글: 17
언어: Esperanto
BrunoBram (프로필 보기) 2011년 7월 7일 오전 3:33:49
Kion vi opinias?
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 7월 7일 오후 9:58:17
nacio (naci·o)
1. memkonscia etno, iom granda popolo, konsistanta el tuto de la homoj loĝantaj en difinita teritorio kaj ligitaj per komuneco de lingvo, kutimoj, historio, tradicioj, interesoj kaj valoroj; 2. popolo rigardata kiel suvereno; 3. evitinde: regno
popolo (popol·o)
nacio; homoj kiuj sentas sin samaj, ne ĉiam loĝantaj en la sama lando; tiuj homoj de iu lando, kiuj ne estas regantoj, sed regatoj
ŝtato (ŝtat·o)
politika formo de organizita socio kun propra teritorio kaj registaro
etno (etn·o)
historie estiĝinta homgrupo, kies vivmanieron karakterizas komunaj trajtoj kulturaj, civilizaj aŭ religiaj, kaj havanta konscion pri tiu komuneco
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 7월 7일 오후 10:03:38
BrunoBram:Ne estas klare kio difinas naciojn. Iuj diras, ke la precipaj faktoroj por konsideri nacion ian homan komunumon estas ekonomiaj, sociaj aŭ historiaj, ofte flankenlasante la lingvan faktoron, sed aliaj pensas, ke la lingvo estas la precipa faktoro por konsideri, ke ia grupo da homoj formas nacion.Ĉu oni povas traduki la demandon tiel: "ĉu lingvo estas pli grava ol kutimoj, historio, tradicioj, interesoj kaj valoroj por doni al homgrupo la senton esti unueca ?"
Kion vi opinias?
novatago (프로필 보기) 2011년 7월 8일 오전 12:28:44
BrunoBram:sed aliaj pensas, ke la lingvo estas la precipa faktoro por konsideri, ke ia grupo da homoj formas nacion.Tiu punkto, laŭ mi, estas ridinda. Estas multaj homoj kiuj parolas la saman lingvon kaj ili ne apartenas eĉ al la sama geografia regiono. Aliflanke homoj, kiuj ne havas la saman naskiĝlokon kaj parolas denaske alian lingvon, povas senti sin el la sama popolo.
Kion vi opinias?
Ĉu usonanoj estas angloj pro paroli la anglan? Ĉu usonanoj estas usonanoj pro paroli anglan? Ĉu usonanoj ne estis iam (kaj ankaŭ nuntempe) el originoj tre malsamaj kaj ili kreis nacion? Ĉu la angla estas la nura lingvo parolata en usono?
Kompreneble lingvo helpas kaj influas multe en la kreado de nacio sed oni ne povas diri ke ĝi estas la ĉefa faktoro por konsideri ke iu grupo estas nacio.
Nacio certe povas havi pli ol unu lingvo kaj unu lingvo povas aparteni al pli ol unu nacio.
Ĝis, Novatago.
darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 8일 오전 5:43:34
Ĉiuokaze, mi denaske parolas la germanan kaj tamen ne dirus, ke mi estas germano. Mi estas aŭstro. (Kaj kiel ni ĉiuj scias, Germanujo kaj Aŭstrujo diferencas je la sama lingvo.)
zan (프로필 보기) 2011년 7월 8일 오전 11:19:10
BrunoBram (프로필 보기) 2011년 7월 8일 오후 2:29:47
novatago:Kio estas nacio do? Persone, mi sentas min apartenanta al mia nacio pro tio ke mi parolas ian lingvon. Sen tiu lingvo mi ne min sentus apartenanta al ĝi.BrunoBram:sed aliaj pensas, ke la lingvo estas la precipa faktoro por konsideri, ke ia grupo da homoj formas nacion.Tiu punkto, laŭ mi, estas ridinda. Estas multaj homoj kiuj parolas la saman lingvon kaj ili ne apartenas eĉ al la sama geografia regiono. Aliflanke homoj, kiuj ne havas la saman nakiĝlokon kaj parolas denaske alian lingvon, povas senti sin el la sama popolo.
Kion vi opinias?
Ĉu usonanoj estas angloj pro paroli la anglan? Ĉu usonanoj estas usonanoj pro paroli anglan? Ĉu usonanoj ne estis iam (kaj ankaŭ nuntempe) el originoj tre malsamaj kaj ili kreis nacion? Ĉu la angla estas la nura lingvo parolata en usono?
Kompreneble lingvo helpas kaj influas multe en la kreado de nacio sed oni ne povas diri ke ĝi estas la ĉefa faktoro por konsideri ke iu grupo estas nacio.
Nacio certe povas havi pli ol unu lingvo kaj unu lingvo povas aparteni al pli ol unu nacio.
Ĝis, Novatago.
henma (프로필 보기) 2011년 7월 8일 오후 3:58:05
BrunoBram:Kio estas nacio do? Persone, mi sentas min apartenanta al mia nacio pro tio ke mi parolas ian lingvon. Sen tiu lingvo mi ne min sentus apartenanta al ĝi.Mi parolas la saman lingvon, kiun parolas la argentinanoj, la peruanoj, la venezuelanoj, la hispanoj, la meksikanoj... kaj certe, mi ne sentas ke mi apartenas al ĉiuj tiuj nacioj.
Por malkovri vian identecon, estas pli grava malkovri la diferencon ol la similecon. En Eŭropo, homoj kiuj parolas malsaman lingvon sentas, ke ili apartenas al malsamaj nacioj. En Latina Ameriko, kie la plejmulto da homoj parolas la saman lingvon, lingvo ne estas grava faktoro por difini nacion. (Sed, indiĝenoj, kiuj parolas la keĉuan, mapuĉan, ajmaran, aŭ aliajn indiĝenajn lingvojn, kutime sentas sin apartenantaj al malsama nacio ol aliaj loĝantoj de la sama lando).
Do... lingvo povas aŭ esti aŭ ne esti grava faktoro por difini nacion. (En la difino kiun Altebrilas aldonis, lingvo ja aperas).
Amike,
Daniel.
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 7월 9일 오후 9:07:55
Se oni volas, ke esperanto estu agnoskata kiel interNACIA lingvo, tio dependas de la nacioj, aŭ de organizo kiu ne nomiĝus "nacio", sed ludus la saman rolon.