去目錄頁

Pri la signifo

fanjono, 2011年6月17日

讯息: 19

语言: Esperanto

fanjono (显示个人资料) 2011年6月17日下午1:26:19

2,Kion timu, pri tio vi pensas! Kion kredu, pri tio vi aŭdas!

Ĉu tiuj pravas?

fanjono (显示个人资料) 2011年6月17日下午1:27:39

3, (de la aŭtoro de tiu frazo) Via problemo estas ke vi pripensas tion chinalingvon. Mi pensas ke verko de Esperanto devas esti per stilo de Esperanto mem. Simpla, pli simpla kaj pli simpla. Neniam traduku vorton sekvante vorton.

"Timato estas pensato. Kredato estas audato." ne estas ghusta. Tio devas esti "Timato estas pripensato. Kredato estas audato."
Tio, kio estas timata, estas jhus tio, kio estas pripensata. Tio, kio estas kredata, estas jhus tio, kio estas audata.
Au, kion vi timas, tion vi pripensos sekvante. Kion vi kredas, pri tio audigos vin.

Trigo kaj pasanto komprenas frazojn korekte.

Mi ne pensas ke la gramatiko estas malsimpla sed la filozofio.

fanjono (显示个人资料) 2011年6月17日下午1:28:51

3,Kio vin timigas , tio vin pensigas; kio vin kredigas, tio aŭdigas al vi. Nin timigas nia interno, sed ne la ekstera mondo.

fanjono (显示个人资料) 2011年6月17日下午1:30:04

Kelkajn diskutojn ĉinlingvajn mi ne publikigis.

Altebrilas (显示个人资料) 2011年6月17日下午2:51:56

La unua traduko estas tute malklara sen la kunteksto, ĉar oni ne scias se temas pri homoj aŭ pri aferoj, nek kiu estas la subjekto kaj kiu estas la atributo. Oni devas so diveni pluraj aferojn antaŭ ol kompreni.

"Timu kion vi pensas, kredu kion vi aŭdas"

"pensi" estas transitiva nur en la signifo de "opinii": "kion vi pensas pri X" (PV+ 285000 en Google kontraŭ 140000 por "kiel vi pensas pri"), "mi pensas malbonon pri X"...

Do mi supozas, ke la frazo signifas "malfidu viajn proprajn opiniojn, kredu kion oni diras al vi". Nur la kunteksto povas diri kiu estas "oni"

fanjono (显示个人资料) 2011年6月18日上午1:41:52

Mi faru ŝanĝon per aldono de PRI antaŭ pensato kaj aperigas la kuntekston, jen tio fariĝas kompleta:

Timato estas pri-pensato. Kredato estas aŭdato. Nin timigas nia interna koro anstataŭ ekstera mondo.

Ĉu vi komprenas?

sudanglo (显示个人资料) 2011年6月20日上午11:16:22

Se iu povus traduki la originalan penson en la anglan aŭ en la francan, eble tiam mi povus ĝin formuli klare en Esperanto.

Konfuzo ankorau regas en mia menso.

Kredeble la diversaj formuloj ĝis nun ŝuldiĝas al iuj strukturaj karakterizaĵoj de la ĉina lingvo.

henma (显示个人资料) 2011年6月20日上午11:52:32

sudanglo:Konfuzo ankorau regas en mia menso.
Ankaŭ en la mia, sudanglo.

Laŭ unu el la mesaĝoj de fanjono, mi pensas ke temas pri vidi nur kion oni timas kaj aŭdi nur kion oni kredas. Mi tradukus la proverbon:

'Oni vidas kion oni timas, oni aŭdas kion oni kredas'.

Uzi pasivon por tiu frazo nur komplikas ĝin.

Amike,

Daniel.

Altebrilas (显示个人资料) 2011年6月20日下午12:27:47

Esperanto estas mirinda lingvo, sed laŭvorta tradukado en ĝin ne povas helpi pri senkunteksta kompreno de malklara originalo.

Oni devas scii:
- kiu timas kiun aŭ kion
- kiu kredas kiun aŭ kion
- ĉu temas pri aferoj aŭ homoj
- ĉu la frazo esprimas konstaton aŭ konsilon

Esperanta traduko devas doni pli da informoj por esti klara...

回到上端