K vsebini

Manifesto de Raŭmo

od paulopolo, 13. maj 2011

Sporočila: 57

Jezik: Esperanto

paulopolo (Prikaži profil) 13. maj 2011 07:21:54

Kion vi pensas pri manifesto de Raŭmo?

"Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (25a de julio – 1a de aŭgusto 1980) la temon "Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj".

1. Krizo de identeco

La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj — la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adopti Esperanton, ktp — kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

2. Kritiko de praceloj

Ni kredas ke:

a) la oficialigo de esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj — oni havu alternativajn celojn;

b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

3. Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:

a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;

b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;

c) kontaktoj sendiskriminaciaj;

ĉ) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

4. La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de E-o kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.

5. Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran."

Chainy (Prikaži profil) 13. maj 2011 07:43:57

Mi eĉ ne emas relegi tiun manifeston. Mi tute ne komprenas, kial tiel multe da homoj tiel interesiĝas pri ĝi, kvazaŭ ĝi enhavas ion tre interesan. Laŭ mi, tiu 'manifesto' nenion ŝanĝas, nek helpas.

Mi ne volis daŭre priparoli ĉi tiun temon en la anglalingva forumo, ĉar estas al mi tro embarase! Kion la ne-Esperantista mondo povus pensi pri ni?! Multaj komprenas la anglan - ĉu ni vere volas disvastigi tiajn sensencajn diskutojn pri iuj tute hipotezaj temoj, kiuj tute neniel helpas! Kaj la ironio havi tian diskuton en la angla!! Koŝmar! ridulo.gif

paulopolo (Prikaži profil) 13. maj 2011 07:59:58

Chainy: Laŭ mi, tiu 'manifesto' nenion ŝanĝas, nek helpas.
Manifesto de defino faras neniun. Sed celo de ĉiuj manifestoj estas agi/doni simbolan geston.
Ĉiu granda ideo, komenco, komencas de simbolaj gestoj, agoj kaj eventoj.
Demando estas: ĉu vi ne konsentas kun la teksto? Kaj se jes, skribu kie, en kiu momento/punkto?

Ps. bela foto de lago aŭ maro kaj bona boatoridulo.gif

qwertz (Prikaži profil) 13. maj 2011 08:46:03

Mi povas ligiĝas min al Manifesto de Raŭmo. Sed mi pensas, ke tio Manifesto de Raŭmo enhavas sama ideo kia "kulturokupiĝo"(?) (angle: "entertainment"). Malesperantlingva kulturokupiĝo/entertainment jam ĉirkaŭestas nin. Sed tio espeantlingva kulturokupiĝo estas tre malgrande.

kulturokupiĝo ekzemplo (filmo)

paulopolo (Prikaži profil) 13. maj 2011 09:41:44

qwertz:Mi povas ligiĝas min al Manifesto de Raŭmo. Sed mi pensas, ke tio Manifesto de Raŭmo enhavas sama ideo kia "kulturokupiĝo"(?) (angle: "entertainment"). Malesperantlingva kulturokupiĝo/entertainment jam ĉirkaŭestas nin. Sed tio espeantlingva kulturokupiĝo estas tre malgrande.

kulturokupiĝo ekzemplo (filmo)
Klarigu al mi vian opinion pli bone. Kiu estas scales kaj kiu estas sintel?

Altebrilas (Prikaži profil) 13. maj 2011 12:23:33

"mem elektita diaspora lingva minoritato" estas terure dubsenca: kiuj elektas: ĉu tiuj kiuj volas aliĝi, aŭ tiuj, kiuj jam estas en ĝi?

sudanglo (Prikaži profil) 13. maj 2011 12:25:47

Ĉu interesa aŭ ne, Chainy, mi komprenas kial multaj reagas kontraŭ ĝi.

Estas io perversa kaj malbonodore defetisma en tiu Manifesto.

Aparte nauzas la ideo ke oni ne plu laboru por la sukceso de Esperanto sur la kampo por kiu ĝi estis kreita.

Tiel oni reduktas Esperanton al la nivelo de sensignifa ŝatokupo.

paulopolo (Prikaži profil) 13. maj 2011 12:49:46

altebrilas:mem elektita diaspora lingva minoritato" estas terure dubsenca: kiuj elektas: ĉu tiuj kiuj volas aliĝi, aŭ tiuj, kiuj jam estas en ĝi?
Ĉi tie vi havas respondon:
La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.
sudanglo:Estas io perversa kaj malbonodore defetisma en tiu Manifesto.
Kie?
Tie:
ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.
Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli,
La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj
necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni
?

qwertz (Prikaži profil) 13. maj 2011 12:51:15

paulopolo:
qwertz:Mi povas ligiĝas min al Manifesto de Raŭmo. Sed mi pensas, ke tio Manifesto de Raŭmo enhavas sama ideo kia "kulturokupiĝo"(?) (angle: "entertainment"). Malesperantlingva kulturokupiĝo/entertainment jam ĉirkaŭestas nin. Sed tio espeantlingva kulturokupiĝo estas tre malgrande.

kulturokupiĝo ekzemplo (filmo)
Klarigu al mi vian opinion pli bone. Kiu estas scales kaj kiu estas sintel?
I proponas vidi la videon. Sintel estas la knabino kaj Scales estas nomo de la drako/verda dinosaŭro okulumo.gif . Ili estas amikoj, sed poste, iom okazis... La filmo ne enhavas multa da parolado.

La filmo ankaŭ havas subtitelo (Klaku CC). Do, malfeliĉece, ne pola subtitelo. Sed oni ankaŭ trovus esperantlingva skribaddosiero sube.

(Subtitelo trovis ĉi tie)

paulopolo (Prikaži profil) 13. maj 2011 13:05:07

qwertz:
paulopolo:
qwertz:Mi povas ligiĝas min al Manifesto de Raŭmo. Sed mi pensas, ke tio Manifesto de Raŭmo enhavas sama ideo kia "kulturokupiĝo"(?) (angle: "entertainment"). Malesperantlingva kulturokupiĝo/entertainment jam ĉirkaŭestas nin. Sed tio espeantlingva kulturokupiĝo estas tre malgrande.

kulturokupiĝo ekzemplo (filmo)
Klarigu al mi vian opinion pli bone. Kiu estas scales kaj kiu estas sintel?
I suposas vidi la videon. Sintel estas la kanbino kaj Scales estas nomo de la drako/verda dinosaŭro. Ili estas amikoj, sed poste, iom okazis... La filmo ne enhavas multa da parolado.

La filmo ankaŭ havas subtitelo (Klaku CC). Do, malfeliĉece, ne pola subtitelo. Sed oni ankaŭ trovus esperantlingva skribaddosiero sube.

(Subtitelo trovis ĉi tie)
rido.gif , vi ne komprenas min. Mi demandas:
Kial vi diras pri tiu filmo? Kie estas kunigo kun Manifesto? En angla forumo vi komparas Finavenko kaj Manifesto de rauma kun Sitnel kaj Scales.
Do mi demandas kiu estas kiu? Manifesto de Rauma mortigas Fina venko? Ĉu inverse? Pri kio temas?

Nazaj na začetek