Přejít k obsahu

Kiel kunvenigi uzantojn en Eo-forumon?

od uživatele Altebrilas ze dne 25. června 2011

Příspěvky: 31

Jazyk: Esperanto

Altebrilas (Ukázat profil) 25. června 2011 7:22:43

Estas problemo, kiam estas interesa debato en iu nacilingva forumo, kaj kiam homoj volas uzi esperanton, ĉar tio kontraŭas la regulojn.

Ili estas invititaj iri al esperanto forumo, sed ne estas interese retrovi sin tute sola, ĉar tie mankas debatantoj pri la interesa temo.

Iu solvo estas, kiel faris nia Majstro, subskribigi promeson "mi promesas iri al esperanto-forumo se dek personoj faras la saman promeson".

Eble pli moderna solvo estas aldoni ligilon, pr ke uzantoj iru rekte al esperanta fadeno, kaj ŝajnas al mi bona rimedo por instigi partoprenantoj sin esprimi en la Internacia Lingvo.

michijo (Ukázat profil) 26. června 2011 1:25:18

Mi neniam vizitas nacilingvan forumon. Kial ne estas Klingona lingvo forumo? Eble Klingonanoj bezonas sian propran forumon pro tio, ke ili volas demandi helpon, per sia patrina-lango.

ceigered (Ukázat profil) 26. června 2011 4:07:37

Eble dulingvaj fadeno estas ebla solvo?

Ekz, la dulingva fadeno aperas ambaŭ en la nacilingva forumo (ekz la Germana), kaj en la Esperanta forumo (ekz Vidpunktoj). Tro komplike?

Mi, honeste, ne kredas ke estas granda problem se ni parolas en aŭ pri Esperanto per ajna metodo - per la esperanta forumo, per la angla forumo... Laŭ mi, lernado estas pli facila, kiam oni ne zorgas tro multe pri reguloj ktp.

Evidente, tio ne estas tutvera, sed mi ne kredas ke tio estas malprava...

Chainy (Ukázat profil) 26. června 2011 5:23:30

Eble certaj homoj simple preferas diskuti aferojn en sia propra nacia lingvo kaj ne en Esperanto.

En la kazo de la anglalingva forumo estas tute klare, ke multaj tie ŝatas praktiki kaj plibonigi sian konon de la angla. Jes, ĉi tio estas retpaĝaro por lerni Esperanton, sed se homoj preferas lerni la anglan, oni devas ne kaj ne povas kontraŭstari tion.

Eble mi malpravas - eble tiuj homoj ne preferas praktiki la anglan ol Esperanton, sed estas ja fakto ke kono de la angla nuntempe estas multe pli utila! Do, mi komprenas kial la angla forumo estas populara loko por diskutoj.

Se oni tamen pensas, ke la temoj en iu nacilingva forumo estas pli interesaj, tiam la sola afero, kiun eblas fari estas allogi laŭeble plej multe da tiuj homoj el la koncerna forumo en la Esperanto-lingvan forumon. Nu bone, kelkaj el ili eble ne volas aŭ ankoraŭ ne kapablas skribi en Esperanto, sed multaj el ili ja povas!

Sed mi suspektas, ke tiuj homoj kiuj kapablas skribi Esperante ne estas tiuj, kiuj kreas la novajn fadeno-temojn ĉe la nacilingvaj forumoj - ili nur reagas al la demandoj de komencantoj. Kaj tiam iu tute neatendita diskuto eksplodas...

Kaj la komencantoj kompreneble emas starigi la novajn fadenojn en la nacilingvajn forumojn por ke ili ricevu klarajn respondoj.

Estas konata fakto, ke Lernu! havas multe da komencantoj kiuj tre baldaŭ forlasas la retpaĝaron, kaj ne tiel multe da meznivelaj lernantoj. Meznivelaj uzantoj ja starigas demandojn kaj diskut-temojn ĉe la Esperant-lingva forumo, sed estas tute normale, ke tia relative multe pli malgranda grupo da homoj (kompare kun la komencantoj) kreas malpli da demando- aŭ diskut-temoj. Necesas ankaŭ la kontribuoj de pli spertaj uzantoj - ankaŭ en la senco, ke tiuj pli spertaj uzantoj mem kreu novajn fadenojn por komenci la diskutojn en Esperanto!

Chainy (Ukázat profil) 26. června 2011 6:04:36

En la kazo de la anglalingva forumo kaj la lingvaj demandoj tie, mi persone pensas ke estus pli utile al la komencantoj se iu malgranda grupo de lingvohelpantoj gvidata de Erinja estus sole respondecaj pri la respondoj al la lingvaj demandoj - Erinja ja estas unu el la teamanoj ĉi tie kaj ŝi administras la anglalingvan forumon. Se tia teamo laborus kune, tiam ili povus multe pli efike respondi al la demandoj sen la longaj disputoj kaj konfuzaj klarigoj. Finfine, devas temi pri simplaj aferoj! Kaj ni devas pensi pri la bezonoj de la komencantoj. Do, oni povus fari la saman por la aliaj nacilingvaj forumoj.

