Al la enhavo

Manifesto de Raŭmo

de paulopolo, 2011-majo-13

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

michijo (Montri la profilon) 2011-majo-13 21:17:57

Nu, verŝajne Esperanto ne povas iĝi internacialingvon, pro la imperio de la Anglalingvoparolantaj nacioj, kial neniam ĝis la Angla hegemonio de la mondo finiĝas, kaj tiel plu ĝis neniom pli imperio kreskas el unu nacia, povas Esperanto iĝi vere internacialingvo - malgraŭe Ĉinio ia metodo altiĝas, kiel imperio, kaj proponas Esperanton. Ne alia naciaj proponas Esperanton kiel Ĉinio, kiu mi scias pri.

Pri Raŭmismo mi ne scias ankaŭ. Ĉu Raŭmistoj volas Esperantiste iĝi elitan gardon?

sudanglo (Montri la profilon) 2011-majo-13 22:32:48

Neniu volus malpermesi al iu ajn lerni Esperanton por kiu ajn celo. Do simplaj Esperantistoj, kiel vi nomas ilin, Chainy, estas bonvenaj.

Sed Raŭmismo estas movada filozofio kaj la absimo inter tiu kaj Finvenkismo estas enorma.

Mi ne volas estis parto de diaspora lingva minoritato kun etmensa maldekstrema rigardo al la mondo.

Mi preferus povi uzi Esperanto en fremda lando kun normalaj homoj en la banko, en la stacidomo, en la hotelo kaj la kafejoj - aŭ sidi hejme kaj rigardi fremdajn filmojn je la televido dublitajn en Esperanton.

Mi volas ion pli ol ĝin uzi nur en kongresoj Esperantistaj aŭ en lokaj kluboj Esperantistaj.

biguglydave (Montri la profilon) 2011-majo-13 22:36:19

paulopolo:Kion vi pensas pri manifesto de Raŭmo? 1. Krizo de identeco 2. Kritiko de praceloj 3. Niaj celoj 4. La kongresoj kiel vojo al kresko 5. Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran."
Unue, mi ne volas ke iu ajn opiniu ke mi mokas la Raŭmisman temon. Ĉi tiu estas bona temo ĉar mi estas relative nova Esperantisto, eĉ se kelkaj forumuloj enuis ĝin. Do, dirinte tion, mi opinias...

1. Krizo de identeco: Nova grupo de ikonrompistoj ne plu opinias ke siaj celoj akordigeblas kun tiuj de la antaŭa grupo de ikonrompistoj. Kia surprizo!
2. Kritiko de praceloj: Malhura al la antaŭa grupo!
3. Niaj celoj: Hura al nia groupo!
4. La kongresoj kiel vojo al kresko: Tiu ĉiam veris, veras kaj veros. Do, kongresu kun kiuj ajn, kiel ajn, kaj kie ajn plaĉos al vi! Ĉu iuj kaŝe proponas malhelpi tiun? (Nuntempe oni povas ĉiutage kongresi per LERNU.)
5. … ion kulture originalan kaj internacie valoran: Ek! Ek! Oni ne necesas Esperanton por elfari tiajn aferojn.

Fakte, mi ne ismemas rilate al Esperanto; t.e. ne havas ismajn emojn. Se mi estus ismema, mi nomus la ismon “ilismo”, ĉar Esperanto ne estas ismo, sed estas ilo, kaj tre bonega ilo.

paulopolo (Montri la profilon) 2011-majo-14 06:00:43

biguglydave:
1. Krizo de identeco: Nova grupo de ikonrompistoj ne plu opinias ke siaj celoj akordigeblas kun tiuj de la antaŭa grupo de ikonrompistoj. Kia surprizo!
2. Kritiko de praceloj: Malhura al la antaŭa grupo!
3. Niaj celoj: Hura al nia groupo!
4. La kongresoj kiel vojo al kresko: Tiu ĉiam veris, veras kaj veros. Do, kongresu kun kiuj ajn, kiel ajn, kaj kie ajn plaĉos al vi! Ĉu iuj kaŝe proponas malhelpi tiun? (Nuntempe oni povas ĉiutage kongresi per LERNU.)
5. … ion kulture originalan kaj internacie valoran: Ek! Ek! Oni ne necesas Esperanton por elfari tiajn aferojn.
Mi ridis dum mi legis vian mesaĝonridulo.gif. Sed ĉu vi estas konscia, ke ĉiujn aferojn oni povas sumigi sammamiere?

paulopolo (Montri la profilon) 2011-majo-14 06:17:00

michijo:Ne alia naciaj proponas Esperanton kiel Ĉinio, kiu mi scias pri.
Ĉu vi povas vastigi tiun frazon. Ĝi sonas interesa.
Ĉu Raŭmistoj volas Esperantiste iĝi elitan gardon?
Mi pensas ke ne. Mi akcentas ke mi taksas nur la tekston de manifesto. Mi ne taksas movadon, kaj raŭmistojn kiel homojn. Nur la teksto.

paulopolo (Montri la profilon) 2011-majo-14 06:29:46

sudanglo:Neniu volus malpermesi al iu ajn lerni Esperanton por kiu ajn celo. Do simplaj Esperantistoj, kiel vi nomas ilin, Chainy, estas bonvenaj.

Sed Raŭmismo estas movada filozofio kaj la absimo inter tiu kaj Finvenkismo estas enorma.

Mi ne volas estis parto de diaspora lingva minoritato kun etmensa maldekstrema rigardo al la mondo.

