Kwa maudhui

Opinioj pri juĝistaro

ya pl74, 3 Juni 2011

Ujumbe: 23

Lugha: Esperanto

michijo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2011 12:39:49 asubuhi

Hispanio:
michijo:
paulopolo:
michijo:la juĝistaro tro enkarcerigas, kien mi vivas: Usono. Evidenta estas la Guantanamo Golfeto. Ĉiuj Usonanaj konas pri koruptaj malliberejoj, sed mi forgesas la juĝistan rolon.

Oni pensas, juĝisto ne faras la leĝon, nur puŝas ĝin konservative. La prezidento kaj kongreso sole estas leĝisto.

Mi eble devus ĝeni la juĝistaron pli ofte.
Kaj vi ankaŭ havas privatajn malliberejojn. Tio estas interesa...
Ju ĉio pli privatiĝos, kiel privatajn-malliberejojn, privatajn-publikajn-lernejojn, privatajn-policojn, privatajn-armeojn, kaj eĉ privatajn-prezidentojn, des pli Usono mafia-landiĝas.

Ĉu vi signifas "Wackenhut"? Wackenhut aspektas strangege, kaj ĝi laboras kune kun Guglo iom! Mi serĉas la reton nur per Ixquick.

En mia ŝtato restas unu de plej malbonaj Usonaj malliberejoj: SuperMax.

Pardonu Anglajn artikolojn!
Jen alia serĉilo: DuckDuckGo (ankaŭ en la angla).
Tiu serĉilo aspektas bone, ankaŭ la Iksrapido povas esti hispanie, kaj aliaj lingvoj. Mi demandas Esperanton el Iksrapido. Tiam iu respondas "bonan ideon", sed ĝi ne estas Esperante ankoraŭ.

Korsivo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2011 2:53:11 asubuhi

paulopolo:
Eddycgn:Estas tre grava ke la tribunaloj estas sendependa de la registaro, kaj la verdiktoj ne influigitas de la politika povo.

Bedaŭrinde en multaj landoj tio estas tiele...

En mia naskiĝlando, Italio, la presidento (Berlusconi) klopodas kontroli la juĝistoj per leĝoj, por protekti sin mem kauze liaj misfaroj kaj procesoj. Li estas fiulo... Mi esperas ke finfine li iru en la malliberejo.
Mi parolis kun italoj kaj ili diris ke Italio nun ne havas alternativon. Aŭ Cavaliere aŭ neniu. Kion vi pensas? Kiu estas alternativo?
Ekzistas opozicio, ĉu ne?

paulopolo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2011 8:46:52 asubuhi

Korsivo:
paulopolo:
Eddycgn:Estas tre grava ke la tribunaloj estas sendependa de la registaro, kaj la verdiktoj ne influigitas de la politika povo.

Bedaŭrinde en multaj landoj tio estas tiele...

En mia naskiĝlando, Italio, la presidento (Berlusconi) klopodas kontroli la juĝistoj per leĝoj, por protekti sin mem kauze liaj misfaroj kaj procesoj. Li estas fiulo... Mi esperas ke finfine li iru en la malliberejo.
Mi parolis kun italoj kaj ili diris ke Italio nun ne havas alternativon. Aŭ Cavaliere aŭ neniu. Kion vi pensas? Kiu estas alternativo?
Ekzistas opozicio, ĉu ne?
Retorika demando... Opozicio kontraŭ(rilate) Cavaliere sed ne kontraŭ(rilate) senlaboreco kaj korupto ktp. Sed mi esperas ke iu el Italio respondos pli bone.

hermeso (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2011 2:16:25 alasiri

En Francio, la jughistaro estas sendependa de la shtato. Sed la legho estas tre kompleksa en Francio, tiel multaj francanoj kredas ke la jughistaro estas kontroli per la shtato. Kompreneble, ghi ne estas perfekta, ghi ne estas tutakorde kun la rajtoj de la homo. Tiel, jaroj post jaroj, ghi devenas pli bone, chefe kiam la jughistaro europa sin esprimas pri la leghoj francaj. Poste, mankas mono por la bona funkcio de la leghoj

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 7:21:11 asubuhi

Resume, la franca registara institucio respektos la homrajtojn kiam la ekonomia sistemo lasos al ĝi sufiĉe da mono por funkcii. Ne estas morgaŭ la antaŭa tago!

Krome, estas tiel multe da leĝoj en Francio, ke oni bezonos egan kvanton da mono por funkciigi ilin.

hermeso (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 8:26:51 asubuhi

Altebrilas:Resume, la franca registara institucio respektos la homrajtojn kiam la ekonomia sistemo lasos al ĝi sufiĉe da mono por funkcii. Ne estas morgaŭ la antaŭa tago!

Krome, estas tiel multe da leĝoj en Francio, ke oni bezonos egan kvanton da mono por funkciigi ilin.
Tiel, oni ne povas chiu havi, oni devas elekti, kion por ni, kio estas la plej grava.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 5:18:50 alasiri

Elekti inter kio?

hermeso (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 6:42:54 alasiri

Altebrilas:Elekti inter kio?
Tiu demando estas sherco?

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 7 Juni 2011 1:25:25 alasiri

Kial vi ĉiam respondas al demando per alia demando?

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 7 Juni 2011 1:41:45 alasiri

Altebrilas:Kial vi ĉiam respondas al demando per alia demando?
La plej bona respondo al tio estus "ĉu mi tion faras?". rideto.gif

Kurudi juu