Post kelke da tempo tiuj komencantoj fariĝus meznivelaj studentoj kaj tiam ili povus partopreni en la Esperantlingvaj forumoj - kie ĉiuj povas partopreni tute libere. Kiam oni atingis meznivelon, mi pensas ke oni povas distingi inter bonaj kaj malbonaj konsiloj.

Kiam temas pri ĝeneralaj diskutoj mi rimarkas, ke eĉ meznivelaj studentoj ofte preferas krei novajn fadenojn en sia propra nacia lingvo. Kaj ni ne povas malpermesi tion! Estas ja kompreneble, ĉar oni ne emas streĉi la fortojn - meznivela studento devas ofte rigardi en vortaro por skribi ion interesan en Esperanto. Ni povas eble nur kuraĝigi tiajn homojn, por ke ili provu skribi pli en Esperanto... Skribado kaj vera praktikado de la lingvo finfine estas la plej bonaj manieroj por fari bonan progreson.

zan (Ukázat profil) 26. června 2011 7:28:17

Kiam oni trovas interesan temon en nacilingvaj forumoj, oni starigu la saman temon ankaŭ en Esperanta forumo. Eble malmultaj enskribos en la dua Esperanta fadeno, sed mi ĝojos legi ĝin kaj eventuale enskribos en ĝi.

Post kiam mi eklernis Esperanton, dum nemallonge mi ne kapablis legi Esperantajn fadenojn precipe kun tro multaj respondoj. Malvigla fadeno sed kun interesa temo kuraĝigos iomete progresantajn komencantojn skribi en Esperanto sian opinion.

darkweasel (Ukázat profil) 26. června 2011 9:14:32

michijo:Mi neniam vizitas nacilingvan forumon. Kial ne estas Klingona lingvo forumo? Eble Klingonanoj bezonas sian propran forumon pro tio, ke ili volas demandi helpon, per sia patrina-lango.
Se vi volas havi forum-temon en via lingvo kaj ĝi ankoraŭ ne estas aldonita, skribu pri tio al la teamo.
lango.gif

Chainy (Ukázat profil) 26. června 2011 13:41:21

zan:Kiam oni trovas interesan temon en nacilingvaj forumoj, oni starigu la saman temon ankaŭ en Esperanta forumo.
Ne estas solvo simple kopii la diskutojn, kiuj jam ekzistas en la nacilingvaj forumoj. Tio estas tro artefarita maniero kaj estas memevidente, kial homoj ne volas subite forlasi unu forumon meze de iu diskuto kaj rekomenci ĝin en alia forumo. Oni tiel perdas la naturan fluon de la diskuto.

Oni devas demandi sin, kial iuj homoj komencas tiajn diskutojn en nacilingva forumo, kiam ili kapablas tion fari en Esperantlingva forumo! Eble pro maldiligenteco - estas ja pli facile skribi en lingvo kiun on pli bone konas.

Sed por la vigleco kaj internacieco de ĉi tiu retpaĝaro, estus bone se antaŭ ol afiŝi novan fadenon en iu nacilingva forumo, ĉiu uzanto iom pripensus, ĉu fakte eblus afiŝi tiun demandon/novan diskut-temon en Esperantlingva forumo. Tio estas, ni ĉiuj iom pli streĉu la fortojn...

Altebrilas (Ukázat profil) 26. června 2011 14:06:51

Chainy:

Sed mi suspektas, ke tiuj homoj kiuj kapablas skribi Esperante ne estas tiuj, kiuj kreas la novajn fadeno-temojn ĉe la nacilingvaj forumoj - ili nur reagas al la demandoj de komencantoj. Kaj tiam iu tute neatendita diskuto eksplodas...

Kaj la komencantoj kompreneble emas starigi la novajn fadenojn en la nacilingvajn forumojn por ke ili ricevu klarajn respondoj.
Mi faris tiun rimarkon en la angla forumo, ke ŝajnis esti pli grave malrespekti la lingvon ol malrespekti la temon, sed mi ne ricevis respondon pri tiu punkto.

Veŝajne, estus bone, ke ekzistu funkcio "respondi en alia fadeno", kiu aŭtomate aldonus ligilon en la originan fadenon kaj aldonus novan (kun alia ligilo al la originala fadeno) - mi ne scias ĉu mi estas klara, sed la sistemo devas ebligi iron kaj revenon je la alia fadeno per simpla alklako. Tio evitus ekstertemajn aŭ eksterligvajn mesaĝojn.

Kaj tiel la komencantojn oni ne plus ĝenos per neoportunaj diskutoj.

Altebrilas (Ukázat profil) 26. června 2011 14:39:58

Chainy:

Oni devas demandi sin, kial iuj homoj komencas tiajn diskutojn en nacilingva forumo, kiam ili kapablas tion fari en Esperantlingva forumo! Eble pro maldiligenteco - estas ja pli facile skribi en lingvo kiun on pli bone konas.
Mi povas respondi al vi: mi lanĉis la fadenon "lingvistoj kaj esperanto" en la E forumo, sed ne havis respondojn. Poste, mi faris tion en la angla forumo, kaj vi povas kompari la rezultojn.

Zpět na začátek