ورود به محتوا

rajto pri naskigi

از victornino, 14 مهٔ 2011

پست‌ها: 21

زبان: Esperanto

michijo (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2011،‏ 19:29:20

Eddycgn:Tiu diskuto memorigas min al "1984" de G. Orwell...

La societo kontrolas ĉion, kiun povas edzigi, fili, ktp. Hodiaŭ oni dirus "la granda frato".
Ĝi estas pli kiel "Brava Nova Mondo", kie la infanoj naskiĝas fore de la gepatroj en specialaj domoj, kiel "Kibuco" en frua Israelo: la komuna infana domo.

Tamen ambaŭ libro havas proletaran areon, kien la ministraro ne kontrolas. Simila filmo estas T H X 1138.

Ĉi tiu leĝo kreos strangan klasan problemon, kiel Indianaj rezervejoj de Usono.

Eble George Bush Dojeno steriligas Indianajn dum 1970a, kiel la Ciganoj en Slovakujo.

paulopolo (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2011،‏ 22:10:44

Ĝi estas pli kiel "Brava Nova Mondo"
Jes, tio estas pli bona komparo.

Mi pensas michijo ke vi konas ĉi tiu filmon

michijo (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2011،‏ 23:46:17

paulopolo:
Ĝi estas pli kiel "Brava Nova Mondo"
Jes, tio estas pli bona komparo.

Mi pensas michijo ke vi konas ĉi tiu filmon
Dankon je tiu filma retejo. Mi ne scias Verdan Filmejon. Jes, konata al mi estas Gattaka.

Mi ne estas pensanta, ke mi pasus la rajto pri naskigi! Mia gepatroj estas senmone, kiam mi naskiĝis, kaj mi naskiĝis ene apartamento, anstataŭ ene malsanulejo, per akuŝistino. Eble mi ne rajtus esti naskiĝo!

glig (نمایش مشخصات) 2 ژوئن 2011،‏ 0:39:08

Interesa temo! Por ekzemple, ni imagu du perosnojn kiuj decidis edziĝi sin, sed ili ambaŭ havas malfacilaĵojn en evoluiĝo kaj lernado, do iamaniere ili dependas de aliuloj. Kaj ili post edziĝo ekdeziras havi infanon...Ĉu ili rajtas edziĝi sin, aŭ ne? Ĉu ni rajtas malpermesi feliĉon al ili?

paulopolo (نمایش مشخصات) 2 ژوئن 2011،‏ 6:49:55

Mi rememoras min intervjuon kun kemisto kiu ricevis Nobel-premion(prizon) pri iu tre grava eltrovo. La plej probable tiu estis Linus Pauling.
Ĵurnalisto demandis: " Oni kreas spermbankojn de famaj(super) personoj. Ĉu vi volus doni vian spermon al spermbanko?
Nobelprizulo(Pauling): "Mian spermon?! El mi?! Vi devus pli bone preni spermon el mia patro, kiu estis ŝuisto.

Tio estas tre malfacila afero.
Eble ni devus konsideri ĉi tian eblecon, ke ĉiu edzeco devus havi rajto pri havi du infanojn. Ĉar ni estas homoj sed ni devas memori ke mondo ne estas senlima. Vi scias kion okazas, ke oni ekzistas tro multe lemingoj.

Eddycgn (نمایش مشخصات) 2 ژوئن 2011،‏ 17:12:35

michijo:Ĝi estas pli kiel "Brava Nova Mondo" ....
Vi tute pravas, mi ankaŭ legis tiun libron, antaŭ multaj jaroj!

Altebrilas (نمایش مشخصات) 2 ژوئن 2011،‏ 19:39:36

Pri tiu temo, estus interese havi opinion de virinoj, ĉar pri tio ili ne pensas ekzakte kiel la viroj.

fanjono (نمایش مشخصات) 3 ژوئن 2011،‏ 15:07:17

Mi volas paroli pri afero ne sama, sed rilata. En ĉina vilaĝo, 10 kelkaj beboj, kies enmondiĝoj estas ne permeseblaj laŭ la ĉina politiko naskolimigo, estas kruele forrabitaj de oficistoj de la registaro, kaj kelkaj el ili forvendiĝis je 463 $ po unu al Nederlando kaj Usono en la nomo de forlasitaj beboj. Jen estas raporto en ĉina retejo:http://www.ny1988.com/knowledge/news/201105/101269.html

michijo (نمایش مشخصات) 3 ژوئن 2011،‏ 19:26:40

fanjono:Mi volas paroli pri afero ne sama, sed rilata. En ĉina vilaĝo, 10 kelkaj beboj, kies enmondiĝoj estas ne permeseblaj laŭ la ĉina politiko naskolimigo, estas kruele forrabitaj de oficistoj de la registaro, kaj kelkaj el ili forvendiĝis je 463 $ po unu al Nederlando kaj Usono en la nomo de forlasitaj beboj. Jen estas raporto en ĉina retejo:http://www.ny1988.com/knowledge/news/201105/101269.html
Mi tradukis ĉi tiu artikolo el Ĉinalingvo (per Gugla Traduko), kaj legis ion strangan, je la infanoj estis elprenitan el sia hejmoj, kaj poste estas en Usono!

Kial Usonanoj bezonas adopti eksterlandajn infanojn, tiu kialo mi ne scias, ĉar multe da orfoj estas en Usono jam (2.9 miliono). Ĉu ĉi tiu estas Humana Cirkulado (angle: Human trafficking)? Eble ĝi estas ia "Desegnada Bebo" (angle: Designer Baby) por riĉa Usonano?

paulopolo (نمایش مشخصات) 4 ژوئن 2011،‏ 8:20:45

michijo:Ĉu ĉi tiu estas Humana Cirkulado (angle: Human trafficking)? Eble ĝi estas ia "Desegnada Bebo" (angle: Designer Baby) por riĉa Usonano?
Mi ne scias la respondon, sed mi scias ke tio estas tre malbona kaj malgaja.

بازگشت به بالا