esperantigi

darkweasel (Переглянути профіль) 1 вересня 2011 р. 16:25:28

Algis:
Vilius:Algis, mi hontas pro vi.
...pli bone vi hontu pri pedofiloj en Litovio, kiuj serie mortigas homojn, kiuj diras veron pri iliaj fiaj agoj. Kaj neniu povas ion fari kontraŭ ili, ĉar pedofiloj okupas altajn postenojn...
kaj mi tute komprenas Ugandon, kiu ne volas enlasi tion. Ja pedofiloj ankaŭ tre bele parolas, ke ili amas infanojn...
atendu. kiel tio rilatas al samseksemuloj?! demando.gif

Algis (Переглянути профіль) 1 вересня 2011 р. 16:53:06

[quote=darkweasel
atendu. kiel tio rilatas al samseksemuloj?! demando.gif

Pardonu, sed ni parolas pri malsamaj aferoj. Vi pri ordinaraj samseksemuloj,kiuj certe ne estas kulpaj, kaj mi pri "blueta" mafio, kiu ŝatas kaŝi sin sub iu neultrala nomo

Gryfek (Переглянути профіль) 2 вересня 2011 р. 12:44:35

Kara homofobo de Litovio. "La samseksemo estas malsano". Kio estas sekso? Kio estas malsano? Vi dirus: la samseksemo estas malsano ĉar du inoj-viroj ne povas doni la infanon. Ĉu doni la infanon estas sano? La sola homo estas malsana? Ĉu vi komprenas ke vi arogante strebas al direkti iajn preferojn?

Ĉu ĝi estas malbone ke du samseksaj kaj maturaj homoj vivas preter vi kune? La saneco de ilia kunigo estas ilia afero-problemo. Ekzistas homoj kiuj mortigas sin pro tio ke aliuj ne estas kontentaj de ilia persono, ĉar samseksemo estas ja personaĵo. Ĝi ne estas nur sekso sed la formo de (sin)amo kaj se vi volas ŝanĝi ies amon vi malnobligas tiun personon.

Kio signifas kuracigi? Mortigi la parton de persono kaj anstataŭi per la via ideala imago pri homo. Pro tio vi estas aroganta kaj malhumila.

Ĉu vi konas la historion de Ĉajkovski? Post lia edziĝo kiu celis al la "kuracigo", lia edzino demarŝis pri la eksedziĝo, rivelante ke li estas samseksemulo. Ĉajkovski estis kondamnita al ostracismo, mizerigis finance kaj morale, kaj ekprovis sinmortigi. Poste la eksedzino sendis al li leteron: "mi pagos por via komponado se vi neniam provos ekkoni mian samecon". Ĉajkovski tutan sian vivon opiniis ke li estis malsana. Enfine li cele infektiĝis per la ĥolero trinkante de la infektita glaso. Lia eksedzino volis tamen ke li vivu pli ĉar lia persono, moralo, verko ktp. estis pli valora ol ia seksa prefero kaj sameco. Pove se ŝi povus fariĝi viro ŝi povus ankaŭ ami lin sen kaŝo, sen honto ke ami la samseksemulon estas malsana. Tiatempe ŝi estis terurigita. Pripensu ĉu vi akceptus la infanon kiu preferas alie ol vi ĉu vi akceptus ĝin nur pro tio ke ĝi estas via infano kaj vi devas ĝin ami.

darkweasel (Переглянути профіль) 2 вересня 2011 р. 19:33:06

Kaj jen kio okazas, se la uzantoj ne scias uzi la foruman citfunkcion. senkulpa.gif

cellus (Переглянути профіль) 3 вересня 2011 р. 07:41:36

Se mi bone komprenas la aferon samseksuloj ĉiam ekzistis en la homa socio. En multaj socioj oni persekutis samseksulojn. En la antikvaj romiaj kaj grekaj kulturoj estis periodoj kiam oni tre toleris samseksecon. Tiel oni eble povas paroli pri diversaj konjunkturoj por samsekseco. Ŝajne en Litovio kaj Ugando la konjunkturo nun estas tre malalta.

En Ugando ne nur temas pri samseksuloj, sed ankaŭ pri homoj kiuj havas albinismon, t.e. ke la haŭto ne kreas la pigmentojn kiuj igas nin pli malpli brunaj kiam ni eksponas nian haŭton al sunradioj. Tie ankaŭ la religioj kontraŭagas tion. Oni povas diri ke albinismo estas malsano. Ĉu oni juĝu malsanulojn. La ideo ke oni jam mortigas (neoficiale abu oficiale) samseksulojn kaj neoficiale albinulojn estas signo de barbareco, kaj mi miras ke landoj kiuj faras leĝojn kontraŭ samseksecoj ankoraŭ povas esti membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ricevi helpon de pli riĉaj landoj. (Ke multege de tiu helpo eniras en la poŝojn de la potenculoj en la lando estas alia demando, ne malpli malagrabla).

La ridinda afero estas ke multaj malŝatantoj de samseksuloj samtempe kredas je Dio kaj ke Dio kreis la homon, do ankaŭ la samseksulojn, kaj ke Li amas ĉiujn homojn sed evidente la kredantoj ne ĉiam kredas ke Dio amas samseksulojn, ĉar li kreis ilin kun problemo kiu igas iliajn vivojn sufero. Kaj eĉ estas samseksuloj kiuj kredas je Dio, kaj la perfido al ili estas la plej granda, flanke de la kreduloj.

Назад до початку