前往目錄

Mono

貼文者: hermeso, 2011年6月29日

訊息: 13

語言: Esperanto

hermeso (顯示個人資料) 2011年6月29日下午8:25:35

Kion shanghis la europa mono en via vivo?

henma (顯示個人資料) 2011年6月29日下午8:27:10

hermeso:Kion shanghis la europa mono en via vivo?
Vere... nenion! rideto.gif

Amike,

Daniel.

paulopolo (顯示個人資料) 2011年6月29日下午8:40:53

hermeso:Kion shanghis la europa mono en via vivo?
Ni ĉesis aĉeti en Slovakio alkoholaĵojn kaj aliaj varojn. Nun Slovakoj envojaĝas Pollandon kaj aĉetas ĉio(multege antaŭ unu aŭ du jaroj). Se oni vojaĝas trans Europo oni ne devas pagi monon por ŝanĝi monon.

samueldora (顯示個人資料) 2011年6月29日下午9:23:19

Mi malofte vizitis restoraciojn kaj trinkejojn, ĉar tro ofte oni ne ŝangis la numerojn en la menuoj, sed nur substituis DM per EUR (1 EUR = 1,95583 DM) malgajo.gif . La samaj homoj plendis unu jaro poste la enkondukto de la EUR, ke malpli homoj vizitis iliajn ejojn rido.gif .

Positiva efekto por mi estas, ke mi plej multe ne devas ŝanĝi monon, ke mi vojaĝas exterlandon. rideto.gif

Miland (顯示個人資料) 2011年6月29日下午10:58:58

La eŭro utilis al mi kiam mi vizitis Francion (dufoje) kaj Nederlando (dufoje) dum la nuna jarmilo.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年6月30日上午5:33:10

Mi, naskita en 1994, ne vere bone povas memori la antaŭeŭran tempon. Tamen mi ekde 2002 jam plurfoje estis en aliaj eŭrolandoj (Francujo, Germanujo, Italujo) kaj estis utile, ke ne necesis interŝanĝi la monon.

3rdblade (顯示個人資料) 2011年6月30日上午6:51:13

hermeso:Kion shanghis la europa mono en via vivo?
Ekde ties kreado, mono estis por facileco kaj oportuneco. Kaj la unuopa, eŭropa mono estas pli oportuna ol la malnova sistemo. Certe, en la estonteco, Aŭstralio kaj Novzelando, ekz. faros same.

Por mia vivo, la eŭro helpas kiam mi vojaĝas eŭrope, krom britio. La 10c kaj la 20c monero devus esti arĝentkolora, ne orkolora. Kia stulta koloro por malalte valoraj moneroj! (Bronzo-arĝento-oro estas la maniero, ne bronzo-oro-oro/arĝento!) Tamen, la paperaj moneroj* aspektas bela.

*(Kio estas la ĝusta nomo por tio? Bankbileto?)

darkweasel (顯示個人資料) 2011年6月30日上午10:13:50

3rdblade:*(Kio estas la ĝusta nomo por tio? Bankbileto?)
Monbileto.

Miland (顯示個人資料) 2011年6月30日下午12:36:05

darkweasel:
3rdblade:*(Kio estas la ĝusta nomo por tio? Bankbileto?)
Monbileto.
La vortaroj de Wells kaj Butler havas bankbileto. PIV 2005 havas ambaŭ, kaj superskribas monbileto per "Z", por signifi Zamenhofan uzon. Ambaŭ troviĝas en la tekstaro. Ŝajne ambaŭ pravas.

qwertz (顯示個人資料) 2011年7月1日下午5:07:47

hermeso:
Kion shanghis la europa mono en via vivo?
Mi tre ŝatas, ke la eŭro eldevigas diskuti pri kiel oni modelus kolegeca Eŭropa Unio eksperimento.

Eble novkreis konstitucion de Eŭropa Unio ankaŭ eldevigos diskuti. Kelkaj junularaj organizojn provas tion.

Esperantlingve dubladis kanto de Juneŭropa Federaciistoj: Unuiĝonta Eŭropo

回到上端