讯息: 21
语言: Esperanto
HaleBopp (显示个人资料) 2011年5月11日下午9:48:57
Ĉu vi scias kial la uzo de la persona pronomo ci (singulara dua persono) malaperis?
Neniun eksplikon pri tio mi trovis ĉe interreto.
Dankon!
darkweasel (显示个人资料) 2011年5月12日上午5:16:36
JesCed (显示个人资料) 2011年5月12日上午7:22:55
le_chaz:Mi vere ne emas diri ke "ci" ne ekzistis en la originala Esperanto. Estas fakto ke ĝi troveblas nek en la Unua Libro nek en la Fundamenta Gramatiko. Tamen, PMEG indikas ke "ci" ja aperas en la Universala Vortaro de la Fundamento. Mi ankaŭ scias ke ĝi troveblas en la Fundamenta Krestomatio.HaleBopp:Saluton!Darkweasel pravas. Vi trovos pli ampleksan respondon en PMEG.
Ĉu vi scias kial la uzo de la persona pronomo ci (singulara dua persono) malaperis?
Neniun eksplikon pri tio mi trovis ĉe interreto.
Dankon!
En la Fundamenta Krestomatio "ci" ne aperas kiel simpla, ununombra pronomo por la dua persono, sed kiel intima, familiara ununombra pronomo. Laŭ tio, uzado de ununombra "vi" kaj "ci" similas al uzado de "Usted" kaj "tú" en la hispana.
Kial, do, "ci" estas uzata preskaŭ neniam? Bonega demando! Eble nur maloftege oni bezonas distingi formalan alparolon el intima alparolo.
darkweasel (显示个人资料) 2011年5月12日上午8:01:27
Eble nura distingo de singularo k pluralo ja estus utila, sed Zamenhof origine simple ne kreis la lingvon tia.
HaleBopp (显示个人资料) 2011年5月12日上午11:12:12
Ekemple "Ci ne scias ke ci estis senkonscia." estas malfacila frazo pri la prononcado (por mi).
Do, mi forgesu "ci" rapide.
CubeF (显示个人资料) 2011年5月12日上午11:43:26
Miland (显示个人资料) 2011年5月14日下午8:41:46
Tamen, tie ĝi troviĝas ĉi tiel: "Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”)."
Jen la ebla kialo, pro kio la uzo malaperis: oni kutime uzas "vi" anstataŭ "ci", miaopinie pro paralelaj kutimoj en la grandaj Eŭropaj lingvoj.
darkweasel (显示个人资料) 2011年5月14日下午9:05:46
peteris92 (显示个人资料) 2011年5月14日下午9:28:02