La plej grava afero de lastaj tempoj por esperantistoj!
paulopolo-ისა და 19 მაისი, 2011-ის მიერ
შეტყობინებები: 17
ენა: Esperanto
paulopolo (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2011 12:29:00
Demando: Ni estas atestantoj de la historia momento – publika prezentado de Himno de Eŭropo?
Respondo: Ĝuste, mi pri tio revis, sed ne supozis, ke tio estas realigebla. Ni sukcesis, ĉar unue ni trovis en nia urbo favoran Urban Estraron, due – kunlaborantan, bonegan Urban Kulturcentron, kiu donis al ni reĝisoron de la manifestacjo - Sinjoron Stanislaon Szarek, kiu konvinkis la korusojn kaj grandandiozan orkestron soldatan por laboro al tiu ĉi celo. Tial ni sukcesis fari tian prapremieron en Eŭropo. Tio ankoraŭ ne estas oficialigita, ni memoru pri tio, ĉar la Lisbona Traktato ebliganta civitanajn iniciatojn validiĝos nur de januaro 2012, sed tio ĉi kio okazis, heroldas: ni, civitanoj montras sian volon havi himnon por kanti ĝin! Ĝis nun la Eŭropa Himno estas la sola en la mondo sen vortoj – neniu konsentis kanti himnon laŭ la vortoj de Schiller (germane), ankaŭ oni ne konsentis la vortojn anglajn por la himno al ĉiuj eŭropaj nacioj…
Ni donas al ĝi grandiozan lingvon – la lingvon neŭtralan, kreitan en Pollando kaj de Polo, la lingvon amikan, kiu ne malhonorigas iuajnan nacion kaj ŝtaton, ĉiu povas ĝin kanti…
Tial, por ke la evento fariĝu vere historia, ni, eŭropaj esperantistoj, komencos kampanion oficialigi tion jam de januaro 2012, kiam en 7 eŭropaj landoj estos kolektotaj subskriboj de unu miliono EU-civitanoj, ĉar tiaj estas la kondiĉoj de Lisbona Traktato. Kaj ni tion faros certe! Kaj KOMENCO estis ĝuste tie, en Pollando, Nowy Sacz.
Demando: Tiu ĉi manfestacio okazis enkadre de Tutpollanda Kongreso de Esperantistoj en Nowy Sacz?
Respondo: Jes, krom la gastoj el tuta Pollando ni havas la reprezentantojn el 10 (dek) eŭropaj landoj i tio estas la taŭga momento por ilia ĉeesto en la manifestacjo kaj ebleco transdoni la informon pri evento al E-organizoj en iliaj landoj.
Demando: Kia estas la ideo de via kongreso?
Respondo: La titolo de la Kongreso estas: „Civitana Aktiveco de Esperantistoj” – kaj la ateston pri ĝies vero ni havis ĝuste tie: ĉar ni tion iniciatis kaj organizis, sukcesis allogi aliajn…
Ni estas fieraj kaj tre feliĉaj, vere! Dankon.
Interparolis: Anna Serafin el TV INSAT kun Halina Komar, organizantino de 32a TEK en Nowy Sacz,
Nowy Sacz, la 5-an de majo 2011j.
Originala ligilo:
Himno de Eŭropo
qwertz (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2011 13:04:01
Kanti esperantlingva liriko dum ofiziala eŭropa himno estas finvenkisma menso.
Kanti esperantlingva liriko dum ofiziala eŭropa himno estas senrespeke al aliajn ofizialajn lingvojn de Eŭropa Unio.
Ankaŭ, ĉu oni vere bezonas sole unu kanthimnon?
ĝp,
paulopolo (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2011 13:08:15
qwertz:Mi opinas:Ĝis nun la Eŭropa Himno estas la sola en la mondo sen vortoj – neniu konsentis kanti himnon laŭ la vortoj de Schiller (germane), ankaŭ oni ne konsentis la vortojn anglajn por la himno al ĉiuj eŭropaj nacioj…
Kanti esperantlingva liriko dum ofiziala eŭropa himno estas finvenkisma menso.
Kanti esperantlingva liriko dum ofiziala eŭropa himno estas senrespeke al aliajn ofizialajn lingvojn de Eŭropa Unio.
