![](/upload/photos/100_100/e2/e2d90c933c81d4c0396fff534f565727_1717082745.gif)
Li pentris ŝin nuda
ca, kivuye
Ubutumwa 27
ururimi: Esperanto
le_chaz (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruheshi 2011 06:25:50
zan:Kiam ni volas esprimi, ke "li kun neniu iris tie". ni skribas: Li sole iris tie. (Ni uzas 'sole' samsignife kiel 'kun neniu')Tio tute ne ŝajnas al mi erara! Mi ja skribus "li iris sole".
Sed tio estas eraro. Instruistoj diras: Li sola iris tie.
sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruheshi 2011 11:31:54
En 'li grimpis sole la monton' povas estiĝi dubo pri ĉu nur la monton aŭ ĉu li grimpis ne-akompanate.
Sed mi kredas ke oni povus tute egale diri Mi loĝas sole en mia apartamento aŭ mi loĝas sola en mia apartamento, ĉar la ideo ke mi havas du loĝdomojn kaj unu mi ne uzas estas malprobabla.
'Eraro' eble estas tro forta vorto.
Ŝajnas al mi, ke, se ne estas risko de grava miskompreno, Esperanto preferas adverban dir-manieron.
Mi tute atendus ke Nudistoj dancu kaj manĝu, eĉ pentru, nude.
Chainy (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruheshi 2011 19:08:39
zan:Sed tio estas eraro. Instruistoj diras: Li sola iris tie.Mi konsentas, ke tio estas la preferinda varianto.
Chainy (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruheshi 2011 19:18:02
sudanglo:Jes, oni ofte uzas 'sole' en la senco 'nur'. En via ekzemplo oni povas diri 'solA' por ke oni certe komprenu ke li grimpis ne-akompanate.
En 'li grimpis sole la monton' povas estiĝi dubo pri ĉu nur la monton aŭ ĉu li grimpis ne-akompanate.
PMEG: Sola
Chainy (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruheshi 2011 19:34:24
sudanglo:Kial la sola signifo?! Ankaŭ ŝi povas esti nuda - en la bildo! Sen kunteksto oni ne povas certe scii se homo skribas 'Li pentris ŝin nudE'.
Do la sola signifo, kiun nude pentri povas havi, estas ke iel ĝi priskribas la cirkonstancojn de la pentrado. Do iu devas esti nuda, kaj ĉar la ago originas de la pentristo, kredeble la nudeco estas lia.
Fakte, ŝajnas al mi pli nature, ke se oni provas diveni la signifon, tiam oni dirus ke estas ŝi kiu estas nuda en la bildo - tio ja estas pli kutima situacio ol iu stranga nuda pentristo!
Chainy (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruheshi 2011 19:56:50
sudanglo:Mi konsentas Chainy ke la senco de 'Li pentris ŝin nude' povus esti vidata kiel iom malpreciza.Jes, tial la uzo de 'nudE' ne plaĉas al mi. Kaj tial mi ne komprenas vian logikon per kiu vi subite decidis, ke sole la pentristo devas esti nuda!
Mi mem entute evitus la e-finaĵon (nudE) en tia frazo.
sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 9 Ruheshi 2011 12:39:24
Mi diris ke 'nude pentri' estas nur interpretebla en la signifo ke iu estas nuda, sen plue precizigi kiun. En tiu rilato mi jam agnoskis la svagecon de la frazo.
Tamen 'Li pentris nude' estas pli natura formo ol 'Li nuda pentris'.
Efektive, sen objekto, la signifo certe estus nature ke la pentristo ne estis vestita, same kiel 'danci nude' signifus dance senveste.
Parenteze mi pensas ke oni neniam dirus 'Ŝi nuda dancis' nur 'Ŝi dancis nuda'.
La problemo estiĝas pro tio ke pentri malsame kiel danci implicas statoŝanĝon.
Tiel 'Li pentris blua la ĉielon kaj verda la herbon' povus samsignifi al 'Li pentris la ĉielon blua kaj la herbon verda'.