訊息: 35
語言: Esperanto
hermeso (顯示個人資料) 2011年6月5日下午6:20:54
Tio ne estas la demando.
"Kial esperantistoj ne diskutas pri esperanto?"
Tio ne estas la demando
"Sed ni diskutas multege. Lernu esperanton kaj legu esperantajn retejojn.
Vi trovos multajn artikolojn pri esperanto. Ĉiuokaze pli multaj ol vi povas legi dum via tuta vivo."
Mi parolas per esperanto kaj ne pri esperanto. Artikoloj per esperanto, tio ne estas grava, char mi povas trovi multe pli artikoloj kaj pli kompletaj en mia nacia lingvo au en angla. Lingvo estas ankau por diskuti, sed en esperanto, oni ne diskutas.
Chainy (顯示個人資料) 2011年6月5日下午6:22:01
paulopolo:Nu se oni trovas interesan diskuton tie en la angla forumo aŭ en iu ajn forumo, tiam kial ne komenci tian diskuton ankaŭ en Esperanto? Mi certas, ke homoj respondos.
Se vi volas diskuti, la plej bona forumo estas paradokse en angla lingvo...
hermeso (顯示個人資料) 2011年6月5日下午6:25:20
Chainy:Ne, ne multaj uloj respondas en esperanto, tio estas la problemo. La problemo tio estas ke kiel ne multaj ulo parolas per esperanto, ili shatas ( lau mi) paroli per angla , en kiu multaj uloj respondaspaulopolo:Nu se oni trovas interesan diskuton tie en la angla forumo aŭ en iu ajn forumo, tiam kial ne komenci tian diskuton ankaŭ en Esperanto? Mi certas, ke homoj respondos.
Se vi volas diskuti, la plej bona forumo estas paradokse en angla lingvo...
paulopolo (顯示個人資料) 2011年6月5日下午6:29:58
hermeso: La problemo tio estas ke kiel ne multaj ulo parolas per esperanto, ili shatas ( lau mi) paroli per angla , en kiu multaj uloj respondasKompreneble.
paulopolo (顯示個人資料) 2011年6月5日下午6:50:32
mihxil (顯示個人資料) 2011年6月5日下午6:55:47
hermeso:Mi ne shatas parolis pri esperanto en esperanto. Sed, oni diras ke esperanto estas pli facila ol la aliaj lingvoj.Mi pensas ke ja foje okazas diskutoj en esperanto en la forumoj. Tiusence via aserto simple ne estas vera. Ja veras ke la angla-lingva forumo pli viglas. Probable ĉar la angla estas grava lingvo kun multaj denaskuloj. Krome verŝajne estas tiel ke ĝi estas la vera internacia lingvo kaj ne nur anglalingvanoj kuraĝas partoprenadi en angla-lingva diskuto.
Mia demando estas, kial malgraù ne estas multaj esperantistoj en la mondo, oni ne havas pli diskutoj en esperanto?
Mi shatus diskutojn en esperanto en lernu, kiu estas la plej bona por paroli kaj por lernantoj (kontroli plibone la lingvo), sed preskaù neniam estas temoj en la forumoj esperanto.
Chu vi povas doni viajn komentojn.
Krome esperantistoj estas diversaj homoj, do povus esti malfacile trovi temon kiu interesas ĉiujn. Tamen ja ĉiuj esperantistoj interesiĝas pri esperanto mem. Tial foje estas plej facile diskuti en esperanto pri esperanto....
Aldone mi volus aldoni ke esperanto tute ne estas facila. Eble ĝi estas iomete malpli malfacila ol diversaj aliaj lingovj, sed ankoraŭ por komencanto ne estas tre facile tuj povi diskuti en ĝi ajnteme.
Chainy (顯示個人資料) 2011年6月5日下午7:11:37
hermeso:Rigardu ree tiun lastatempan diskuton pri Libio - tie estis/as multe da homoj, kiuj respondas kaj diskutas. Kaj tio ne estas la sola ekzemplo. Laŭ mi, ne veras tio, kion vi diras.
Ne, ne multaj uloj respondas en esperanto, tio estas la problemo.
Mi mem certe respondas en la Esperanto-lingvaj forumoj ĉi tie. Verdire, la diskuto pli interesas min ĉi tie, ĉar la opinioj devenas de pli diversaj homoj.
Chainy (顯示個人資料) 2011年6月5日下午7:19:53
miĥil:Ja veras ke la angla-lingva forumo pli viglas.Tio ne nepre veras - rigardu la nombron de komentoj en la Esperanto-lingvaj forumoj (se inkluzivi ĉiujn apartajn forumojn en Esperanto). Ĝi estas pli granda ol tiu de la anglalingva forumo.
La anglalingva forumo ja viglas, sed kielmaniere? Ĉiuj diskutoj tie devas esti pri la lingvo Esperanto. Tia estas la regulo. Nur en la Esperanto-lingvaj forumoj povas oni diskuti aliajn aferojn ol la lingvon mem. Kaj tio ja okazas.
dobri (顯示個人資料) 2011年6月5日下午7:53:17
geo63 (顯示個人資料) 2011年6月5日下午8:39:28