Ankaŭ, ĉu oni vere bezonas sole unu kanthimnon?
ĝp,
Ni donas al ĝi grandiozan lingvon – la lingvon neŭtralan, la lingvon amikan, kiu ne malhonorigas iuajnan nacion kaj ŝtaton, ĉiu povas ĝin kanti…
Hispanio (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2011 13:24:19
paulopolo:Pardonu, sed la hispana himno ankaŭ ne havas vortojnqwertz:Mi opinas:Ĝis nun la Eŭropa Himno estas la sola en la mondo sen vortoj – neniu konsentis kanti himnon laŭ la vortoj de Schiller (germane), ankaŭ oni ne konsentis la vortojn anglajn por la himno al ĉiuj eŭropaj nacioj…
Kanti esperantlingva liriko dum ofiziala eŭropa himno estas finvenkisma menso.
Kanti esperantlingva liriko dum ofiziala eŭropa himno estas senrespeke al aliajn ofizialajn lingvojn de Eŭropa Unio.
Ankaŭ, ĉu oni vere bezonas sole unu kanthimnon?
ĝp,
Ni donas al ĝi grandiozan lingvon – la lingvon neŭtralan, la lingvon amikan, kiu ne malhonorigas iuajnan nacion kaj ŝtaton, ĉiu povas ĝin kanti…
fekaldemokratio (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2011 13:24:26
paulopolo:la lingvon neŭtralanNe.
paulopolo:kreitan de PoloNe.
paulopolo:la lingvon amikanNe.
Tiu ĉi manfestacio okazis enkadre de Tutpollanda Kongreso de Esperantistoj en Nowy Sacz?"Nowy Sącz" kaj ne "Nowy Sacz" (mi vidas, ke la malĝusta skribo aperas plurfoje, do temas pri neglekto kaj ne simpla tajperaro), sed tio, ke pluraj esperantistoj postulantaj de la mondo, ke ĝi agnosku grandiozecon de ilia lingvo, kaj asertantaj sin subtenantoj de multlingveco kaj defendantoj de la lingvoj de la mondo endanĝerigitaj de la fia angla (nuraj pretekstoj por doni al Esperanto ian ŝajnkialon por ekzisti), mem estas la lastaj, de kiuj oni povus atendi ian respekton por alia lingvo ol Esperanto mem (eĉ se tiu lingvo estas ilia denaska), estas por mi nenio nova.
paulopolo:Ĝis nun la Eŭropa Himno estas la sola en la mondo sen vortojNe.
La hispana himno ne havas vortojn, kaj certe ankaŭ pluraj aliaj.
fekaldemokratio (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2011 13:36:32
qwertz (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2011 13:38:28
Hispanio:Tre interesa. Mi ne sciis.
Pardonu, sed la hispana himno ankaŭ ne havas vortojn
paulopolo (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2011 13:44:32
qwertz:Interesa, sed tute ne grava. Ni parolas pri promocio de esperanto per himno. Se vi pensas, ke tio ne estas necesa/bona, mi rispektas vian opinion.Hispanio:Tre interesa. Mi ne sciis.
Pardonu, sed la hispana himno ankaŭ ne havas vortojn
qwertz (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2011 14:18:57
paulopolo:Do, jes, mi ankaŭ respektas via opinio. Ni estas membrojn de unu "familia rondo", ĉu ne?qwertz:Interesa, sed tute ne grava. Ni parolas pri promocio de esperanto per himno. Se vi pensas, ke tio ne estas necesa/bona, mi rispektas vian opinion.Hispanio:Tre interesa. Mi ne sciis.
Pardonu, sed la hispana himno ankaŭ ne havas vortojn
Amike,
paulopolo (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2011 14:24:31
qwertz:Certe amikopaulopolo:Do, jes, mi ankaŭ respektas via opinio. Ni estas membrojn de unu "familia rondo", ĉu ne?qwertz:Interesa, sed tute ne grava. Ni parolas pri promocio de esperanto per himno. Se vi pensas, ke tio ne estas necesa/bona, mi rispektas vian opinion.Hispanio:Tre interesa. Mi ne sciis.
Pardonu, sed la hispana himno ankaŭ ne havas vortojn
Amike,