前往目錄

Ĉu vi iam aŭdis iun parolante Esperanton en la strato?

貼文者: BrunoBram, 2011年7月7日

訊息: 7

語言: Esperanto

BrunoBram (顯示個人資料) 2011年7月7日上午12:30:08

Mi ŝatus.

dobri (顯示個人資料) 2011年7月7日下午3:50:29

Kompreneble jes. Sed via frazo pli praktike estu tiel: "Ĉu vi irante sur la strato hazarde aŭdis E-paroladon de iuj nekonataj personoj?"
Tiam mi devus diri: ne.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月7日下午3:56:32

Jes, mi jam aŭdis iun parolante Esperanton en la strato. rido.gif rido.gif rido.gif lango.gif lango.gif

februaro (顯示個人資料) 2011年7月7日下午5:02:39

BrunoBram:en la strato
dobri:sur la strato
darkweasel:en la strato
Pri kiu strato temas? Kial vi uzis la artikolon?

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月7日下午5:21:22

februaro:
BrunoBram:en la strato
dobri:sur la strato
darkweasel:en la strato
Pri kiu strato temas? Kial vi uzis la artikolon?
Fakte bona demando. Ankaŭ mi iam antaŭ longa tempo miris pri tiaj uzoj de la artikolo (en naciaj artikolhavaj lingvoj), tiam je la ekzemplo mi vojaĝas per la tramo. Tiuekzemple mi tiam kredis, ke oni diras tion, ĉar oni supozas, ke la aŭskultanto scias, ke ekzistas tramoj en la urbo de la parolanto.

Tamen vi pravas, ke tia uzo de la artikolo estas iom stranga kaj eble nura (evitinda) naciismo. Se vi deziras daŭrigi tiun ĉi diskuton, mi proponas, ke ni tion faru alifadene.

Kateno (顯示個人資料) 2011年7月7日下午5:49:32

Pri kiu strato temas? Kial vi uzis la artikolon?
Sur la sama strato, sur kiu iras la aŭdanto.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月7日下午6:16:06

Bv. daŭrigi en tiu ĉi fadeno: Uzado de la artikolo

回到上端