본문으로

Kiel kunvenigi uzantojn en Eo-forumon?

글쓴이: Altebrilas, 2011년 6월 25일

글: 31

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 6월 26일 오후 2:43:38

zan:Kiam oni trovas interesan temon en nacilingvaj forumoj, oni starigu la saman temon ankaŭ en Esperanta forumo. Eble malmultaj enskribos en la dua Esperanta fadeno, sed mi ĝojos legi ĝin kaj eventuale enskribos en ĝi.

Post kiam mi eklernis Esperanton, dum nemallonge mi ne kapablis legi Esperantajn fadenojn precipe kun tro multaj respondoj. Malvigla fadeno sed kun interesa temo kuraĝigos iomete progresantajn komencantojn skribi en Esperanto sian opinion.
Ne hezitu interveni, eĉ per malfacilaj vortoj, ĉar tiuj forumoj estas por komencantoj kaj progresantoj. Aliaj homoj estos kontentaj korekti viajn eventualajn erarojn, sed nur se vi donas al ili la permeson fari tion.

Chainy (프로필 보기) 2011년 6월 26일 오후 2:56:50

Altebrilas:
Chainy:

Oni devas demandi sin, kial iuj homoj komencas tiajn diskutojn en nacilingva forumo, kiam ili kapablas tion fari en Esperantlingva forumo! Eble pro maldiligenteco - estas ja pli facile skribi en lingvo kiun on pli bone konas.
Mi povas respondi al vi: mi lanĉis la fadenon "lingvistoj kaj esperanto" en la E forumo, sed ne havis respondojn. Poste, mi faris tion en la angla forumo, kaj vi povas kompari la rezultojn.
Pardonu, mi ne kontribuis al tiuj fadenoj, nur ĉar mi ne tiel multe scias pri tiu temo. Mi ne sciis, ke vi unue afiŝis la demandon en la Esperantlingva forumo, kaj nur poste en la angla. Mi konsentas, ke estas tre bedaŭrinde, ke pli multe da homoj ne pretis respondi al vi Esperante, precipe kiam multaj el tiuj kiuj respondis ĉi-teme en la angla ja kapablas tute bone respondi en Esperanto! Estas vere stranga afero.

De tempo al tempo, mi pensas ke eble temas pri la fakto, ke estas pli facile al homoj sekvi la anglalingvan forumon, ĉar oni devas sekvi nur unu forumon. En la kazo de la Esperantlingvaj forumoj, povas esti, ke multaj ne scias ke eblas sekvi ĉiujn forumojn en Esperanto samtempe per la RSS-fluo. Aliokaze, kial oni ne rimarkis vian demandon en Esperanto? Mi povus kompreni, se la homoj kiuj respondis en la angla ne scipovas skribi en Esperanto, sed tio ne estas la kazo.

(Laŭ mi, nur eblas sekvi la forumojn per RSS-fluo, ĉu ne? Ne eblas, ekzemple sekvi iun fadenon per retmesaĝaj atentoj.)

darkweasel (프로필 보기) 2011년 6월 26일 오후 3:01:04

Chainy:De tempo al tempo, mi pensas ke eble temas pri la fakto, ke estas pli facile al homoj sekvi la anglalingvan forumon, ĉar oni devas sekvi nur unu forumon.
Hodiaŭ vizitante la anglalingvan forumparton, mi fakte havis la malan senton - estis multegaj nelegitaj fadenoj en nur tiu sola forumparto, kaj mi pensis "kio nun okazis?" ...
Chainy:(Laŭ mi, nur eblas sekvi la forumojn per RSS-fluo, ĉu ne? Ne eblas, ekzemple sekvi iun fadenon per retmesaĝaj atentoj.)
Jen ideo por la fadeno pri la estonteco de lernu!.

Chainy (프로필 보기) 2011년 6월 26일 오후 3:12:37

Mi trovis la du fadenojn:

1. Afiŝita 22-05-11: Lingvistoj kaj Esperanto (nombro da respondoj = 0)

2. Afiŝita 24-05-11: Linguist and Esperanto (nombro da paĝoj de respondoj = 22!)

Ĉi-kaze estas ja miriga afero! Vi (Altebrilas) skribis ekzakte la saman mesaĝon ĉe la du forumoj, unue ĉe la Esperantlingva forumo, kaj nur post du tagoj en la anglalingva forumo. Sed neniu respondis al via Esperantlingva mesaĝo! Kaj oni skribis 22 paĝojn de respondoj en la anglalingva forumo!! Koŝmar.

Kiel mi jam diris, estas des pli stranga situacio, ĉar multaj el tiuj, kiuj skribis en la anglalingva forumo ĉi-teme fakte ne malbone scias Esperanton! Eble estas nur ia tute hazarda afero, ke tiel fariĝis ĉi-kaze?! Mi ne povas kredi, ke estus ĉiam tiel!?

darkweasel (프로필 보기) 2011년 6월 26일 오후 3:20:29

Chainy:1. Afiŝita 22-05-11: Lingvistoj kaj Esperanto (nombro da respondoj = 0)
Ne vere. Eĉ se oni ignoras la ekstertemajn mesaĝojn temantajn nur pri la plivigleco de la responda anglalingva fadeno, almenaŭ la mesaĝoj de nikko kaj Altebrilas certe estas kalkulendaj.

Chainy (프로필 보기) 2011년 6월 26일 오후 3:32:32

darkweasel:
Chainy:1. Afiŝita 22-05-11: Lingvistoj kaj Esperanto (nombro da respondoj = 0)
Ne vere. Eĉ se oni ignoras la ekstertemajn mesaĝojn temantajn nur pri la plivigleco de la responda anglalingva fadeno, almenaŭ la mesaĝoj de nikko kaj Altebrilas certe estas kalkulendaj.
Bona ŝerco rideto.gif Do, post ok tagoj unu homo respondis (dankon al nikko pro tio), kaj krom tio nur la faden-afiŝinto mem (=Altebrilas) respondis al sia propra temo!

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 6월 26일 오후 3:44:28

darkweasel:
Chainy:(Laŭ mi, nur eblas sekvi la forumojn per RSS-fluo, ĉu ne? Ne eblas, ekzemple sekvi iun fadenon per retmesaĝaj atentoj.)
Jen ideo por la fadeno pri la estonteco de lernu!.
Tio ankaŭ interesas min, ĉar mi ne scias kiel uzi ilin, mankante je spertaj komputilistoj en mia proksimularo.

Do, Chainy, se vi bonvolas malfermi tian fadenon kun klarigoj pri RSS, ĝi estos bonvena!

darkweasel (프로필 보기) 2011년 6월 26일 오후 3:45:50

Chainy:kaj krom tio nur la faden-afiŝinto mem (=Altebrilas) respondis al sia propra temo!
... pli ĝuste, al la mesaĝo de nikko.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 6월 26일 오후 3:48:36

Chainy:

Kiel mi jam diris, estas des pli stranga situacio, ĉar multaj el tiuj, kiuj skribis en la anglalingva forumo ĉi-teme fakte ne malbone scias Esperanton! Eble estas nur ia tute hazarda afero, ke tiel fariĝis ĉi-kaze?! Mi ne povas kredi, ke estus ĉiam tiel!?
Mi ankaŭ ŝatas ekkompreni paradoksojn... Restas unu hipotezo, kiu ne estis elvokata, pro ĝentileco: eble miaj klarigoj en esperanto estis tute nekompreneblaj...shoko.gif Se tia estus la kazo, ne hezitu averti min...

darkweasel (프로필 보기) 2011년 6월 26일 오후 4:01:35

Tute ne estas tiel.

다시 위로