メッセージ: 21
言語: Esperanto
henma (プロフィールを表示) 2011年7月19日 21:44:14
Koracio:Hungaro kap Polo estas du amikoj, ili batalas kune, ili drinkas vinon kune.Ĉu preskaŭ laŭlitera traduko de tiu hungara proverbo?
"Lengyel, magyar — két jó barát,
együtt harcol s issza borát"
La pola versio estas:
"Polak, Węgier — dwa bratanki,
i do szabli, i do szklanki"
Polo, hungaro, du fratetoj (?)
kaj en sabro kaj en glaso
(tiu estas traduko el traduko)
Mi iam aŭskultis esperantan version kiel:
Poloj kaj hungaroj estas fratoj
kaj por glavo kaj por glaso.
Amike,
Daniel.
geo63 (プロフィールを表示) 2011年7月22日 14:30:38
Koracio:Hungaro kap Polo estas du amikoj, ili batalas kune, ili drinkas vinon kune.Polak - Węgier
Dwa bratanki
I do szabli, i do szklanki
Polo - Hungaro
Du fratoj
Por sabro kaj por glaso
Kirilo81 (プロフィールを表示) 2011年7月22日 16:43:39
vincas:Nu, kie estas amantoj de la pola lingvo?Jen mi.
Mi lernis la polan pro mia polujdevena edzino, vivis kelkajn monatojn en Polujo kaj vere amas ties lingvon kaj kulturon (escepte de la ĉiea katolika eklezio, kiu laŭ mi estas mafia organizo, kiu bedaŭrinde kunregas la landon).
Kaj kompare al la litova (kiun mi tamen lernis nur dum du semestroj) la pola estas facila lingvo.
Ryuuichi (プロフィールを表示) 2011年7月22日 19:27:27
Solulo (プロフィールを表示) 2011年7月28日 11:46:12
Kirilo81:(escepte de la ĉiea katolika eklezio, kiu laŭ mi estas mafia organizo, kiu bedaŭrinde kunregas la landon).Mi certigas vin, ke la eklezio en Pollando NE estas mafia organizo kaj NE kunregas la landon.
Bonvolu konfidi la senperan kaj rektan fonton.
La lingvo tamen estas vere malfacilega (kaj mi estas fjera je tio)
Sxak (プロフィールを表示) 2011年7月28日 14:16:20
geo63:Ĉu ne "Dwa braci"?
Dwa bratanki
...
Du fratoj
henma (プロフィールを表示) 2011年7月28日 14:28:54
Ŝak:Mi iam legis, ke bratanki estas (aŭ devenas de, mi ne memoras) 'fratetoj'. De tiu vorto ankaŭ venas 'nevo', kiel 'filo de frato'.geo63:Ĉu ne "Dwa braci"?
Dwa bratanki
...
Du fratoj
(Tion mi legis en angla artikolo de Vikipedio, do mi ne certas, ĉu iu polo tie ĉi kiu povas komenti pri tio? )
Amike,
Daniel.
Solulo (プロフィールを表示) 2011年7月28日 20:02:47
Ŝak:Ne, tio estas eraro. En pola lingvo oni povas diri;
Ĉu ne "Dwa braci"?
Dwoje braci aŭ dwaj bracia, (ambaŭ kun ege komplika deklinacio)
Bratanek estas fratido; filo de mia frato.
antoniomoya (プロフィールを表示) 2011年7月28日 21:06:39
Solulo:Mi certigas vin, ke la eklezio en Pollando NE estas mafia organizo kaj NE kunregas la landon.Mi ĉiam ŝatas viajn intervenojn. Por mi, ili havas la guston de la saĝeco.
Bonvolu konfidi la senperan kaj rektan fonton.
La lingvo tamen estas vere malfacilega (kaj mi estas fiera je tio)
Amike.
manfred669 (プロフィールを表示) 2011年7月28日 23:12:08
Mi certigas vin, ke la eklezio en Pollando NE estas mafia organizo kaj NE kunregas la landon. Bonvolu konfidi la senperan kaj rektan fonton.Vi certe volis skribi, ke por VI eklezio en Pollando ne estas mafia organizo kaj ne kunregas la landon.
Multe da poloj penas alie. Sed jes, eklezio en Pollando estas laŭleĝa kaj respektas leĝon.
Politikaj aferoj estas malfacilaj aferoj, do estus plibone se ni lasus ilin por politikistoj.