前往目錄

Demandosigno en komenco de frazo

貼文者: BrunoBram, 2011年7月7日

訊息: 14

語言: Esperanto

Lakiro (顯示個人資料) 2015年5月16日下午4:52:38

Tempodivalse:La problemo estas, ke ne ĉiuj lingvoj uzas la samajn intonaciojn por indiki demandon. Kiam mi studis la grekan, en la komenco mi ofte ne povis distingi inter demando kaj konstato, ĉar ambaŭ intonacioj al miaj oreloj sonis same. La diferenco iĝas eĉ pli granda kiam temas pri orientaj lingvoj, kies tonoj uziĝas por ŝanĝi la signifojn de individuaj vortoj.

Havi vorteton kiu unusence markas demandon do minimumigas riskon de miskompreno.
Mi ne aŭdis pri intonaciaj problemoj. Povas esti vi pravas. Mi ĉiam opiniis, ke intonacia regulo agas en ĉiuj lingvoj.
Mem regulo estas tre facila - altigu voĉtonon en ĉefa demanda vorto kaj malaltigu voĉtonon en ĉefa konstata vorto rilate al restaj vortoj.
Tamen ĉiuj lingvoj tre distingiĝas. Mi ekzemple neniel povas kompreni necesecon de la artikolo en parolado.
Ekzemple mi ĉiam ricevas ŝokon, kiam aŭdas aŭ legas "the end" aŭ "The USA". Kian praktikan sencon portas tie ĉi artikolo the?

Pardonu. Ŝajnas, mi "tuŝas" alian temon. ridulo.gif

Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年5月16日下午5:01:44

Lakiro:Mi ne aŭdis pri intonaciaj problemoj. Povas esti vi pravas. Mi ĉiam opiniis, ke intonacia regulo agas en ĉiuj lingvoj.
Mem regulo estas tre facila - altigu voĉtonon en ĉefa demanda vorto kaj malaltigu voĉtonon en ĉefa konstata vorto rilate al restaj vortoj.
Tamen ĉiuj lingvoj tre distingiĝas. Mi ekzemple neniel povas kompreni necesecon de la artikolo en parolado.
Ekzemple mi ĉiam ricevas ŝokon, kiam aŭdas aŭ legas "the end" aŭ "The USA". Kian praktikan sencon portas tie ĉi artikolo the?

Pardonu. Ŝajnas, mi "tuŝas" alian temon. ridulo.gif
La uzado de l'artikolo angle ofte estas afero kvazaŭ idiotisma - t.e. metiĝas artikolo nur "tial ke oni ĉiam metas artikolon tien." En latinidaj lingvoj, artikoloj estas almenaŭ pli antaŭdiveneblaj.

Ĉiu lingvo ja havas proprajn regulojn pri demandintonacio, tamen ili varias depende je la lingvo kaj ekzistas ebleco de miskompreno. Parolante la grekan mi nemalofte misinterpretis demandojn kiel asertojn ĉar la voĉnivelo ne altiĝas tiel, kiel en la rusa aŭ l'angla - anstataŭe ĝi iel supreniras kaj falas ...

Paulinho (顯示個人資料) 2015年5月17日下午1:09:17

Tempodivalse skribis
Kiun operaciumon vi uzas?
Windows. Dankon por la atento.

Christa627 (顯示個人資料) 2015年5月19日上午4:00:43

Paulinho:Tempodivalse skribis
Kiun operaciumon vi uzas?
Windows. Dankon por la atento.
Bone. Oni devas trovi la klavararanĝojn; vidu "Language" en "Control Panel". La preciza metodi aldoni klavararanĝon varias iom laŭ la versio de Vindozo. La klavararanĝon, kiun vi bezonas, estas "United States - International". Kiam tiu estas aktiva, la komencan demandisignon oni faras per RtAlt kaj /. Por doni pliajn detalojn, mi bezonus scii, kiun version de Vindozo vi uzas, kaj tiam mi povas helpi, nur se mi trovas komputilon kun tiu versio.

回到上端