Mi preferus povi uzi Esperanto en fremda lando kun normalaj homoj en la banko, en la stacidomo, en la hotelo kaj la kafejoj - aŭ sidi hejme kaj rigardi fremdajn filmojn je la televido dublitajn en Esperanton.

Mi volas ion pli ol ĝin uzi nur en kongresoj Esperantistaj aŭ en lokaj kluboj Esperantistaj.
Mia interpreto(ĉar oni havas nur interpretojnrideto.gif) tiu teksto estas inversa.
Ĉelo estas la sama, kiel skribis chainy. La diferenco estas nur en rilato al problemo.
Manifesto de Raumo diras kiaj estas niaj mallongtemplima celoj/iloj pro ke atingi longtempilajn celojn(interalie esperanto por ĉiuj).
Tio estas nur ŝango de pezcentro.

Ps. mi rekomendas legi mesaĝojn de qwertz ĉi tie:
Quite interesting to.....

zan (Montri la profilon) 2011-majo-14 09:21:33

Saluton. Mi serĉis en la reto sed trovis tre malmulton skribitan japane pri Raŭmismo. Ŝajnas, ke japanaj esperantistoj ne tre interesiĝas al Raŭmismo.

paulopolo:1. Krizo de identeco
..kelkaj mitoj — la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adopti Esperanton..
Mi ne kredas tiujn mitojn.
..ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas,...
Bonege!
2. Kritiko de praceloj
a) la oficialigo de esperanto estas nek verŝajna nek esenca..
b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj:...
Mi konsentas tion.
3. Niaj celoj
a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;
b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
ĉ) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. ..
Laŭ mi "ordinaraj homoj" ne emas mem volonte iĝi "minoritato". Do al mi ŝajnas strange. Se ili volus iĝi "minoritato", ili kontaktu inter tiuj, kiuj sentas sin ne ordinaraj laŭ respektivaj sencoj.
4. La kongresoj kiel vojo al kresko
5....ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran...
Mi tute konsentas.

Tamen mi komprenis kial en Japnio Raŭmismo ne tre famas. Ilia "minoritat"-ismo limigus Esperanton inter malmultaj homoj.

paulopolo (Montri la profilon) 2011-majo-14 10:39:54

Dankon por via mesaĝo zan.
Kompreneble mi volas komenti tion:
Laŭ mi "ordinaraj homoj" ne emas mem volonte iĝi "minoritato". Do al mi ŝajnas strange. Se ili volus iĝi "minoritato", ili kontaktu inter tiuj, kiuj sentas sin ne ordinaraj laŭ respektivaj sencoj.
Tio estas unu fragmento en la teksto kun vorto minoritato.
Frazoj kaj vortoj havas sencon nur en konteksto. Do, tre proksime poste vi havas la kontekston:
La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.
Kiel oni povas esti minoritato kiam oni volas la kreskon kaj novajn homojn?
Oni povas trovi aliajn ekzemplojn kotraŭdiranto ke tiuj mafifesto proponas esperanton nur por kelkaj homoj.

Mi pensas ke tiu manifesto havas tian sencon:
1. Intensigi kunligilon inter esperantistoj, kiuj jam ekzistas.
2. Se ni sukcesos en unua punkto, homoj venos al ni en naturala maniero.

En mia lando, elito uzis origine anglan lingvon. Poste multaj poloj volas lerni anglan lingvon. Exeplo venas el supro, kiel ni diras en Pollandoridulo.gif.

michijo (Montri la profilon) 2011-majo-14 13:02:27

paulopolo:
michijo:Ne alia naciaj proponas Esperanton kiel Ĉinio, kiu mi scias pri.
Ĉu vi povas vastigi tiun frazon. Ĝi sonas interesa.
Mi probable ne pravas pri Ĉinio, sed se Usono ne povas venki Ĉinion, kaj tra stranga metodo altiĝus kiel vere kolonian potencon, kaj ili demandas Esperanton anstataŭ la Anglalingvon por komerco. Ĉio eblas.

Aliflanke Usona Imperio devas halton. Por Usono fali, la Malvarmaj Militoj institucioj malrigiĝus. Mi pensas kompreneble ke instituciojn kiel WHINSEC kaj NATO subtenas la Usonan Imperion, kaj detrui tiujn instituciojn haltus Usonon kaj Anglalingvon.

qwertz (Montri la profilon) 2011-majo-14 18:53:21

Mi opinas, ke Raŭmismo simple signifas "Komunumo"-pensado kaj "Finvenkismo" simple signifas "Movado"-pensado. Ŝajnas, ke komunumuloj sole celadas krei Esperanto kulturo. Komunumuloj uzas esperanta lingvo por krei Esperanto kulturoheredaĵon.

Movaduloj pensas Esperantujo kiel esperantlingva Revolucitujo. Revolucitujo ofte tujeksplodas kontraŭpotenco, ĉu ne? Ĉu tio vere estas laŭ la menso de L.L.Z.? Por mi ŝajnas, ke ankaŭ movaduloj iluzigas unu giganta "muŝo al elefanto"-eca Esperantujo al malesperantistoj.

Mi opinas, ke tio revolucieca agado faras kaj faris ridindeca iujn Esperantistojn. Mi estas tre ĉagreniĝi pri tio.

Ni nuntempe vivas en kulturokupiĝo ero, la nutraĵa tero por uzi Esperanto kiel revoluzio jam ne ekzistas. Estas perdiĝis penon bateli por Esperanto. Mi opinias, ke Esperantistoj memligilus por krei Esperanto kulturoheredaĵon. La movadigado de aero kun Esperanto flagon ne kreas io Esperanto kulturoheredaĵon.

11:50 minuto rule

Reen al la supro