前往目錄

Planoj pri la estonto de lernu!

貼文者: Jev, 2011年5月23日

訊息: 268

語言: Esperanto

Evgenij_G (顯示個人資料) 2016年4月23日上午2:20:05

Estonteco de Lernu estas tro nebula, bedaŭrinde. Kaj forigi la babilejon ne estis la plej bona decido, milddire. Baldaŭ neniu vizitados iam tiel perfektan lernolokon, nome "Lenu.net".

lagtendisto (顯示個人資料) 2016年4月23日下午12:52:48

Unue ĉiu devas gajni sian panon.

Mi supozas, se oni rigardas progreson de kaj deutsch.info kaj slovake.eu, tiam eble tia futura lernu.net aspektos.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2016年4月23日下午6:57:08

Mi povas nur supozi, sed eble la (nejustaj) atakoj de kelkaj anoj venas de frustriĝo pro atendado kelkjara, dum kiu oni ofte aŭdis, ke la nova lernu "lanĉiĝos baldaŭ". Se dekomence oni dirus "daŭros verŝajne longe, ni mem ne scias, kiom", eble tiam la anoj estus pli paciencaj.

erinja (顯示個人資料) 2016年4月26日下午4:13:43

Mi ne zorgas pri kritikoj kaj frustriĝo. Sed tio direketiĝu al la paĝaro, ne al la aliaj uzantoj -- ordinaraj uzantoj kiuj neniel regas la evoluon de la paĝaro.

nornen (顯示個人資料) 2016年4月26日下午5:58:46

erinja:Mi ne zorgas pri kritikoj kaj frustriĝo.
Tio -miaopinie- estas priplorinda.
Samtempe estigas respekton en mi, ke vi diras tion laŭte al via uzantaro.
Alia persono, kvankam ĝi pensas same kiel vi kaj fakte ne zorgas pri kritikoj kaj frustriĝoj, dirus: "Ni, la teamo, ricevas viajn kritikojn kaj pripensas ilin serioze, kaj ni esploras rimedojn por malplifortigi vian frustriĝon. Ni zorgas pri viaj spertoj."
En mi estigas respekton, ke vi diras la nudan veron.

erinja (顯示個人資料) 2016年4月26日下午8:57:47

Ni ne zorgas pri la kritikoj, en la senco ke ili ne malbonsentigas nin. Mi ne ploras en mian kusenon nokte pro tio ke iu kritikis min ĉe lernu.

Ni ricevas la kritikojn, kaj se temas pri helpa kritiko (ekz. estas misliterumo en iu paĝo), ni korektas ion laŭeble. Se temas pri konstruema sugesto, ni aŭdas tion kaj se sufiĉe da uzantoj simile sugestas ion konstrueme, eble ni povos inkluzivi tion en la paĝaro kaj eble ne.

Sed la fakto restas ke la kritikoj pri malfrueco ne plirapidigas la laboron, kaj nenion eblas fari pri ili. Do se la kritiko konsistas el "Fi, fi, ege malfrue!" tio ŝanĝas nenion ĉe ni, ni laboras kiel kutime, laŭ la propraj prioritatoj. Se oni frustriĝas je kelkjara atendo, mi povas nenion ajn fari pri tiu frustro, ni tamen plu laboras.

utku (顯示個人資料) 2016年4月27日上午11:16:01

Oniskribe, surprizaj novaĵoj pri lernu! povas aperi dum la 101-a UK.

Koracio (顯示個人資料) 2016年4月27日下午12:47:24

Iam oni povis sendi bildkarton per Lernu!, sed tiu ĉesiĝis, ĉar ĝi malmulte estis uzita, do elŝaltita. Sed tiu mankas por iuj, kiuj uzis ĝin. Nun la babileto estas elŝaltita. Tiu ŝajnas malevolvado por mi. Vi detruas la paĝaron grade.

erinja (顯示個人資料) 2016年4月28日上午6:28:59

Koracio:Iam oni povis sendi bildkarton per Lernu!, sed tiu ĉesiĝis, ĉar ĝi malmulte estis uzita, do elŝaltita. Sed tiu mankas por iuj, kiuj uzis ĝin. Nun la babileto estas elŝaltita. Tiu ŝajnas malevolvado por mi. Vi detruas la paĝaron grade.
Ĉiu funkcio de la paĝaro portas kun si administraj laboroj. Fojfoje iu funkcio estas uzata tro malmulte por indigi la administrajn laborojn kiuj venas kun ĝi (ekz-e la persista trolado en la babilejo).

Evgenij_G (顯示個人資料) 2016年5月2日上午1:08:12

Se la "nova paĝaro" ne enhavos la babilejon, estas pli bone tute ne malfermi ĝin.

回到上端